Dum la fruaj 70-aj jaroj estis tre vigla asocio de junaj esperantistoj en Grekujo. Por kuraĝigi ilin, TEJO organizis junularan Esperanto-kunvenon en Grekujo, kaj pli precize en la insulo Samoso.
Oni decidis okazigi la kunvenon en Samoso, ĉar tie troviĝis la domo de Roksana Stamatiadis, sufiĉe granda por gastigi ĉiujn partoprenantojn. Roksana estis multjara prezidantino de Helena Esperanto-Asocio (tiel nomiĝas la greka esperantista landa asocio). Ŝi estis filino de fama esperantisto, Anakreon Stamatiadis (1868-1964), kiu mem fondis la grekan asocion.
Anakreon Stamatiadis en 1928Roksana estis elstara gastigantino kaj iun vesperon ŝi rakontis al mi la sekvan rakonton. Samoso estis princ-lando interne de la Turka Imperio. Iam la sultano en Istanbulo havis fortan doloron ĉe la oreloj, kiun la istanbulaj kuracistoj ne sukcesis kuraci. Iu informis la sultanon, ke en la princlando Samoso estas fama kuracisto. La sultano sendis ŝipon por alvenigi la kuraciston Stamatiadis, kun la averto, ke li estos kruele punita, se io misfunkcios. Sed post unu semajno la oreloj de la sultano ne plu doloris. Kiel en fabeloj la sultano diris al Stamatiadis: “Dankon pro la kuracado. Petu ion ajn, kaj mi donos tion al vi.” Stamatiadis diris: “Mi volas, ke en la princlando Samoso oni instruu Esperanton en ĉiuj lernejoj.” La sultano turnis sin al iu ministro kaj diris: “Tiel estu!”
La ministro pretigis leteron de la sultano al la princo de Samoso kun la ordono, ke oni instruu Esperanton en la lernejoj, kaj la ŝipo reportis Stamatiadis kaj la leteron al Samoso. La princo ne havis elekton: li nepre devis ordoni al la lernejoj (tiam estis eble du-tri en tiu insulo) instrui Esperanton. Sed la pastroj kaj la publiko estis tre malkontentaj, ĉar Stamatiadis estis konata socialisto, kaj oni konsideris lin malamiko de Dio kaj de la kristana religio. La pastroj predikis al la popolo, ke oni devas malhelpi tiel teruran aferon pro kulpo de la malforta princo, kiu obeis ordonon de la islama imperiestro instrui lingvon de la diablo. Ili tiel efike predikis, ke la popolo bruligis la lernejojn. Tiam la princo ĉesigis la instruadon de Esperanto, kaj Stamatiadis mem transloĝiĝis al Istanbulo kaj poste al Ateno. La tuta afero okazis ĉirkaŭ la jaro 1910.
Tiu estas la rakonto, kiun mi aŭdis de Roksana Stamatiadis, (aŭ “s-ino Manusu” laŭ la nomo de ŝia edzo). Naskiĝinte en 1900, ŝi poste mortis en 1981.
Sed laŭ esploroj el aliaj fontoj la realo estis iom malsama kaj malpli romantika. Stamatiadis estis grava kuracisto en Samoso kaj aktiva esperantisto. Li fondis Esperanto-grupon en Samoso ĉirkaŭ la jaro 1905, eldonis gazeton, kaj konvinkis la princon fari dekreton pri lernado de Esperanto en la lernejoj de Samoso. La lernado de Esperanto ĉesis kiam la princo estis mortigita kaj Stamatiadis estis ekzilita al Istanbulo pro neklaraj politikaj kialoj.
Renato Corsetti
Fonto: https://neoskosmos.com/en/2019/04/02/dialogue/opinion/when-esperanto-was-the-official-language-taught-in-greek-schools/?fbclid=IwAR3mdGeyOxQlQzK6Ny6oPliWbBD1YtcWiKt040MuFBjC837FhFDXuuFDvJg.
Vikipedio: https://eo.wikipedia.org/wiki/Anakreon_Stamatiadis