Laŭ neŭrosciencisto David Eagleman ekzistas tri mortoj. La unua estas kiam la korpo ĉesas funkcii; la dua estas kiam ĝi entombiĝas; kaj la tria estas kiam la nomo lastafoje estas dirata.1 Okazas malofte ke ĉi tiuj vortoj, kiuj origine temis pri homa mortemo, aplikeblas al tuta faŭno. Sed historio povas turni sin en neatenditaj direktoj.
La malaperinta mondo de la nazuloj
Ĉi tio estas la rakonto de unika faŭno, vivinta sur la insularo Heieiei en la Pacifiko, kaŝita de la ekstera mondo ĝis 1941. Estis tiam ke, fuĝinte el kaptiteco en la konteksto de la Dua Mondmilito, la Svedo Einar Pettersson-Skämtkvist akcidente malkovris la ĉefinsulon Heidadaifi. Ĝi estis ekstreme izolita insularo, plena je unikaj plantoj kaj bestoj, kiuj dum milionoj da jaroj havis apenaŭ iun kontakton kun la ekstera mondo.
La plej notindaj loĝantoj de Heieiei estis la Rhinogradentia aŭ “nazuloj”: grupo de mamuloj kiuj rekoneblas pro unika organo, homologa al la vertebrula nazo. Dum la embria disvolviĝo, la nazo povis disbranĉiĝi kaj formi kompleksajn strukturojn. Iusence, la nazuloj kompareblis al la fringoj kiujn Charles Darwin observis sur la Galapagoj, kies bekoj malsamis sur ĉiu insulo kaj estis adaptitaj al la specifa vivstilo de ĉiu specio.
Nazuloj uzis la nazon por la plej diversaj celoj, kiel transporto, sinnutrado kaj kamuflo. La ekzemploj estas sennombraj, kiel Hopsorrhinus aureus, kiu uzis sian nazon por salti malantaŭen kaj kapti insektojn, aŭ Orchidiopsis rapax, kiu anstataŭe logis insektojn per sia florsimila aspekto. Eble la plej interesa nazulo estis tamen Nasobema lyricum, kiu promenas sur sia plurbranĉa nazo. Ekzistas klaĉoj pri tio ke ĉi tiu estaĵo inspiris poemon de la Germana poeto Christian Morgenstern, kvankam neniu scias kiel li povus scii pri la obskura insularo.2,3
Ekzemploj de nazuloj el la libro “Bau und Leben der Rhinogradentia“
Bedaŭrinde la insularo Heieiei forviŝiĝis de la tero pro testo de atomarmilo, forprenante kun si la tutan komunumon de spertuloj pri ĝia faŭno, kiu kolektiĝis sur la insularo por konferenco. Restas nur la manuskripto “Bau und Leben der Rhinogradentia” (Anatomio kaj vivo de Rhinogradentia) verkita de d-ro Harald Stümpke, kiu priskribas la unikan faŭnon per la plej granda scienca rigoro kaj detalemo.3
Evoluo en fikcio
Espereble estas evidente ke Heieiei, la nazuloj, Pettersson-Skämtkvist kaj Harald Stümpke estas fikciaj. Ili estas ĉiuj elpensaĵoj de la germana zoologo Gerolf Steiner, kiu estas la vera verkisto de Bau und Leben der Rhinogradentia. Inspirite interalie de la poemo de Morgenstern, li verkis la libron en la stilo de scienca monografio, laŭ la tiutempaj normoj de la fako.4 Hodiaŭ la ideoj en la libro sonus absurdaj, sed oni estu singarda. Ĝi memorigas min pri unu el la unuaj sciencaj tekstoj pri la ornitorinko aŭ anasbeka mamulo el Aŭstralio, kiu pro sia absurda mikso de mamulaj, birdaj kaj reptiliaj trajtoj sonis kiel nura elpensaĵo al eŭropaj sciencistoj. Sed se la ornitorinko vere ekzistas, kial la nazuloj ne povus esti veraj?
“Tiel granda estas la simileco ke, je la unua vido, ĝi nature vekas la ideon de iu trompa, artefarita preparaĵo”
– Shaw, 17995
Mi ne havas la impreson ke Steiner provis trompi iun ajn. Malgraŭ tio ke li eĉ vestis sin kiel lia fikcia rolulo Stümpke, li estis malferma pri la temo kaj volonte akceptis sugestojn de aliuloj.4 Anstataŭe, la nazuloj estas amuza rakonto kiu, en la formo de parodio, entenas lecionojn pri vera biologio kaj kiel biologoj laboras.
La laboro de Steiner estas perfekta ekzemplo de spekulativa evoluo: la teoria rezonado pri la evoluo de organismoj en fikcia situacio. Ĉi tiu koncepto estas interplektita kun sciencfikcio kaj ofte uzata por similaj celoj. Unu el la plej fruaj ekzemploj de spekulativa evoluo troveblas en la sciencfikcia romano “The Time Machine” (La Tempomaŝino) el 1895 de H. G. Wells.6 Kvankam la titolo de la verko implicas ke la plej grava sciencfikcia elemento en la rakonto estas la tempomaŝino, ĝia kerna mesaĝo pri malegaleco estas esplorata per spekulativa evoluo, uzante malsamajn speciojn de homoj kiel metaforon por socialaj kaj ekonomiaj klasoj. Ekzistas ankaŭ verkoj en kiuj spekulativa evoluo ludas pli fonan rolon, sed tio ne signifas ke ĝi estas nur ornamaĵo. Moderna ekzemplo estas la planedo Pandora el la filmo “Avatar” el 2009, kiu estas kovrita de belegaj, sespiedaj estaĵoj.7 En verkoj kiel ĉi tiu, spekulativa evoluo ne necesas por transdoni la rakonton, sed ĝi igas la eksterterajn estaĵojn tiel multe pli realismaj kaj koheraj, ke la verko ne estus sama sen ĝi. Iusence ĝi plenigas la saman rolon kiel artaj planlingvoj kiel la Klingona lingvo en Star Trek aŭ la diversaj lingvoj kreitaj de J. R. R. Tolkien.
Morlock tenante Eloi, la du specioj kiuj naskiĝas el la homaro laŭ la libro “The Time Machine”
Hodiaŭ, spekulativa evoluo estas tiel populara, ke ĝi povas esti rigardata kiel memstara ĝenro. Tion montras sennombraj libroj kaj filmoj, kiuj uzas ĝin kiel edukan ilon por instrui pri la meĥanismoj de evoluo. Dum la libro “Expedition” (Ekspedicio) de Wayne Barlowe defias tradician sciencfikcion en kiu eksterteranoj tro similas al homoj, la libro “The Zoologist’s Guide to the Galaxy” (La Zoologa Gvidlibro pri la Galaksio) de Arik Kershenbaum argumentas ke la universaleco de fizikaj leĝoj kaj la similecoj inter planedoj gvidus al paraleloj inter specioj.8,9 Sur nia propra planedo, la libro “All Yesterdays” (ĉiuj hieraŭoj) de Conway, Köseman kaj Naish argumentas ke ilustraĵoj de formortintaj organismoj estas tro limigitaj, ĉar la tempo forviŝis la detalojn.10 En iliaj ilustraĵoj, kiuj inspiris ankaŭ la serion Prehistoric Planet (Prahistoria Planedo), videblas organojn, kolorojn kaj kondutojn kiuj ne konserviĝas en fosilioj, sed sendube ekzistis en iuj specioj.10,11 Plie, la disvolviĝo de la interreto draste plifaciligis la interŝanĝadon de ideoj kaj kunlaboradon. Ĉi tio permesis novan ondon de seriozaj kaj malseriozaj projektoj. Personaj rekomendoj estas All Tomorrows (Ĉiuj Morgaŭoj) de C. M. Köseman kaj la laboro de Alex Ries, simple pro la beleco de ilia arto.12
Strider el la retlibro “All Tomorrows” de C. M. Köseman
La rolo de spekulativa evoluo
Mi konfesas ke la ideo ke serioza biologo verkus tutan libron pri imagita grupo de bestoj povas ŝajni absurda, sed spekulativa evoluo ja havas rolon en scienco. Kvankam ĝiaj rezultoj ne rekte sekvas el eksperimentoj aŭ fosiliaj trovaĵoj, ĝi ilustras la meĥanismojn de evoluo kaj helpas nin kompreni ĝin abstrakte. Ĝi estas mensa eksperimento kiu trejnas la imagpovon kaj flekseblecon de la cerbo kaj malkaŝas niajn internajn antaŭjuĝojn. Sed ĝi estas pli ol nur scienca ilo. Ĝi estas parto de literatura kaj arta tradicio, kiu kapablas tuŝi nin emocie. Eble ĝi estas kerna parto de la homa imagpovo. Homoj ĉiam revis pri la neebla, kaj same kiel ni uzas nian fantazion por vojaĝi inter la steloj, ni povas uzi ĝin por vojaĝi tra neimageblaj tempintervaloj kaj por manipuli la naturon kiel argilon. Ni esperu ke tiuj mensaj vojaĝoj donas kuntekston al la naturo ĉirkaŭ ni, por ke ni aprezu ĝin kaj preventu ke pliaj specioj spertu la saman sorton kiel la ĉiam mirindaj nazuloj.
Averto: Reklamo
Se vi ankoraŭ ne satas kaj volas pli da Scivolemo, legu Kontakton, la revuo de TEJO, en kiu mi verkas sciencajn artikolojn. Mi rekomendas ĝin eĉ se vi laciĝas de mia scienca babilado, ĉar ĝi plenas je artikoloj pri la plej diversaj temoj, verkitaj de junaj esperantistoj el multaj landoj.
Fino de reklamo
Bibliografio
(1) David Eagleman. Sum: Forty Tales from the Afterlives; 2009.
(2) Christian Morgenstern. Galgenlieder; 1905.
(3) Harald Stümpke. Bau Und Leben Der Rhinogradentia; 1957.
(4) Cain, J. In My Tribe: What the Snouters (and Other Jokes) Reveal About Tribes in Science. Endeavour 2019, 43 (1–2), 2–10. https://doi.org/10.1016/j.endeavour.2018.12.001.
(5) Shaw, G.; Nodder, F. P. The Duck-Billed Platypus, Platypus Anatinus. The Naturalist’s Miscellany 1799, 10 (CXVIII), 385–386. https://doi.org/10.5962/p.304567.
(6) H. G. Wells. The Time Machine; 1895.
(7) James Cameron. Avatar; 20th Century Fox: United States, 2009.
(8) Wayne Barlowe. Expedition: Being an Account in Words and Artwork of the 2358 A.D. Voyage to Darwin IV; 1990.
(9) Arik Kershenbaum. The Zoologist’s Guide to the Galaxy. What Animals on Earth Reveal about Aliens – and Ourselves; 2020.
(10) John Conway; C. M. Kösemen; Darren Naish. All Yesterdays: Unique and Speculative Views of Dinosaurs and Other Prehistoric Animals; 2012.
(11) Paul D. Stewart; Dom Walter; Paul Thompson; Simon Bell; Matthew Wright; Nick Lyon; Alec Ginns; Amber Cherry Eames. Prehistoric Planet; 2022.
(12) C. M. Kösemen. All Tomorrows: A Billion Year Chronicle of the Myriad Species and Mixed Fortunes of Man; 2006.