Emilio Cid

Finfine, post multaj jaroj, mi trovis tempon (kaj kuraĝon) por submetiĝi al UEA/KER-Ekzameno. Mi nun profitis de la ebleco fari ĝin en la komforto de mia hejmo.

Mi volas gratuli la teamon de Edukado.net, sub la gvido de Katalin Kovats, pro la altkvalita nivelo de la ekzameno, kaj teknike kaj lingve.

Aparte mi laŭdas la klopodojn de la teamo por disponigi senpagajn provekzamenojn kaj konsilojn por la kandidatoj. Miaj poentoj estis sufiĉaj por sukcese trapasi ĝin, sed mi povus atingi pli altan rezulton, se mi diligente profitus de tiuj provekzamenoj. Tiel mi malkovrus miajn malfacilaĵojn en la lingvo kaj povus studi ilin antaŭ la ekzameno.

Por mi persone la ekzameno estis tre utila por scii nun tion, kion mi ankoraŭ devas plibonigi en la regado de la lingvo. Tiel la ekzameno estas same utila ankaŭ por tiuj, kiuj ne sukcesis trapasi ĝin.

Indas mencii, ke jam 2 764 homoj sukcese trapasis la KER-ekzamenojn kaj tio estas impresa kvanto, kiu montras la viglecon de nia komunumo. Mi instigas ĉiujn esperantistojn submetiĝi al la UEA/KER-ekzameno.

Emilio Cid

Emilio Cid
Rolar para o topo