Bela sperto en Strasburgo

La franca urbo Strasburgo estas hejmo de pluraj gravaj eŭropaj institucioj, kiel la Eŭropa Parlamento kaj aliaj. Tial ĝi estis aparte taŭga urbo por gastigi la Eŭropan Esperanto-Kongreson (EEK), de la 8-a ĝis la 12-a de majo 2024.

La franca kaj germana Esperanto-asocioj jam plurajn fojojn organizis komunan kongreson. Tamen pro la aparta eŭropa signifo de la urbo Strasburgo, la du organizantaj asocioj decidis ĉi-jare inviti al la renkontiĝo ankaŭ aliajn naciajn asociojn. Do, ankaŭ la Esperanto-asocioj de Belgujo, Italujo kaj Svislando kaj aliaj Esperanto-organizaĵoj partoprenis la kongreson. Entute, pli ol 600 homoj aliĝis!

Mi esperantistiĝis nur en 2023, do, por mi, la EEK estis mia unua sperto en Esperantujo. Kvankam mi ĉiusemajne renkontas aliajn luksemburgajn esperantistojn, estis iom timiga la ideo pasigi 24 horojn tage parolante nur Esperanton dum kvin tagoj!

Tamen, mi havis nenian kialon por timi. Ekde mia alveno al la kongresejo, ĉe la Universitato de Strasburgo, ĉiuj estis helpemaj kaj parolemaj. Mi renkontis kelkajn esperantistojn, kiujn ĝis tiu momento mi konis nur rete. Tuj ŝajnis al mi, kvazaŭ mi renkontus malnovajn amikojn! Ankaŭ la luksemburgaj samideanoj min multe helpis, prezentante al mi kelkajn el siaj konatoj.

Antaŭ la kongreso, Maria (maldekstre) kaj Gabriele konis unu la alian nur rete.

Tiun vesperon okazis la inter-kona vespero. Oni petis ke ni kunportu iun pladon de nia regiono por proponi al la aliaj kongresanoj. Tio estis bona okazo por babili kaj konatiĝi kun homoj el multaj eŭropaj landoj.

La oficiala malfermo de la EEK okazis la postan matenon, la 9-an de majo. Ĉar tio estas la Tago de Eŭropo, dum la ceremonio ni kune kantis la eŭropan himnon.

La ĉefa temo de la kongreso estis “Dialogo inter eŭropaj popoloj, portanto de paco”. Tial, multaj el la interesaj prelegoj temis pri paco kaj la nuna politika situacio. Ĉar mi ŝategas muzikon, mi ankaŭ partoprenis en laborgrupo pri kantado. Por mi estis nova kaj interesa sperto kanti en Esperanto.

Post la taga programo, tradiciaj alzacaj restoracioj kaj trinkejoj en la bela urbo Strasburgo atendis nin por la vespermanĝo. Tie ni malstreĉiĝis kaj amikiĝis, ĝuante la bonan etoson. Poste, la vespera programo enhavis koncertojn de esperantistaj muzikistoj.

Vendredo estis la tago de ekskursoj. Feliĉe la vetero estis suna kaj varma kaj mi tre ĝuis la viziton al la alzaca urbeto Obernais kaj al la Monto Sankta Odilia.

Dimanĉon, kiam venis la fino de la kongreso, mi estis elĉerpita, sed tre feliĉa. Mi jam antaŭĝuas la venontan kongreson!

María Mesías

Rolar para o topo