Ĉi tiu rakonto unue aperis en la facil-lingva retejo Facila Vento en 2016. La verkinto, Sten Johansson, mem simpligis la lingvaĵon por Facila Vento. Nun li donis al ni permeson aperigi ĝin ankaŭ en uea.facila. Se vi volas legi la originalan rakonton antaŭ la simpligo, jen ĝi.
La ĉokolada kuketo
Mi ĉiam perdas ĉion. Ĉiam mi malhavas ion gravan. Eble mi povus perdi eĉ la kapon. Ĉi tiun fojon mi perdis laboron, bonan laboron, pro peco de kuketo.
Mi ricevis laboron kiel sekretariino de ĉefo en la urba malsanulejo. Ĉio estas jam preta, oni diras. Mi devas nur veni duan fojon por viziti la ĉefon mem. Unuafoje li estis for kaj ne povis renkonti min.
Je la deka horo kaj duono mi devas alveni tien. Kutime mi ĉiam malfruas, sed je ĉi tiu grava okazo mi havas tro da tempo por la irado. Do mi devas atendi duonan horon en la malsanulejo. Mi decidas trinki tason da kafo en la kafejo ĉe la ĉefa pordo. Kun la kafo mi aĉetas ĉokoladan kuketon.
La kafejo estas plenplena de atendantoj. Tamen mi trovas liberan tablon, kien mi metas mian kafon. Kompreneble mi lasis mian mansaketon ĉe la kaso kaj devas reiri por preni ĝin. Feliĉe neniu fiulo jam ŝtelis ĝin.
Mi revenas kaj vidas, ke maljuna eksterlandano kun grizaj haroj prenis lokon ĉe mia tablo. Nu ja, nenio direbla; ĉe ĉiuj tabloj sidas iu. Mi prenas mian kuketon. Tiam mi tamen tre surpriziĝas. En la kuketo estas bela spuro de dentoj. Mankas al ĝi unu peco. Kaj mi scias, kie estas tiu peco. Antaŭ la maljunulo staras taso da kafo kaj nenio plu. Tamen mi klare vidas lin maĉi kaj gluti ion. Li ankaŭ rigardas mian kuketon kaj videble ruĝiĝas. Nu, li vere havas kialon ruĝiĝi!
Feliĉe, mi ne timas bakteriojn. Do mi decidas ne permesi al tiu aĉa fremdulo ĝeni mian trankvilon. Kun ŝajna ĝuo mi manĝas la reston de mia ĉokolada kuketo. La kafon mi vere ĝuas. Dume la viraĉo plu rigardaĉas min. “Eble vi kutimas ŝteli”, mi pensas, “sed en mia lando vi ne plu faros tion!”
Fine li foriras, kiel hundo kiun mi batis. Sed ĉu li revenas? Jes, li revenas kun propra ĉokolada kuketo. Ĉi-foje li do aĉetis ĝin, ne ŝtelis ĝin. “Bone”, mi ridetas al li, “do vi lernas”. Li metas sian kuketon antaŭ si kaj ektrinkas sian kafon. Tiam bona ideo kaptas min. “Okulon pro okulo, denton pro dento”, diras la Biblio, ĉu ne? Mi rapide prenas lian kuketon kaj mordas unu pecon el ĝi. Mi ĝuas tiun pecon kaj remetas la reston antaŭ lin. Poste mi sidas trankvile sur la simpla seĝo. Mi rigardas la fremdan viron kun rideto. Tiam li vere foriras. Sendube li komprenas, kiu hejmas ĉi tie. Li lasas siajn kuketon kaj kafon.
Tiam mi vidas, ke estas tempo iri al mia estonta laborejo por renkonti la ĉefon. Facile mi trovas la lokon. Tie mi devas plu atendi dek minutojn antaŭ la pordo de la ĉefo. Mi provas elparoli lian nomon, kiu estas de fremda deveno. Fine mi povas iri en lian ĉambron. Li mem ne estas tie, do mi eksidas por plu atendi. Mi metas mian mantelon sur la seĝon. Tiam io falas el ĝia granda poŝo. Falas ĉokolada kuketo! Ĝi estas mia kuketo, do tiu kuketo, kiun mi aĉetis en la kafejo. Sendube ĝi falis en la poŝon, kiam mi portis mian kafon al la kafeja tablo, sed tiam mi ne vidis tion. Mi rigardas ĝin kaj vidas, ke neniu mordis ĝin.
Ĝuste tiam venas la ĉefo, enmigrinto kun grizaj haroj. Li eble plu pensas kun bedaŭro pri siaj du ĉokoladaj kuketoj, el kiuj li povis manĝi nur unu solan pecon.
Sten Johansson