Naskiĝis mi en tre trankvila vilaĝo, en kiu la homoj kunvivis feliĉe.
Kutime, en la vespero ni ĉiuj sidis ĉirkaŭ la fajro kun familianoj kaj najbaroj, dum la geavoj rakontis al ni historiojn kaj instruis al ni nian kulturon. La ĉefaj agadoj de ĉiuj vilaĝanoj estis kulturado de la tero, prizorgado de bestoj kaj la produktado de lokaj trinkaĵoj, sed por mia familio la ĉefa agado estis kulturi la teron.
Mia patrino, kiu nomiĝis Margareto, ĉiam diris al mi: “Filo mia, neniam mistraktu aliajn pro iliaj raso, tribo, vivnivelo aŭ vivkondiĉoj, ĉar oni neniam scias, kion entenas la estonteco”. Mi tiam ne komprenis, kial ŝi ŝatas tiun proverbon.
Kiam mi estis 20-jara, ribeluloj venis al nia vilaĝo. Ili bruligis domojn, mortigis junulojn kaj maljunulojn kaj seksperfortis virinojn. Unu el tiuj ribeluloj tenis maĉeton en la mano. Antaŭ miaj okuloj, li fortranĉis la brakojn kaj kapon de mia patrino for de ŝia korpo. Tiam ili pendumis mian patron. Ili metis ĉiujn maljunulojn en unu domon kaj bruligis la domon. Ili ankaŭ bruligis la bibliotekon de la vilaĝo por ke perdiĝu ĝia historio.
Post tiuj masakroj, restis nur kvin personoj en la tuta vilaĝo. Inter ili estis mi kun mia malplej aĝa fratino, sed ni estis devigataj iri kun tiuj ribeluloj. Kiam ni alvenis profunde en la arbaro, du personoj rifuzis pluiri, ĉar la vojo estis longa kaj malfacila. La ribeluloj senhezite mortigis ilin per tranĉado de maĉetoj, kaj ni restis tri.
La postan tagon, ni ankoraŭ daŭrigis kun ili laŭ la vojo en tiu arbaro. Ili komencis instrui al ni kiel uzi pafilon, kiel mortigi per maĉeto, kaj la regulojn de vivado en tiu grupo. Ni ne ŝatis tiun vivon, kaj neniu povas imagi, kiom multe ni suferis. Nia restanta kunulo estis mordita de danĝera serpento kaj la ribeluloj ne permesis al mi kuraci lin, sed senzorge foriris. Tiel restis nur mi kun mia fratino.
Iun nokton, ni trovis okazon eskapi kaj ni tiel faris. Malfeliĉe la ribeluloj konstatis nian foriron kaj eksekvis nin. Kiam ni estis tuj kaptotaj, ni kaŝiĝis en kaverno, kaj poste kuris en alia direkto. Ni atingis la riveron, kie ni trovis maljunulinon kiu ĉerpis akvon. Ni kuris al ŝi petante helpon, ĉar de-fore ni ankoraŭ aŭdis la bruojn de tiuj ribeluloj. Bonŝance la maljunulino kaŝis nin. Ekde tiam, ni loĝis kun tiu avino, kiu estis afabla kaj bonkora. Ŝi ne estis malriĉa, fakte ŝi havis multe da oraĵoj. Kvin jarojn poste, ni bedaŭris ŝian morton.
Mi iam renkontiĝis kun eksterlandanoj en tiu arbaro. Mi montris al ili la oraĵojn de la maljunulino, ĉar ŝi ĉiam rakontis al mi, kiel eksterlandanoj iam venis kaj helpis ses personojn en ŝia vilaĝo, kiam ŝi estis juna. La eksterlandanoj akceptis la oraĵojn, kaj ili proponis preni min kaj mian fratinon al la ĉefurbo por ke ni studu. Ni senhezite akceptis la proponon, kaj tiel mi ekstudis por fariĝi arkitekto.
Marcelin Luheka
Étienne Luheka
Feliĉe, la du verkintoj de la supra rakonto ne priskribas sian personan sperton. Sed bedaŭrinde temas pri situacio, kiu estas ankoraŭ tro ofta en ilia lando.