4-a Virtuala Kongreso de Esperanto

Ĉu vi bedaŭras, ke vi neniam vizitis Universalan Kongreson (UK) de Esperanto? La ĉiujara UK estas la plej granda Esperanto-renkontiĝo, kaj la plej internacia. Certe partopreninda renkontiĝo por ĉiu esperantisto!

Ekde 2020 eblas ĉeesti UK-on ankaŭ virtuale! La unua Virtuala Kongreso (VK) okazis en 2020, kiam necesis nuligi la normalan kongreson en Montrealo pro la pandemio. De tiam okazas VK ĉiujare. La unuaj du Virtualaj Kongresoj anstataŭis la ĉeestajn kongresojn, sed la aranĝoj estis tiel sukcesaj, ke oni decidis plu organizi virtualajn kongresojn aldone al la kutimaj UK-oj.

La 4-a Virtuala Kongreso de Esperanto okazos en novembro, de la 23-a ĝis la 26-a. Ĝi estas organizata de UEA, kaj teknike realigata de E@I. La muzika programo estos prizorgata de la muzik-eldonejo Vinilkosmo kaj de la faka asocio Eurokka.

La temo de la Virtuala Kongreso estos sama kiel tiu de la UK. Ĉi-jare ĉe la 108-a Universala Kongreso de Esperanto okazinta en Torino oni diskutis la temon “Enmigrado – kunfluo de homaj valoroj”. Eblas legi pri tiu temo en la artikolo jam aperinta en uea.facila. Eĉ se vi maltrafis la UK-on, nun vi povos partopreni en la diskutoj pri la kongresa temo ĉe la Virtuala Kongreso en novembro.

Aldone al la kongresa temo, estos tre varia programo scienca, kultura kaj movada. Okazos ankaŭ la Virtuala Movada Foiro, kiam amaso da fakaj asocioj prezentos sian agadon. Fakaj asocioj estas tiuj, kiuj okupiĝas pri apartaj fakoj: scienco, religio, ekonomio, socio, kulturo, kaj multaj aliaj.

Dum la VK eblos ne nur partopreni en la formala programo, sed ankaŭ renkonti aliajn esperantistojn en virtualaj ĉambroj por babili libere pri ĉiaj temoj. Kelkaj el la ĉambroj estos aparte dediĉitaj al nespertaj esperantistoj, kiuj parolas pli malfacile. Sed espereble post la kvar tagoj de la kongreso, la nespertaj esperantistoj jam sukcesos paroli pli flue ol antaŭe.

Ĝis la 13-a de novembro 2023, ĉiuj individuaj membroj de UEA povos aliĝi al la Virtuala Kongreso senpage. (Se vi ne deziras aliĝi al UEA, vi povos partopreni en la VK kontraŭ kotizo de 50 eŭroj – tamen ne indas pagi tiom, ĉar la aliĝo sen membreco kostas pli ol la membrokotizo de UEA.) Se vi ankoraŭ ne estas membro de UEA por 2023, eblas aliĝi samtempe al UEA kaj al la VK per la jena ligilo.

4-a Virtuala Kongreso de Esperanto
Rolar para o topo