Em domingo de sol e azul, torna-se quase obrigatório um
passeio no parque. A bicicleta corre feliz ao longo do breve percurso. Um bom
livro vem junto.
Tomo assento num banco, sob o sol tépido de meia estação,
rodeado de árvores calmas e pensativas. Quase não há vento, apenas um leve
aceno de felicidade.
Começo a ler, e a intriga é cheia de vida, de frases bem
construídas, de sutilezas psicológicas. A luz do sol bate em cheio nas páginas
bem impressas.
Aos poucos, um ruído leve desvia meu olhar. É um pai a
chutar bola com o filho. O menininho, de seus cinco anos, talentoso futebolista,
testa o goleiro-pai, entre duas árvores que pacientemente servem de traves.
Rede não é preciso. As exclamações do pai a elogiar os chutes do valente atleta
me arrebatam a alma. Fico ali, a contemplar um pai e um filho que chutam bola,
embevecido. O livro fica para depois.
A vida é quase impossível, sem literatura. A vida é
totalmente impossível, sem a sábia paciência das árvores.
arboj
En dimanĉo de suno kaj bluo, fariĝas
preskaŭ devo promeni en parko. La biciklo rapidas feliĉa laŭ la nelonga vojo.
Bona libro venas kune.
Mi eksidas sur benko, sub varmeta suno
en meza sezono, ĉirkaŭata de trankvilaj, pensemaj arboj. Preskaŭ ne estas
vento, nur delikata gesto de feliĉo.
Mi komencas la legadon, kaj la intrigo
estas plena de vivo, de bone konstruitaj frazoj, de psikologiaj subtilaĵoj. La
suna lumo plene frapas la bone presitajn paĝojn.
Iom post iom, delikata brueto deturnas
mian rigardon.Tio estas patro ludanta piedpilkon kun sia filo. La eble kvinjara
knabeto, talenta futbalisto, provas venki la golistopatron, inter du arboj,
kiuj pacience funkcias kiel golejotraboj. Reto ne necesas. La ekkrioj de la
patro, kiu laŭdas la piedbatojn de la brava atleto forkaptas mian animon. Mi
restas tie, en fascina kontemplado de patro kaj filo, kiuj piedpilkas. La
libro restas flanke.
La vivo estas preskau neebla sen
literaturo. La vivo estas tute neebla sen la saĝa pacienco de arboj.