“Ni semas” estas programo de Universala Esperanto-Asocio (UEA) kun la celo subvencii malgrandajn Esperanto-projektojn. Kiam la programo estis lanĉita en 2015, ĝi validis por ĉiaj projektoj, sed ekde 2022 ĝi estas administrata de la Afrika Komisiono de UEA kaj nun okupiĝas ĉefe pri Esperanto-projektoj en Afriko.
La Afrika Komisiono nun anoncas konkurson por interesaj projektoj, kiuj bezonas subvencion. Jen ekzemploj de projektoj, kiuj povus peti subvencion laŭ tiu programo:
– Esperanto-kursoj por komencantoj aŭ progresantoj;
– seminarioj de trejnado por instruistoj;
– ekzamenoj kaj preparado por ekzamenoj;
– aperigo de lernolibroj kaj aliaj instrumaterialoj taŭgaj por afrikaj bezonoj, t.e. en afrikaj lingvoj kaj kun afrikeca enhavo;
– kultura interŝanĝo kun aliaj mondopartoj per Esperanto;
– monhelpo por sendi materialojn al lernantoj;
– informa agado en superaj lernejoj.
Se vi deziras peti subvencion por iu projekto, necesas legi la regularon kaj plenskribi la konkursan petilon. Eblas plenigi la petilon komputile aŭ elŝuti ĝin kiel PDF-dokumenton.
Via propono devas konsisti el priskribo de la projekto (ne pli longa ol unu paĝon) kaj financa plano de la projekto sur alia paĝo. La financa plano klare informu pri la bezonata sumo. Atentu, ke la programo subvencias ĝis maksimume 100 eŭroj. Se la bezonata sumo superas tion, vi devos klarigi la fontojn de la restanta sumo.
Bonvolu sendi ĉiujn dokumentojn kaj dosierojn rilate al via peto al la membroj de la Afrika Komisiono ĉe la retadreso nisemas@co.uea.org. La Afrika Komisiono pretas akcepti petojn dum la tuta jaro, kaj la lastan sabaton de ĉiu monato respondos al petantoj.
La kriterioj por aljuĝo de la plena subvencio baziĝos sur la realeco de la projekto kaj de la petata financa subteno. Oni rajtas peti subtenon por pli ol unu projekto dum la sama jaro. La kapablo de la petantoj mem financi parton de la kostoj aŭ trovi aliajn fontojn aldone al la petata subvencio ne estas nepra kondiĉo, sed la komisionanoj prenos tion en konsideron.
Esperantistoj dezirantaj subteni la programon kaj la Esperanto-agadon en Afriko povas fari donacojn al la Fondaĵo Afriko de UEA.