La suba mikronovelo de Maurizio Giacometto (‘Rico’), redaktoro de uea.facila, aperis en la revuo Usona Esperantisto en junio 2020. Pri mikronoveloj vi povas legi en jena artikolo.
Ĉi tiu rakonto enhavas precize 100 vortojn. Ni aperigas ĝin du fojojn: la unuan fojon kiel simplan tekston, la duan fojon kun aldonaj notoj kaj klarigoj.
Kaj kio estas la signifo de la rakonto? Kiun signifon havas la piednoto en la raporto de la ali-mondanoj? Tion vi devos decidi mem.
Planedo
Kiam alimondanoj trovis planedon en ĵus malkovrita planedsistemo, ili kromnomis ĝin La ruĝa planedo. En sia raporto al la interstela komandejo, ili skribis: “La planedo ŝajnas kiel bruligita ŝtono, kvazaŭ vivo estintus iam tie, sed ne plu. Laŭkalkule, la planedo estas la kvara de tiu sistemo.”
Oni trovis ankaŭ iun malnovan skribaĵon: estis la sola tiaspeca trovitaĵo kaj enhavis frazerojn, ĉefe nekompreneblajn krom verso, kiu tekstis: malam’ kontraŭ unu la aliaj mortigos vin.
Leginte la raporton, respondeculoj en la komandejo atingis la finan paĝon kaj rimarkis piednoteton: “Korektendaĵo: estis mezuraderaro. La ruinigita planedo ne estas la kvara, sed la tria …”
Planedo
Kiam ali-mondanoj trovis planedon en ĵus malkovrita planed-sistemo, ili kromnomis ĝin La ruĝa planedo. En sia raporto al la interstela komandejo, ili skribis: “La planedo ŝajnas kiel bruligita ŝtono, kvazaŭ vivo estintus iam tie, sed ne plu. Laŭkalkule, la planedo estas la kvara de tiu sistemo.”
Oni trovis ankaŭ iun malnovan skribaĵon: estis la sola tiaspeca trovitaĵo kaj enhavis frazerojn, ĉefe nekompreneblajn krom verso, kiu tekstis: malam’ kontraŭ unu la aliaj mortigos vin.
Leginte la raporton, respondeculoj en la komandejo atingis la finan paĝon kaj rimarkis piednoteton: “Korektendaĵo: estis mezurad-eraro. La ruinigita planedo ne estas la kvara, sed la tria …”
Maurizio Giacometto