Retoso estas reta kunveno de TEJO (Tutmonda Esperantista Junulara Organizo), organizata de gejunuloj por gejunuloj. Ĝi okazos inter la 26-a kaj la 29-a de Aprilo 2024.
Dum la unua reta IJK (Internacia Junulara Kongreso) en 2020, partoprenis multaj junaj esperantistoj el landoj, kiuj ne ofte partoprenas en normala ĉeesta IJK. Tio montris, ke estas grave daŭre okazigi retajn eventojn ankaŭ post la pandemio, por ke junaj esperantistoj el la tuta mondo ekkonu unu la aliajn kaj kontribuu al Esperantujo.
La nomo Retoso estas kunmetaĵo de la vortoj reto kaj etoso, kaj tiuj du vortoj montras, kia evento ĝi estas. Ĝi estas internacia evento, senpaga por ĉiuj, plena je programeroj kiel prelegoj, diskut-rondoj, labor-grupoj, liberaj babil-rondoj, koncertoj, kaj ludoj.
Retoso 2024 estas organizata de entuziasmaj gejunuloj el Barato, Italio, Argentino, Francio, Indonezio kaj Ĉinio. Ni faras nian eblon, por ke la evento estu alirebla por homoj de ĉiuj landoj.
Ni invitas partoprenantojn mem prezenti programerojn. Oni povas proponi programeron pri sia kulturo, rakonti pri sia hobio, fari prezenton pri la fako pri kiu oni studas aŭ laboras, aŭ organizi komunajn ludojn kaj babilrondojn. Ni bonvenigas ĉiu-specajn programerojn. Se vi proponos programeron, vi rajtos ankaŭ elekti per kiu platformo vi deziras prezenti ĝin. Vi povas proponi programeron per https://mallonge.net/programo-retoso2024.
Ĉi-foje estos nova speco de programero kun la nomo Fulm-prelego, kiu daŭros ne pli ol 15 minutojn. Estas multaj novuloj, kiuj havas ion interesan por rakonti al aliaj partoprenantoj, sed iom hezitas aŭ sentas sin ne pretaj por fari programeron dum unu tuta horo. La Fulmprelegoj ĉefe celas allogi tiajn novulojn.
Retoso estas okazo por amuziĝi, lerni kaj renkontiĝi kun geamikoj en Esperantujo!
Vi povas aliĝi ĉe https://mallonge.net/aligxu-al-retoso2024.
Pliajn informojn vi trovos ĉi tie: https://retoso2024.tejo.org/.
Se vi jam aliĝis, ni invitas vin al nia grupo ĉe Telegramo: [https://t.me/+WGq2Ad13YeuCvhUJ]. Tie vi jam povos interagi kun aliaj Retosanoj!
Snehaĝa Venkatesh