La 109-a Universala Kongreso de Esperanto restos en la memoroj kiel la unua UK okazinta en Afriko. Krome, la unuan fojon okazis bankedo, kiu kunigis ĉiujn kongresanojn – pagpovulojn kaj nepagpovulojn – ĉe la samaj manĝotabloj. Tiel okazis interagoj kaj kunvivado en Esperantujo.
Laŭ la tradicio de ĉiuj UK-oj, Aruŝo invitis bonegajn prelegantojn, kiuj konigis siajn spertojn kaj esplorojn en kaj pri Esperanto. Estis ankaŭ diskutoj pri la efiko de Esperanto al plurlingveco kaj interkulturaj dialogoj. Ni ne forgesu ankaŭ la prezentojn pri la eblo investi en Tanzanio. Atento al komencantoj ne mankis. Interagaj kunsidoj ebligis al ili lerni la lingvon ekde la baza nivelo, dum lingvemuloj povis ĉeesti kursojn de la svahila.
Traktiĝis ankaŭ diversaj temoj, kiel:
– disvastigo de Esperanto: diskutoj pri manieroj plibonigi la videblecon kaj uzadon de Esperanto tutmonde;
– kulturo kaj edukado: laborrenkontiĝoj kaj prezentoj pri la instruado de Esperanto kaj ĝia integriĝo en la lernejan instruplanon;
– komunuma kunlaborado: agadoj kun la celo konstrui ligojn inter aktivuloj kaj krei bazon por kulturaj interŝanĝoj.
Dum la vesperaj programeroj multaj afrikaj artistoj laŭvice povis esprimi siajn diversajn talentojn per kanto, teatro, poem-deklamado ktp., apud konataj nomoj kiel la fama kantisto JoMo kaj aliaj.
Eblis ekskursi dum la semajno al naturparkoj, kaj viziti historiajn kaj kulturajn lokojn. Tiel la kongresanoj povis ekkoni Tanzanion kaj ĝian kulturon, kaj ekhavi kontaktojn kun lokanoj. Dum la merkredo de la kongresa semajno, la kongresejo restis fermita, por ke ĉiuj kongresanoj povu partopreni en plen-tagaj ekskursoj. Iuj vojaĝis al Masaja vilaĝo Langijabe. Tie oni ekkonis surlokajn tradiciajn kutimojn en folklora etoso, kaj kunmanĝis Masajajn manĝojn! Tio riĉigis la sperton de la partoprenantoj.
Foto: John Huang
La kongresa kuriero, La Voĉo de Kilimanĝaro, aperadis regule. Lokaj gazetoj raportis pri la renkontiĝo, kaj en diversaj anguloj de la urbo Aruŝo estis videblaj reklamaĵoj pri la kongreso kaj la gastiganta lando. Tio certe kaptis atenton de pli ol unu membro de la ekstera publiko. Dum la semajno multaj lokanoj salutis la personojn portantajn la kongresan insignon per la vorto ’’Saluton’’.
Vojaĝo klerigas homon; sed UK plilarĝigas la kulturajn horizontojn de partoprenantoj. Mi opinias, ke interŝanĝoj kaj kontakto kun la esperantista mondo estas gravegaj en la vivo de esperantisto. Mi opinias, ke mi ne plu estas tiu Adjévi, kiu mi estis kiam mi ekvojaĝis al Aruŝo. Mi esperas, ke mi pliboniĝis, ĉar multajn aferojn mi lernis de azianoj, eŭropanoj, afrikanoj, amerikanoj, oceanianoj. Mi ĉiufoje miras vidi la Esperanto-komunumon, kiu kapablas doni tiom multe!
Adjévi Adjé