Multaj turistoj vizitis bienon de krokodiloj. Ili staris sur flosanta observejo meze de la lago, kaj rigardis, iom time, la multajn grandegajn krokodilojn en la akvo.
La posedanto de la bieno defiis siajn gastojn: “Kiu kuraĝos salti en la akvon kaj naĝi ĝis la rando? Se vi postvivos, vi ricevos 100 usonajn dolarojn.”
Falis tuj peza silento… Neniu kuraĝis moviĝi. Subite, viro troviĝis en la akvo.
La krokodiloj postkuris lin, sed kun granda bonŝanco li sukcesis eliri el la lago sekure, je la miro de la aliaj gastoj. La posedanto anoncis: “Ni havas kuraĝan gajninton.”
Ricevinte sian premion, la viro revenis kun sia edzino al ilia hotelĉambro. Li diris al sia edzino: “Mi ne saltis… iu min puŝis!”
Lia edzino ridetis kaj diris malvarme: “Estis mi.”
Moral-instruo de la rakonto:
Malantaŭ ĉiu sukcesa viro, estas virino, kiu puŝas lin.
Honoré Sebuhoro