Nyatende

COPROFER: Akvo estas vivo

La 1-an de oktobro 2024, COPROFER inaŭguris sian 15-an puton en la vilaĝo Nyatende, en D.R. Kongo. Post longa periodo de trinkakva krizo, Coprofer proponas puton al la loĝantaro de Nyatende. Moses Byamungu, kunordiganto de la asocio, inaŭguris la puton antaŭ grupo de loĝantoj kaj lokaj gvidantoj.

Ĉu vi povas subteni unu el niaj projektoj?

Superrigardo kaj prizorgado de orfaj kaj strataj infanoj;

Helpado de indiĝenaj virinoj pri enspezigaj agadoj (tondado kaj kudrado, korbo-farado, mikrokredito por malgrandaj entreprenoj);

Esperanto-trejnado;

Mediprotektado;

Konstruado de putoj por trinkakvo.

Kontaktu nin por pliaj detaloj:
+243 971 357 598
coprofer.asbl@gmail.com
mssbyamungu@gmail.com.

Nyatende
Rolar para o topo