-
é preciso cuidar dos músculos
PSV jan 2026 É preciso cuidar dos músculos. Já não se trata de beleza física, de exibição de força. Não se trata de tentar imitar . Novos estudos têm mostrado que músculos não servem apenas para o movimento, a produção de calor e o equilíbrio. Sabe-se agora que são fonte constante de uma série de substâncias – chamadas “miocinas” – que influem na função de outros órgãos: fígado, pâncreas, sistema metabólico em geral e sistema imune. Ajudam a combater inflamações crônicas e são importantes para a função cerebral. E mais: quem pratica exercícios musculares regularmente sofre menos quedas. Principalmente para os idosos, é uma proteção valiosa. Não…
-
Junuloj por Eŭropo: TEJO-seminario en Kipro
En la lasta semajno de novembro, la 26-30an de novembro 2025, okazis en Kipro la internacia seminario “Junuloj por Eŭropo: Trejnigante la morgaŭajn packonstruantojn per enrigardoj en la pasintecon”, organizita de TEJO kunlabore kun la Konsilio de Eŭropo (KdE) kaj la Kipra Junulara Konsilio (CYC). Dum kvin tagoj 20 junuloj el diversaj eŭropaj landoj traktis temojn kiel interkultura dialogo, konflikttransformado kaj packonstruado, esplorante kaj tutmondan perspektivon kaj la kompleksan historion kaj politikan realecon de la insulo. La celoj de la seminario estis kreskigi la konscion de la partoprenantoj pri la graveco de interkultura dialogo kaj edukado pri homaj rajtoj, prezenti ĉi tiujn temojn alireble ankaŭ per neformalaj edukmetodoj, kaj faciligi…
-
ILEI kongresos en Zaozhuang
La 59a Kongreso de ILEI okazos de la 10a ĝis la 16a de julio 2026 en la Zaozhuang-a Universitato, en la urbo Zaozhuang, provinco Shandong de Ĉinio. La kongreso okazos kunlabore kun la universitato mem, kiu estas sidejo de la plej granda Esperanto-Muzeo de Azio kaj de la sola aktiva Esperanto-fako nun oficiale agnoskata de la Ĉinia Registaro. La temo de la Kongreso estas “Eduki profesiajn esperantistojn kaj protekti Esperanto-kulturon”, dum la Simpozio esploros pli science la temon “Plialtigi lingvan konscion”, tre gravan en la tempo de AI (Artefarita Intelekto). La unuaj tagoj de la Kongreso havos buntan preleg-programon, inkluzive de tri seminarioj pri la kongresa temo kaj de dutaga…
-
PRINTEMPE 2026″ Ĝuu la printempon dum Pasko en Wiesbaden
Ĉu vi jam planas viajn paskajn tagojn? Ĉu vi ŝatos pasigi ilin en internacia renkontiĝo kaj ĝui Esperanto-etoson? PRINTEMPE 2026 invitas vin al Wiesbaden, ĉe la Rejno-valo, en la koro de Germanio de ĵaŭdo, la 2a, ĝis ĵaŭdo, la 9a de aprilo 2026 (Pasko estos en dimanĉo, 5a de aprilo). PRINTEMPE estas la daŭriganto de PSI (Printempa Semajno Internacia), kiu ĉi-jare ne povos okazi. Por ke ni ĉiuj tamen povu ĝui belan paskan renkontiĝon ni interkonsente kun Germana Esperanto-Asocio kaj la ĝisnunaj PSI-organizantoj ofertas tiun ĉi renkontiĝon PRINTEMPE.
-
Forpasis danĝera ul’
Forpasis unu el la enkorpigintoj de la spirito de 1968 en Esperantujo, Jacques Le Puil (Ĵak Lepŭil’). Krom per siaj kanzonoj (sur kasedoj kiel Danĝera ul’), li kunkonstruis la alternativan Esperantan kulturon per sia, tre siaspeca, revuo La Kancerkliniko, sed ankaŭ per siaj tradukoj kaj eĉ per vortara laboro. Jacques Le Puil. Foto: Eurokka. La 5-an de januaro forpasis Ĵak Lepŭil’, kiu famiĝis precipe kiel kanzonisto kaj ĉefredaktoro de La KancerKliniko. Naskiĝinte en 1940, li esperantiĝis en 1958. Amanto de la kanzonarto precipe de la francaj kanzonistoj de la jaroj 1950aj kaj 1960aj, kiel Brassens, Brel, Vian, Maxime Leforestier kaj aliaj, li mem longe kantis en persona stilo, en la…
-
Forpasis danĝera ul’
Forpasis unu el la enkorpigintoj de la spirito de 1968 en Esperantujo, Jacques Le Puil (Ĵak Lepŭil’). Krom per siaj kanzonoj (sur kasedoj kiel Danĝera ul’), li kunkonstruis la alternativan Esperantan kulturon per sia, tre siaspeca, revuo La Kancerkliniko, sed ankaŭ per siaj tradukoj kaj eĉ per vortara laboro. Jacques Le Puil. Foto: Eurokka. La 5-an de januaro forpasis Ĵak Lepŭil’, kiu famiĝis precipe kiel kanzonisto kaj ĉefredaktoro de La KancerKliniko. Naskiĝinte en 1940, li esperantiĝis en 1958. Amanto de la kanzonarto precipe de la francaj kanzonistoj de la jaroj 1950aj kaj 1960aj, kiaj Brassens, Brel, Vian, Maxime Leforestier kaj aliaj, li mem longe kantis en persona stilo, en la…
-
Esvorto: La unua Esperanta apo en Ĉinio
“Mi esperas, ke ĉiu komencanto havos oportunan lernilon”, – kun tiu intenco juna medicinisto Chen Kechi en Chongqing ellaboris la unuan en Ĉinio Esperantan vorto-memorigilon. La nomo de ĉi tiu apo (aplikaĵo) estas “Esvorto”. Ĝiaj funkcioj inkluzivas memoradon, relernadon kaj serĉadon. Nun ĝi estas alirebla en la apo-merkato de Huawei (serĉi “Esvorto” kaj elŝuti). Se via poŝtelefono ne estas Huawei, serĉu ĝin en “Tencent App Store”. Por uzantoj de iPhone, la aplikaĵo estas en pretigado. Bonvole elŝutu kaj disvastigu por subteni “Esvorton”. Yuan Ailin Fonto: http://esperanto.china.org.cn/2026-01/12/content_118277080.htm Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm…
-
SEGREDO SEKRETO
SEGREDO Menin, Sem-Noção, Dorvalino três inseparáveis amigos? só dois, o outro apenas apelido? A pergunta mesma é Sem-Noção. Dorvalino – dor e orvalho – preferia a madrugada e a orgia ao trabalho – alguém mais? Menin – o menino que pintava o acontecer – se perguntava, agora rapaz, “o que vou ser, o que vou ser?” “Menin, você já é! Você já é!” O Sem Noção ao amigo devolvia a paz: “Quem de nós é apelido, cognome?” Dorvalino num poema respondia: “Não sei se sou eu – mas, me consome o envelhecer, essa dor tardia.” Na senectude não pensa a juventude, agora chegado, o envelhecer ardia envelhecer – a…
-
Julio Baghy naskiĝis antaŭ 135 jaroj
Antaŭ 135 jaroj naskiĝis Gyula “Julio” Baghy (1891-1911-1967), hungara aktoro, reĝisoro, oficisto kaj esperantisto: instruisto, verkisto, aktoro kaj movadano; kunprezidanto de Hungarlanda Esperanto-Societo (1947-50), prezidanto de Hungarlanda Esperanto-Konsilantaro (1955-60), prezidanto de Hungara Esperanto-Asocio (1960-65); membro (1929-67) kaj vicprezidanto (1938-51) de la Akademio de Esperanto; kunredaktoro de “Literatura Mondo”; aŭtoro de “Preter la vivo” (1923), “Viktimoj” (1925), “Pilgrimo” (1926), “Dancu, marionetoj!” (1927), “Migranta plumo” (1929), “Hura!” (1930), “Printempo en la aŭtuno” (1931), “La vagabondo kantas” (1933), “Sur sanga tero ”(1933), “Verdaj Donkiĥotoj” (1933), “La teatra korbo” (1934), “La verda koro” (1937), “Sonĝe sub pomarbo” (1958), “Koloroj” (1960), “Ĉielarko” (1966) k. a.; honora membro de IEL-UEA (1937). En nia retejo estas legeblaj…
-
La Almanako de UEA denove prokrastita
En 2018 UEA decidis ne plu publikigi sian Jarlibron por ŝpari monon. De tiam oni promesadas, ke anstataŭ la Jarlibro ĉiun trian jaron aperos Almanako, kiun dezirantoj povos ricevi en presita formo kontraŭ pago. En pli frua versio de la Strategia plano ĝi eĉ estis menciita kiel grava prioritato, samkiel la reteja renovigo. Ĝia apero tamen daŭre prokrastiĝas, kaj ĝi krome malaperis el la strategia plano. En 2018 lastfoje aperis la Jarlibro de UEA. La Jarlibro dum jardekoj estis unu el la plej gravaj servoj kaj eldonaĵoj de Universala Esperanto-Asocio. En ĝi kaj la aktivuloj de la asocio kaj novaj membroj povis trovi aktualajn kaj fidindajn informojn ne nur pri…























