Tro laca movadano

Nia nova aŭtoro priskribas surprizan travivaĵon, spertitan dum la ĵusa Universala Kongreso. Ĉu tamen nova generacio de esperantistoj alportas al la movado novan senton kaj fortan vokon?

Mi tute ne intencas stulte mistifiki la legantojn, rakontante pri iu Ĝenerala Superkunveno de iu Globala Verdula Organizo. La priskribata evento okazis kadre de la UK de UEA, ĉi-jare pasinta en la itala Torino.

Ĝi estis mia unua UK, kvankam mi jam kelkajn jardekojn aktivas en la movado. Mi ege multon legis kaj aŭdis pri la antaŭaj kongresoj. Kaj ĝuste mia pasiva UK-sperto naskis la demandon, direktitan al la proksimume dekjara knabo kun la kongresa nomŝildo (tie estis skribita io tute ordinara – ”Frank” aŭ io simila). La knabo senzorge manĝis glaciaĵon apud la ĉefa konstruaĵo de la kongreso. Mi diris:

– Saluton, juna amiko! Ĉu vi partoprenas la Infanan Kongreseton?

Li nenion respondis, daŭre (kaj, evidente, tre ĝue) subigante la vizaĝon al la senĉesaj sunaj radioj. “Tute ne regas Esperanton”, indulgeme mi pensis, kaj demandis alimaniere:

– Saluton! Ĉu vi komprenas Esperanton?

– Hej, olda nano, haltigu viajn stupidajn eldiraĵojn! – neatendite li diris.

Mi misglutis trinkatan bieron.

– Ups, se vi tiom bone posedas la lingvon, kial vi ne tuj respondis? Ŝajne, via konduto ne estas tute ĝentila!

La knabo peze suspiris, kraĉis sur la asfalton kaj malvolonte agnoskis:

– Probable vi pravas. Pardonu min. Hodiaŭ la humoro estas abomenega. Tial mi ne bone regas min.

–Pro kio via humoro estas fuŝa? – mi scivolis.

– Aĥ, eĉ ne demandu. Imagu: jen, mi venis en Italion el miaj Ferooj. Longatendata ferio. Nur unu semajno. Sed tuj post la alveno oni trenis min por la komitatkunsido! Mi eĉ la valizon ne malpakis!

Mi, ne jam kredante miajn orelojn, diris, esperante je io pli bona:

– Ĉu temas pri Asocio de infanoj-esperantistoj aŭ Internacia Kuniĝo de ŝatantoj de komputilludoj?

–Se estus ĉi tiel, mi estus feliĉa.

– Do, pri kio temas?

– Ja pri UEA.

– Ĉu?!

Mankis al mi vortoj.

– Ne estas temo por priparoli, la knabo diris. – Jen, ekzemple, hodiaŭ. Mi ellitiĝis, duŝis min – kaj jam ĉe la matenmanĝo venis tiu damna sekretario kaj insistege min vokis en la kunsidejon.

La knabo denove kraĉis kaj sufiĉe krude blasfemis.

– Kaj tie – senĉesaj babiladoj. Vendo de la CO, sorto de la arkivoj, nova retejo, strategio, taktiko, propagando, kongresoj, estraroj, demisioj… Mi ege tediĝis!

– Kiom aĝa vi estas? – neniun pli saĝan demandon mi povis elpensi tiumomente.

– Dek du jam. Diable, la tempo flugegas!

– Sed ĉu de via landa asocio neniu alia povis veni anstataŭ vi?

– Neniu konsentas, se la prezidanto ĉeestas la kongreson, malice diris la knabo. – Kaj du miaj viculoj aroge preferis forveturi ripozi kun siaj genepoj en Sicilion. Kanajloj! Ili ripozas, sed mi ĉi tie ŝvitu anstataŭ ili ĉiuj!

Li kraĉis la trian fojon kaj stariĝis, finmanĝinte la glaciaĵon.

– Nu, sufiĉas jam. Tempas kuri, la paŭzeto finiĝis.

– Kien vi kuros, ĉu… tien?

–  En alian lokon ne eblas. Mi estas la protokolanto… Kaj krome mi finfine devas prezenti pretan version de la proponaro pri la modifoj al la Statuto. Mi konfesu, ke ĉi-afere mi mem nepardoneble tro longe pigras. Do, ĝis iam!

Kaj li foriris.

Felix von den Pimmeln

Tro laca movadano
Rolar para o topo