La sekvanta artikolo unue aperis en Kontakto n-ro 312 (2023:1). Ĝi estas iom redaktita.
Ĉu vi memoras, kiam vi voĉdonis la unuan fojon por elekti la registaron de via lando? Aŭ ĉu vi neniam partoprenis en elektado? Povas ekzisti pluraj kialoj, kial homoj ne voĉdonas. Eble oni ne interesiĝas pri politiko. Eble oni estas tro juna. Eble oni ne ŝatas la kandidatojn kaj partiojn. Aŭ eble oni ne estas ŝtatano de la lando, kie oni loĝas.
Elektoj kaj demokratio
Elektoj estas ligitaj kun demokratio, sed ne ĉiu elekto estas demokratia. Demokratia elekto estas libera kaj justa. Tiaj elektoj estas la bazo por demokratio. En tia politika sistemo la popolo regule decidas, kiu regu la ŝtaton.
La plej grandaj elektoj okazas en Barato, kie preskaŭ miliardo da homoj rajtos voĉdoni en 2024. Ankaŭ la dua plej granda demokratia elektado okazos en 2024, sed en 27 landoj – la landoj de Eŭropa Unio (EU). Ĉar civitanoj voĉdonos samtempe en multaj landoj, tiuj elektoj estos tre apartaj.
Kiom da membroj en la Eŭropa Parlamento?
En 2023 la Eŭropa Parlamento konsistas el 705 parlamentanoj. Oni ankaŭ nomas ilin “Membroj de la Eŭropa Parlamento”, mallonge MEP. Germanio, la plej granda lando en EU kun pli ol 84 milionoj da loĝantoj, havas 96 parlamentanojn. La plej malgranda lando estas la insulo Malto, kie loĝas ĉirkaŭ 500 000 homoj. Ĝi havas 6 parlamentanojn. Ĉu vi povas kalkuli, kiom da homoj reprezentas unu MEP en tiuj du landoj? Ne estas la sama kvanto. Sed tiu sistemo certigas, ke ankaŭ malgrandaj landoj estu sufiĉe reprezentataj.
Transnacia kuniĝo
En parlamentaj ĉambroj la parlamentanoj kutime sidas en grupoj laŭ siaj partioj. Ekzemple, politikisto de la Verda Partio sidas apud aliaj elektitaj membroj de la sama partio el ĉiuj landoj de EU. Ankaŭ en la Eŭropa Parlamentejo, la MEP-oj sidas tiel. Ili ne sidas en grupoj laŭ la landoj, de kie ili venas. Anstataŭe, la reprezentantoj de ĉiuj EU-landoj kuniĝas en grandaj transnaciaj grupoj. Nur kelkaj decidas esti sen-partiaj.
Partopreno en voĉdonado
Civitanoj de Eŭropa Unio rajtas voĉdoni por la EU-lando, de kie ili devenas. Franco voĉdonas en Francio, ĉeĥo en Ĉeĥio, estono en Estonio kaj tiel plu. Se oni loĝas en alia EU-lando, oni rajtas voĉdoni tie – aŭ por la devenlando aŭ por la loĝlando, sed ne por ambaŭ samtempe. Se oni loĝas en Eŭropa Unio, sed ne estas civitano de EU-lando, oni ne rajtas voĉdoni.
Voĉdon-aĝo
En la plejparto de la landoj tutmonde kaj en EU oni devas aĝi almenaŭ 18 jarojn por ekhavi la voĉdonrajton. En Aŭstrio, Germanio, Belgio kaj Malto, pro la naciaj leĝoj, junuloj rajtas voĉdoni en la EU-elektoj jam ekde la aĝo de 16 jaroj. En Aŭstrio, 16-jaraj junuloj rajtas voĉdoni en ĉiuj elektoj jam ekde 2007. En Belgio, tamen, 2024 estos la unua jaro, kiam junuloj inter 16 kaj 18 rajtos partopreni en elektoj.
Lingvoj
Ĉiuj elektoj okazas en la lingvoj de la landoj. En la Eŭropa Parlamento, la politikistoj daŭre povas uzi sian denaskan lingvon, kondiĉe ke ĝi estas unu el la 24 oficialaj lingvoj de EU. Interpretistoj tradukas inter tiuj 24 lingvoj, por ke ĉiuj komprenu.
Viktoria Schmidbauer
Ĉi tiu teksto estis verkita okaze de la partopreno de TEJO (Tutmonda Esperantista Junulara Organizo) en la Eŭropa Junulara Okazaĵo 2023, organizita kaj financita de la Eŭropa Parlamento.