Jarfinaj semajnfinoj en la Esperanto-urbo

Instruado de Esperanto estas grava tasko kaj nepra bezono ne nur por servi la jam iomete parolantojn kaj oferti al ili progreson en la uzado de Esperanto, sed ankaŭ zorgi pri komencantoj, ja sen novaj lernantoj nia movado ne povus longe ekzisti.
La lingvokursoj en Esperanto-Centro Herzberg jam dum kelkaj jardekoj estas organizataj por lernemuloj en pluraj niveloj: komencantoj, komencintoj kaj partoprenantoj kun stabila lingvouzo trovas niajn ofertojn plurfoje en la jaro, ĝenerale en printempo kaj aŭtuno unu-du fojojn dum semajnfinoj, kaj kompreneble ankaŭ en somero eblas lerni la lingvon ĉe ni, sed tiam eĉ en unu aŭ du sinsekvaj semajnoj, en Somera Esperanto-Perfektigo.
La 14-16an de novembro 2025 ni havis intensan semajnfinan kunlernadon, kiel kutime, en du grupoj. La komencantojn en la nivelo A1 instruis Peter Zilvar uzante la lernolibron de Stano Marček kaj enkondukante la kursanojn ankaŭ en la Esperanto-movadon, ja ili bezonas scii ankaŭ tion, kie kaj kiel ili povas utiligi sian lingvokonon, kiujn kulturajn travivaĵojn ili povas havi en la Esperanto-mondo.
La grupo de progresintoj en la niveloj B1-B2 lernis sub la gvido de Zsófia Kóródy, kiu per diversaj metodoj instigis ilin al intensa lernado, ke ilia vortprovizo, parolkapablo kaj gramatika ĝusteco tre rapide evoluu. Bildvortaroj, interesaj legaĵoj el gazetoj kiel “Juna Amiko”, “Kontakto” kaj “Monato” estis taŭgaj helpiloj por stimuli diskutadon, rakontadon, esprimon de propra opinio kaj per tio atingi la celon.
Ni postulis ankaŭ tuttempan lingvouzon, t. e. ne nur dum la lecionoj, sed ankaŭ dum la paŭzoj kaj dum la komunaj tag- kaj vespermanĝoj. Eĉ la urbogvidado okazis por ili en Esperanto, do eĉ tiu tempo estis bone utiligata por uzo de la lingvo en naturaj cirkonstancoj.
Ni ĝojis, ke kelkaj lernantoj revenis post sukcesa, rezultoplena lernado en antaŭaj semajnfinaj kursoj, ja tio montras, ke ili bonfartis kaj estis pretaj je plua, pli altnivela lernado.
Nia lasta ĉi-jara studsemajnfino okazis – kiel kutime – en la semajnfino proksima al la 15a de decembro, la Tago de Esperanto-libro kaj la naskiĝtago de Zamenhof. La programo enhavis tiurilatajn temojn: konatiĝon kun la vivo kaj verkoj de Zamenhof, informadon pri novaj Esperanto-libroj, komunan legadon ktp. Danke al niaj invititaj prelegantoj la ĉeestantoj povis surloke ĝui la prezentadojn, interalie, ankaŭ pri Kristnaskaj tradicioj kaj nekutimaj muzikinstrumentoj en Slovakio; aliaj interesiĝantoj povis sekvi la prezentadojn per Zoom.
Ni planas daŭrigi la organizadon de tiaj semajnfinaj studsesioj ankaŭ en 2026, parte ankaŭ hibride.
Jen nia plano por 2026:
Semajnfinaj kursoj: 20-22.03, 30.04-3.05, 12-14.06, 11-13.09.
Tutsemajnaj kursoj: 17-24.07 kaj 24-31.07.
Niajn novajn kursofertojn por 2026 ni baldaŭ publikigos en nia retpaĝaro: http://esperanto-urbo.de
Bonvenon ankaŭ en 2026!
Zsófia Kóródy
Ĉi tiu artikolo aperis en la decembra (vintra) eldono de “La Ondo de Esperanto” (2025).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2025, №4 (326).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2025/12/germanujo-44/
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
“La Ondo de Esperanto” en Telegramo: t.me/esperanto_news
The post Jarfinaj semajnfinoj en la Esperanto-urbo appeared first on La Ondo de Esperanto.



