Adoleskeco
La familio evoluas senĉese ekde la alveno de la infanoj ĝis ilia foriro de la hejmo. Dum tiuj jaroj, la paro trapasas diversajn spertojn, kiuj estas fonto de kontento sed ankaŭ de streĉo.
Kiam infanoj atingas adoleskecon, la rilatoj interne de la familio ŝanĝiĝas. La multoblaj fizikaj kaj emociaj transformiĝoj de geknaboj influas ilin signife. Jen kelkaj ideoj por konservi ekvilibron en familio kun adoleskantoj:
• Ŝanĝu teknikon. Adoleskantoj komencas esti pli sendependaj. Ili bezonas malpli da helpo pri studado kaj hejmtaskoj, kaj malpli da “predikoj”. Multaj gepatroj daŭre traktas siajn infanojn kvazaŭ ili estus ankoraŭ malgrandaj. Ĝenerale, tio ne funkcias.
• Akceptu la psikologiajn ŝanĝiĝojn de adoleskantoj. Infanoj de tiu aĝo ofte kondutas laŭ defia maniero. Tio estas parto de ilia psikologia evoluo, kaj la gepatroj ne devas tro reagi al tia konduto.
• Atentu pri riskaj kondutoj. Necesas informi adoleskantojn pri la riskoj de danĝeraj sportoj, seksumado, netaŭgaj geamikoj, kaj simile.
• Estu pretaj por ŝanĝiĝoj en la familiaj rilatoj. Adoleskantaj infanoj povas senti sin malpli proksimaj al siaj gepatroj, konfuzataj, hontemaj, solaj, kun malalta memfido. Ĉar tiuj emocioj ne daŭros, gepatroj devas esti paciencaj kaj trakti siajn infanojn kun komprenemo.
• Atentu pri problemoj inter gefratoj. Adoleskanto ofte mistraktas gefratojn. Tia konduto iom post iom malpliiĝos kaj ĝenerale malaperos fine de la adoleskeco.
• Komprenu la rolon de amikoj. Amikoj kaj samklasanoj forte influas adoleskantojn. Gepatroj ne miru, ke iliaj infanoj rigardas la opinion de siaj amikoj preskaŭ kiel ion sanktan. Tiu tendenco malaperos kiam ili estos pli aĝaj.
• Akceptu helpon de plenkreskulo ekster la hejmo. Adoleskanto ĝenerale ne emas akcepti gepatran konsilon. La opinio de onklo, instruisto aŭ familia amiko povas havi pli da influo ol tiu de la gepatroj.
• Lasu ilin kontribui al familiaj decidoj. Adoleskantoj kunlaboru en la farado de la reguloj kaj decidoj, kiuj tuŝas la familian rondon, kvankam ankoraŭ ne venis la tempo, kiam ilia opinio superos tiun de la gepatroj.
• Interkonsentu pri disciplinaj aferoj. Kiam gepatroj ne konsentas inter si pri la reguloj de disciplino, la familia rilato povas malboniĝi.
• Helpu unu la alian. La problemoj de adoleskeco povas kaŭzi sufiĉe da streĉo al la gepatroj. Tamen, se la gepatroj montras sian amon unu al la alia kaj konsolas unu la alian en malfacilaj tempoj, problemoj trovos pli rapidan kaj efikan solvon.
Honoré Sebuhoro