En la bela urbo Yangzhou, Longarko (ZHANG Changsheng) organizis en la 26-a de majo interesan eventon pri Esperanto kaj la historia Granda Kanalo de Ĉinio. La Granda Kanalo estas la plej longa artefarita kanalo en la mondo, de Pekino al Hangzhou.
Prelegis interalie Yu Jianchao kaj Sun Mingxiao. Ardo (HU Guopeng) prelegis pri William Auld kaj Marjorie Boulton, kaj la Esperanto-Muzeo de Zaozhuang prezentis sian riĉan filatelan kolekton. Arko (GONG Xiaofeng) salutis nome de UEA, kaj mi nome de ILEI.
Alessandra Madella
Yangzhou