La suba artikolo aperis en La Ondo de Esperanto la 2-an de septembro 2024. Kun la permeso de la aŭtoro, ĝi estas mallongigita kaj simpligita por la legantoj de uea.facila.
La 1-an de septembro 1889 aperis en Nurenbergo, Germanio, la unua Esperanto-gazeto. Ĝia nomo estis La Esperantisto: “gazeto por la amikoj de la lingvo Esperanto”. Ĝia eldonanto estis la prezidanto de Mondlingva Klubo en Nurenbergo, Christian Schmidt, kaj redaktis ĝin “Dr. Esperanto (Dr. L. Zamenhof)”. En la germana li skribis sian nomon L. Samenhof.
Preskaŭ ĉion faris Zamenhof mem: varbis abonantojn kaj (kun la Nurenberga klubo) akceptis kotizojn, korespondis kun aŭtoroj, lingve korektis iliajn tekstojn, planis la numerojn, redaktis ilin ktp. En oktobro 1890 Zamenhof faris kontrakton kun Schmidt pri divido de la eldonkostoj, sed tio daŭris nur unu jaron. En januaro 1892 alia germana esperantisto, Wilhelm Heinrich Trompeter, transprenis la eldonkostojn de la gazeto kaj ekpagis salajron al Zamenhof.
Sed plej gravas, ke Zamenhof verkis. La unuaj kajeroj enhavis ĉefe liajn tekstojn vera-nomajn, pseŭdonimajn kaj anonimajn. Ekzemple, la tuta sepa kajero (aprilo 1890) enhavis nur liajn tekstojn, krom kelkaj anoncoj lastapaĝaj. Zamenhof verkis la unuan nekrologon en Esperanto (pri Leopold Einstein), la unuajn rekomendojn pri propagando de Esperanto, kunmetis la unuajn anonc-fakojn, kaj per sia artikolo Esperanto kaj Volapük li fondis (kvankam ne en sufiĉa scienca nivelo) komparan interlingvistikon.
La unuaj ses numeroj aperis en du lingvoj: Esperante kaj germane; ekde la sepa kajero (la 25-an de aprilo 1890) — nur en Esperanto. En 1889 aperis tri numeroj, en 1890 naŭ, kaj poste ĝi aperis regule ĉiumonate. Entute estis eldonitaj 66 numeroj en 63 kajeroj (plejparte 16-paĝaj) sur 806 paĝoj.
En sia unua jaro la revuo havis 112 abonantojn, plejparte el Ruslando. Nur ses loĝis en Nurenbergo. En 1892 la nombro de abonantoj atingis 544 en 12 landoj (Ruslando 335, Germanio 124, Svedio 56, aliaj landoj 29). En 1893 tiu sumo kreskis ĝis la rekorda nombro 889.
Ĝia temaro estis vasta: studoj pri la lingvo mem; respondoj de Zamenhof al demandoj lingvaj, organizaj, literaturaj, financaj; movadaj novaĵoj; organizaj aferoj; literaturo originala kaj tradukita; sociaj kaj popularsciencaj artikoloj; humuraĵoj; kaj adreslistoj de novaj esperantistoj.
Ĝis tiam mankis al Esperanto lingva tradicio. Danke al la redakta laboro de Zamenhof en tiu unua Esperanto-gazeto, la lingvo iĝis stabila kaj unueca. Ĝi ekhavis sian propran stilon, siajn mallongigojn, kaj belan kolekton da literaturaj verkoj.
La Esperantisto ebligis al la legantoj ekkoni la agadon de alilandaj samideanoj, interŝanĝi agadspertojn, diskuti lingvajn problemojn. Ĝi kontribuis al la kreado de la esperantista “popolo”, kaj en la unua numero por 1893 Zamenhof anoncis la fondon de Ligo Esperantista, kies membroj aŭtomate iĝis ĉiuj abonantoj.