Vakciniĝu unu por ĉiuj, ĉiu por unu!

Se estas efika vakcino kontraŭ malsano, vakcinado estas la tute evidenta paŝo. Tion diras Christoph Klawe, la prezidanto de Universala Medicina Esperanto-Asocio en intervjuo de Libera Folio. Gravan rolon en la disvastigo de falsaj informoj pri vakcinado laŭ li havas sociaj retejoj.

Vakcino de la firmao Pfizer. Foto: Arne Müseler / CC-BY-SA-3.0

Ankaŭ en Esperantujo lastatempe disvastiĝas senbazaj asertoj pri la riskoj de vakcinado kontraŭ la kronvirusa pandemio. Tial Libera Folio decidis peti intervjuon de vera fakulo, la prezidanto de Universala Medicina Esperanto-Asocio (UMEA), Christoph Klawe, kiu mem estas aktiva kuracisto en malsanulejo.

Laŭ li, je individua nivelo ĉiu mem decidu, ĉu aŭ ne vakciniĝi. Tamen la kronvirusa malsano ne nur kaŭzas abundan suferadon kaj multajn eviteblajn mortojn, sed krome la kreskanta kvanto de pacientoj kun KOVIM-19 signifas, ke mankas loko kaj tempo por aliaj pacientoj kaj bona kuracado de aliaj malsanoj. Tial nepras, ke laŭeble multaj vakciniĝu.

La disvastiĝo de falsaj asertoj pri la pandemio kaj la vakcinoj laŭ li efektive similas al informa pandemio, kiun oni povas kontraŭbatali laŭ la samaj reguloj kiel la infektan malsanon mem: per adekvata kvanto da veraj faktoj, kvazaŭ necesa dozo de medikamento. Jen do dozego.

La viruso kun la scienca nomo SARS-CoV-2 apartenas al tipo, kiu en Esperanto estas nomata kronvirusokoronviruso, laŭ rekomendo de la Lingva konsultejo de la Akademio de Esperanto. Libera Folio kutimas uzi la unuan formon, dum Christoph Klawe en siaj respondoj uzas la duan.

La malsanon kaŭzitan de la viruso oni povas nomi COVID-19, laŭ la disvastiĝinta angla mallongigo, aŭ KOVIM-19 en Esperanto, laŭ rekomendo de la Lingva konsultejo.

Libera Folio: Kial gravas, ke laŭeble multaj homoj estu vakcinitaj kontraŭ la kronviruso?

Christoph Klawe.

Christoph Klawe:  – Mi rimarkigas, ke temas pri sugesta demando. La komenca demando estas, ĉu ĝenerale indas esti protektita kontraŭ infekto per SARS-CoV-2. Je individua nivelo, unue la respondo al tiu ĉi demando ĉefe dependas de via preteco akcepti riskojn. Por prijuĝi la riskon, vi devas scii ion pri la danĝero kaj kontaĝeco de la viruso. Estas diversaj mezuroj pri la kontaĝeco kaj la emo de patogeno disvastiĝi. Unu el ili estas la baza reproduktado-cifero, kiu indikas, kiom da aliaj personoj estas infektitaj per unu komence infektita homo en grupo, kiu ankoraŭ ne estas imuna kontraŭ la patogeno kaj ne atentas protektajn rimedojn (R0). En diversaj esploroj la R0 de la ”sovaĝa” varianto de SARS-CoV-2 estis taksita je 2,8 – 3,81 2 3. La Delta-varianto, kiu en decembro estis la plej ofte trovata, havas eĉ R0 de 6-74. Por havi komparon: la R0 de morbiloj estas 12-185, tiu de kutima sezona gripo 0,9-2,16.

– La tiel nomata efektiva R-cifero dependas de la protektaj rimedoj kaj la imuneco kontraŭ la viruso en iu grupo kaj tial havas dinamike ŝanĝiĝantan valoron (Reff). Por ekscii la aktualan Reff de SARS-CoV-2 en via lando bv. konsulti la oficialajn naciajn fontojn. Resume, la risko esti infektita de SARS-CoV-2 ne estas giganta (kiel ekz. estas ĉe morbiloj), sed konsiderinde alta (en la kazo de la Delta-varianto multe pli alta ol ĉe la normala gripo). El 100 infektitoj, 55-85 % havos simptomojn (do la t.n. manifestado-indico estas inter 55 kaj 85)7 8 9. Kiel nun ni ĉiuj jam scias, estas riskofaktoroj por malbona evoluo de la malsano kun gravaj kaj vivendanĝerigaj komplikaĵoj, kiel ekzemple aĝo de pli ol 50 jaroj, vira sekso, fumado, obezeco, certaj antaŭaj malsanoj kaj tiel plu.

Kronviruso fotita per elektron-mikroskopo. Foto: NIAID-RML

– Ĝenerale la kvalito de epidemiologiaj valoroj ege dependas de la kvalito kaj eco de registrado de bazaj datenoj kiel ekz. kvanto de kazoj, infektoj k.t.p. Pri tio povas ekesti diskutoj. Ankaŭ epidemiologiaj valoroj kompreneble povas ŝanĝiĝi depende de kiam dum la epidemio la bazaj datenoj estis registritaj. Tamen, laŭ la haveblaj datenoj la mortokvanto de homoj infektitaj per SARS-CoV-2 estas minimume 0,4 – 0,9%. El inter tiuj, kiuj havas simptomojn de la infekto mortas nuntempe averaĝe (datenoj el la tuta mondo) proksimume 1,8 % laŭ singarda takso10.

– Ankaŭ se oni ne mortas, KOVIM-19 ne estas agrabla. Ankaŭ sekvoj kiel kronika laceco aŭ problemoj kun la gustumkapablo ofte ege longe daŭras aŭ eĉ postrestos post la akuta fazo de la malsano (”Longedaŭra KOVIM”)11.

Je individua nivelo laŭ tiuj informoj vi povas mem decidi, ĉu por vi protekto kontraŭ SARS-CoV-2-infekto havas sencon aŭ ne. Se la elekto de protektanta rimedo estas vakcino, por bone decidi kompreneble necesas scii ion pri la efikeco kaj kromefikoj de la diversaj haveblaj substancoj. Mi mem, estante aktiva kuracisto en hospitalo, kiu renkontas multajn pacientojn en diversaj sanstatoj kaj mem apartenas laŭ sekso kaj aĝo al riskogrupo de malfavora evoluo de KOVIM-19, estas nun trioble vakcinita kaj ne havis ajnajn kromefikojn preter iom da milda doloro je la loko de la injekto dum 2-3 tagoj.

Je socia nivelo, jam kadre de la unua ondo de la pandemio bildoj kaj raportoj pri la okazantaĵoj en ege trafitaj landoj kiel ekz. Ĉinio aŭ Italio ege ŝokis nin ĉiujn. Evidentiĝis, ke sansistemoj ne povas elteni la amason de malsanuloj, kiam viktimoj de la pandemio abundas. Kiam estas abundo da grave malsanaj pacientoj kun KOVIM-19, estas nek loko nek tempo por aliaj pacientoj kaj la bona kuracado de aliaj malsanoj. Estas simpla problemo de kvanto. Se vi decidas ne toleri kaj aktive eviti tian situacion, vi devas ekagi. Do se estas efika vakcino kontraŭ malsano, vakcinado estas la tute evidenta paŝo. Vakcinado havas longan historion, kaj multo estas konata pri la efiko de vakcinado al la limigo de epidemioj.

TEJO kolektis filmetojn de dudeko da diverslandaj esperantistoj, kiuj rakontas pri siaj spertoj dum la kronvirusa pandemio.

– Laŭ la R0 de patogeno oni povas per matematikaj modeloj antaŭdiri la kvanton de la personoj en iu komunumo, kiuj devas esti vakcinitaj por efike bremsi la disvastigon de la patogeno aŭ eĉ tute elimini ĝin. En tia situacio la vakcinitoj fakte kontribuas grave al la protekto de la ne-vakcinitoj – efiko nomita grego-imuneco aŭ pli bone grupo-protekto (validas la ”principo de musketeroj”: unu por ĉiuj, ĉiuj por unu!). Estas tre interese klare videbligi tiun efikon. Jen modelo, en kiu vi mem povas ŝovi la parametrojn kaj observi la sukceson. Paĝo en la germana, sed eblas uzi tradukmaŝinon por kompreni la klarigojn.

– Pro diversaj kialoj verŝajne eĉ kvanto de 100 % vakcinitoj en iu komunumo ne sufiĉus por tute elimini patogenon, se R0 estas alta kaj la vakcino perdas efikecon dum pasanta tempo12 – kondiĉoj, kiuj validas pri SARS-CoV-2. Kvankam oni do ĝis nun ne rajtas esperi kompletan eliminon de SARS-CoV-2, tamen jam estas pruvite, ke per vakcinado la pandemio jes povas esti grave bremsita: ekzemple en Israelo oni observis, ke la redukto de SARS-CoV-2-infektoj ĉe ne-vakcinitaj infanoj duobliĝis ĉe ĉiu 20%-a pliiĝo de la vakcinitaj plenkreskuloj13.

– Laŭ la menciitaj modeloj kaj aliaj argumentoj MOS rekomendis celi minimume kvanton de 80% da vakcinitaj plenkreskuloj tiom rapide kiom eblas14. Do finfine resumante, pro ĉiuj tiuj pripensoj vere gravas, ke laŭeble multaj homoj estu vakcinitaj kontraŭ la koronviruso – bone atentu la principon de la musketeroj!

Iuj asertas, ke ne indas vakciniĝi, ĉar okazas ke vakcinitoj severe malsaniĝas kaj eĉ mortas de KOVIM-19. Ĉu tio estas valida argumento?

– Veras, ke ankaŭ vakcinitoj povas malsaniĝi kaj eĉ morti. Ne estas vakcino kontraŭ ajna malsano, kiu garantias kompletan protekton. Sed laŭ la metodo de Farrington15 oni povas pritaksi la efikecon de vakcinoj. Ekzemple en Germanio la Robert-Koch-Instituto, centra nacia instanco por superrigardo de epidemiologiaj datenoj, ĉiusemajne aktualigas la necesajn datenojn kaj publikigas la rezultantajn valorojn pri vakcinefikeco rilate al diversaj grupoj.

– Laŭ la datenoj en la 50-a semajno de 2021 ekzemple en la aĝogrupo de 18-59 jaroj, post tri dozoj de vakcino la efikeco kontraŭ infekto kun simptomoj estis 93,5%, en la sama aĝogrupo jam baza imunigo per du dozoj havis efikecon de 80,1% kontraŭ enhospitaligo, 85,7% kontraŭ necesa intensa flegado en la hospitalo kaj 94,5% kontraŭ morto. Tiuj estas bonaj rezultoj. La datenojn pri aliaj grupoj kaj kondiĉoj vi povas mem alrigardi en la fonto [germanlingva datenaro], kaj kompreneble vi povas konsulti viajn naciajn registrojn por juĝi. Do la datenoj pri efikeco estas favoraj al vakcinado. Tamen eĉ pli efikaj vakcinoj estas dezirindaj.

Iuj asertas, ke la vakcinoj estas pli danĝeraj ol la malsano mem. Sur kio baziĝas tiuj asertoj? Ĉu estas ajna vero en tio?

– Laŭ la datenoj kolektitaj en Germanio inter la 27-a de decembro 2020, kiam komenciĝis la vakcinkampanjo en Germanio, kaj la 30-a de novembro 2021, okazis entute 123 347 849 vakcinadoj. El inter ili, koncerne gravajn kromefikojn de vakcinado, 26 196 suspektitaj kazoj estis raportitaj. El inter tiuj lastaj suspektitaj kazoj 1 919 personoj mortis post vakcinado. En nur 78 el tiuj 1 919 kazoj de morto la respondeca instanco en Germanio (Paul-Ehrlich-Instituto) vidis eblan aŭ verŝajnan konekton inter la morto kaj la vakcinado 16. Se aliflanke 1,8 procentoj el la KOVIM-19-pacientoj mortas pro la malsano (vidu supre), rilate al morto la favoro estas tre klare je la flanko de la vakcinado.

Inter homoj, kiuj pro diversaj kialoj malfidas la aŭtoritatojn, la procentaĵo de vakcinitoj restas malpli alta. Kiel tio influas la evoluon de la pandemio en tiaj landoj kaj homgrupoj? Kiel vi proponus plibonigi la situacion?

Vakcinkritiko
Bildo el vakcin-kritika FB-grupo en Esperanto.

– Denove sugesta demando, sed prave, la procentaĵoj de vakcinitoj estas vere malpli altaj inter personoj, kiuj malfidas aŭtoritatojn17. Laŭ tio, kion ni scias pri grupo-protekto (vidu supre), la influo de hezito esti vakcinita al la evoluo de la pandemio en la koncernataj grupoj kaj socioj estas evidenta. Gravan rolon en la disvastigo de falsaj informoj pri vakcinado ludas la interreto kaj en ĝi sociaj retoj18. Restarigo de fido en aŭtoritatoj necesas, sed kiel fari tion, ne estas tute klara19 20.

– Miaopinie, por ke homoj fidu aŭtoritatojn ege gravas la fidinde etika konduto de politikistoj kaj institucioj kaj laŭeble plej granda travideblo de bazaj datenoj kaj decidoj. Do jen denove – socia respondeco komenciĝas per la kulturo je individua nivelo, kaj gvidantoj nepre devas havi plej altan etikan sintenon. Gravas, ke necesaj informoj atingu ĉiujn civitanojn, do bona infrastrukturo por informado estas bezonata.

– La disvastigon de neveraj asertoj pri SARS-CoV-2, KOVIM-19, la pandemio, vakcinoj kaj tiel plu en sociaj retoj (”infodemio”) oni fakte povas kontraŭbatali laŭ la samaj reguloj kiel infektan malsanon mem: oni devas observi la interreton, atenti, kie falsaj informoj ekestas (kvazaŭ patogenoj) kaj devas sekve tuj kontraŭbatali ilin per adekvata kvanto da veraj faktoj pri la ĵus diskutita afero (kvazaŭ necesa dozo de medikamento) je la fokuso de ekesto kaj disvastiĝo de la malveraj asertoj – interesa ideo, ĉu ne21?

– Pro la granda tempo, kiu certe estus bezonata por tia tasko kontraŭbatali la infodemion en la interreto, verŝajne specialigitaj sano- kaj komputilo-profesiuloj estus necesaj.

Ĉu estas via impreso, ke inter esperantistoj estas aparte multe da homoj, kiuj malfidas la vakcinojn?

– Verdire ne. Mi ankaŭ ne vidas, ke esperantistoj ĝenerale havus tipan riskoprofilon por hezito esti vakcinitaj. Sed por pli bone respondi, eble necesas esploroj pri la demografio de esperantistoj.

En iuj landoj oni proponas enkondukon de deviga vakcinado. Kiel vi sintenas al tio?

– En Germanio ekde la mezo de la venonta marto vakcinado estos deviga por profesiuloj en la sansistemo. Jam nun estas rimarkinda manko de flegistoj, kaj multaj el ili havas ankaŭ aliajn profesiajn kvalifikojn krom flegado. Verŝajnas, ke multaj flegistoj, kiuj nepre ne volas esti vakcinitaj, forlasos la sansistemon por labori aliloke, tiel pligrandigante la mankon de bone kvalifikitaj dungitoj en la hospitaloj.
Oni pripensas ĝeneralan devigon al vakcinado.

– El la vidpunkto de sanpolitikisto, kiu observas, ke patogeno disvastiĝas, malhelpas la tutan publikan vivon kaj ke tamen vakcinado ne estas sufiĉe akceptita de la popolo, enkonduko de deviga vakcinado estas tute komprenebla impulso.  Tamen mi mem estas forte kontraŭ ia deviga vakcinado. Se oni enkondukas devigan vakcinadon, oni trapasas ruĝan linion. Ŝtata interveno en la korpan integrecon estas gravega, miaopinie nepravigebla paŝo.

– Tiurilate oni ne rajtas forgesi, ke ekzemple por la vakcinoj kiuj estas uzataj en Eŭropo intertempe ja estas grandega datenbazo kun ege favora riskoprofilo, sed tamen ĉiuj kvin vakcinoj laŭ Eŭropa Medikamento-Agentejo almenaŭ en Eŭropo ĝis nun havas nur kondiĉan merkato-permeson (”Conditional Marketing Authorisation”), do estas ankoraŭ ne plene agnoskitaj laŭ la validaj striktaj leĝoj pri novaj medikamentoj 22.

– Estas la devo de profesiuloj pri sano zorgi, ke homoj havu la ĝustajn kaj sufiĉajn informojn por mem decidi. La kuracistoj estas ligitaj al la Deklaracio de Ĝenevo, kiu devigas ilin respekti la memstarecon kaj la civitanan liberecon de pacientoj.

7    Byambasuren O, Cardona M, Bell K, Clark J, McLaws M-L, Glasziou P. Estimating the extent of asymptomatic COVID-19 and its potential for community transmission: systematic review and meta-analysis. medRxiv. 2020:2020.05.10.20097543.
14    Ad-hoc meeting of the European Technical Advisory Group of Experts on Immunization (ETAGE): virtual meeting, hosted in Copenhagen, Denmark, 28 April 2021. Copenhagen: WHO Regional Office for Europe; 2021.
Vakciniĝu unu por ĉiuj, ĉiu por unu!
Rolar para o topo