Seriozaj informoj kun limigita vortprovizo
La de jaroj atendata nova retejo de UEA neniel volas aperi. Sed ne ĉiuj scias, ke jam de pluraj jaroj UEA havas apartan retejon kun interesaj tekstoj por novaj esperantistoj. ”Eĉ per limigita vortprovizo eblas transdoni al la legantoj seriozajn informojn”, rakontas la ĉefrespondeculo Anna Löwenstein.

”UEA estas mia amiko” – Jen la titolo de mia artikolo, kiu aperis en majo 2018 en la revuo Esperanto. En ĝi mi atentigis, ke UEA faras nenion por allogi la milionojn da novaj esperantistoj (kaj efektive temas pri milionoj), kiuj lernas per retaj kursoj, precipe per Duolingo.
Mi argumentis, ke malnovaj esperantistoj formis rilaton kun UEA (tial la titolo), dum novuloj apenaŭ scias pri tiu asocio, kaj tute ne havas la ideon, ke ĝi bezonas ilian subtenon.
En la artikolo mi proponis, ke UEA kreu retan revuon aparte intencitan por lernantoj. Ĝi estu verkita en facila lingvaĵo kun la celo konigi UEA kaj la Esperanto-movadon al novaj esperantistoj. Tiel ili malkovrus la rolon de UEA, kaj komprenus, kial indus membriĝi en ĝi.
Mi ne intencis mem redakti tian retejon, sed proponis, ke UEA dungu redaktoron. Sed laŭ la kutima regulo en la Esperanto-movado, se oni havas bonan ideon, necesas plenumi ĝin mem. UEA tiam estis en financa krizo, kaj vidante ke la bezono estas tre urĝa, mi finfine kaj sufiĉe malvolonte proponis mem starigi kaj redakti tian retejon.
Mi ricevis praktikan helpon de pluraj homoj kaj instancoj, komence de Emilio Cid, kiu tiutempe estis estrarano pri informado. ESF finance subtenis la projekton, kaj Tim Owen, aktivulo de Esperanto-Asocio de Britio, kreis la retejon. La retejo ekfunkciis en decembro 2018, kaj de tiam aperas 4-6 artikoloj ĉiumonate. Ĝi estas trovebla ĉe uea.facila.org.
En kio konsistas la facileco de la retejo? La artikoloj laŭeble enhavas nur vortojn el vortlisto kun proksimume 1000 radikoj. Se verkisto bezonas vorton, kiu ne troviĝas en la listo, oni aldonas simplan difinon, kiu utiligas nur vortojn el la listo mem, kaj laŭeble ankaŭ ilustraĵon de la koncerna koncepto.
La facileco rilatas ne nur al la vortelekto sed ankaŭ al la frazostrukturoj. Krome, la artikoloj estas mallongaj; la plejmulto enhavas ne pli ol 400 vortojn. Por lernanto estas malkuraĝige fronti plurpaĝan artikolon.
Multaj homoj supozas, ke por verki simple necesas alparoli la legantojn kvazaŭ infanojn. Sed la legantoj ja estas plenkreskuloj; kvankam ili ankoraŭ lernas la lingvon, ili kapablas kompreni malfacilajn konceptojn. Tial en la vortlisto aperas vortoj kiel kulturo, socio, ekonomio, literaturo, gramatiko, scienco, komerco kaj simile: necesaj konceptoj en iu ajn Esperanto-revuo.

La vortlisto estas bazita sur tiu de Kontakto, kiun mi mem kreis antaŭ kvardek jaroj. Evidente por uea.facila necesis ĝisdatigi la liston, precipe en la kampo de komputado kaj Interreto.
Al la malnova listo estis aldonitaj la vortoj ekrano, reto, dokumento, klavo, virtuala ktp, dum mi forigis karbo, kasedo, kupono (internaciaj respondkuponoj ne plu ludas sian iam esencan funkcion en la Esperanto-movado), kaj ankaŭ tiun amatan rolulon de eksmodaj instrumaterialoj kaj anekdotoj: azeno.
Ĉar la celo de la retejo estas prezenti UEA kaj la movadon al novaj esperantistoj, ĝi aperigas artikolojn pri agadoj kaj iniciatoj de UEA, pri diversaj fakaj asocioj, pri la kongresoj, kaj pri konataj aktivuloj. Dum la lasta jaro, ekzemple, aperis artikoloj pri TAKE (Tutmonda Asocio de Konstruistoj Esperantistaj), IKEF (Internacia Komerca kaj Ekonomia Federacio), la Esperanto-muzeo en Vieno, la 100-jara jubileo de la Esperanta radio, kaj simile.
Krome mi celas konigi al lernantoj gravajn okazaĵojn en la historio de la Esperanto-movado. Ekzemple aperis artikoloj verkitaj de Ulrich Lins pri Lapenna en Montevideo, pri Esperanto en Sovetunio, pri Esperanto sub la nazioj, kaj artikolo de Gian Carlo Fighiera pri Teo Jung kaj Heroldo. Oni rimarkas, ke eĉ per limigita vortprovizo eblas transdoni al la legantoj seriozajn informojn.
Aperis lastatempe en nia retejo artikolo el Libera Folio. Interesis min ties artikolo de la 13-a de marto, ”Duolingo nur por anglalingvanoj”, kaj mi petis permeson adapti ĝin por uea.facila. Tio signifis mallongigi ĝin ĝis 400 vortoj, kaj reverki frazojn uzante pli simplajn strukturojn kaj laŭeble nur vortojn el la vortlisto. Post redaktado mi ĉiam petas aprobon de la originala verkinto antaŭ ol aperigi la simpligitan artikolon.

Aliflanke iu ajn revuo fariĝus teda, se ĝi enhavus nur movadajn informojn. Tial en la retejo troviĝas ankaŭ mallongaj rakontoj kaj poezio, kaj ĝeneralaj legaĵoj pri ĉiaj temoj. Ekzemple, titoloj de lastatempaj artikoloj estas: “Kial ni parolas al aparatoj?”, “Du bestoj kun pikiloj”, “La palaco de Knossos”, “Kie estas la eksterteranoj?” kaj simile.
Krom aldoni amuzon kaj varion al la retejo, tiaj artikoloj instruas al la legantoj multajn novajn vortojn, kies difinoj verkitaj per simpla lingvaĵo, eventuale ilustritaj kiam tio eblas, aperas sub la artikoloj.
Ĉar la artikoloj estas mallongaj kaj facilaj, la retejo provizas lernantojn per sufiĉe granda kvanto da legomaterialo, kiun ili espereble povos legi mem sen helpo de instruisto. Mia celo ĉiam estas, ke ili legu rapide kaj kun plezuro, sen la neceso longe cerbumi pri tro komplikaj kunmetaĵoj kaj frazostrukturoj.
Tuj post apero de la nova retejo en decembro 2018, kontaktis min usonano, Derek Roff, kiu proponis aldoni sondosierojn al la artikoloj. Mi konfesas, ke mi mem tute ne estis pensinta fari tion, sed tio montriĝis brila propono, kiu multe pliigis la utilecon de la retejo. Derek ankoraŭ nun daŭre okupiĝas pri tiu aspekto de la retejo, serĉante por ĉiu artikolo leganton kun bona kaj klara prononco. Li nun havas tutan teamon de kunlaborantoj.
Alia grava kunlaboranto estas hungarino Judit Felszeghy, kiu respondecas pri la rubriko de filmetoj. Ŝi konstante serĉas en la reto taŭgajn filmetojn por nia retejo, alivorte filmetojn sufiĉe kompreneblajn por lernantoj. Tio ne estas simpla tasko, ĉar estas preskaŭ neeble trovi filmeton, kiu ne enhavas lingvajn malglataĵojn aŭ eĉ rektajn erarojn.
Evidente ni ne povas prezenti al lernantoj filmetojn kun amaso da eraroj, sed ni ja akceptas interesajn filmetojn kies lingvouzo estas malpli ol ideala, eventuale avertante pri tio en la enkonduko.
En filmetoj ni bedaŭrinde ne povas korekti erarojn, sed la artikoloj en la retejo estas tre atente redaktitaj kaj lingve kontrolitaj. Tiurilate mi menciu nian provleganton, Jean-Claude Roy el Francujo. Li kaj Derek Roff kontrolas ĉiujn artikolojn antaŭ la aperigo.
Alia regula kunlaboranto estas la italo Maurizio Giacometto, kiu okupiĝas pri la rubriko Libroservo. Denove mia celo per tiu rubriko estis helpi UEA per recenzoj de libroj kun relative facila lingvaĵo, kiuj estus taŭgaj por lernantoj.
Mi menciu ĉi tie nian lastan regulan kunlaboranton, usonaninon Myrtis Smith. Ŝi ne estas tre konata en la internacia movado, ĉar ŝi mem estas lernanto. Ŝi malkovris uea.facila kiel leganto, kaj komencis verki por ĝi artikolojn. Ŝia lasta kontribuaĵo estis scienca artikolo, “La koloro de bruo”, kiu ebligis al ni aldoni plurajn sciencajn terminojn al nia listo de facillingvaj difinoj.
Mi vidas, ke ĉi tiu artikolo jam longe superis la 400 vortojn, kiujn ni permesas en nia propra retejo. Se vi restis kun mi ĝis ĉi tiu punkto, mi invitas vin mem viziti uea.facila, kaj eventuale ankaŭ verki por ĝi.
Anna Löwenstein