Sem categoria

Aŭskultu kaj ripetu – porcio 25

Antaŭ dudek-kvar semajnoj aperis la unua porcio de la ekzercaro “Aŭskultu kaj ripetu”. Jen la dudek-kvina porcio. Ĝuu ĝin!

Dum vintro mi hejtas la domon per gaso.
Sed nun, dum aŭtuno, mi hejtas per ligno.
La forno troviĝas en nia tagĉambro.
Ĝi bone konservas la varmon dum nokto.
Dormejoj nuntempe ne estas hejtataj.
Sed baldaŭ necesos hejtado per gaso.
Mi tiam enŝaltos la fornon en kelo.
Ĝi hejtas la akvon en doma tubaro.
La tuboj provizas la ĉambrojn per varmo.
La temperaturo en tiu tubaro
ne estas tre alta, sed hejtas la plankon.
Mi povas agordi la temperaturon,
ĉu en la banejo, ĉu en necesejo.
Mi ofte kontrolas la temperaturon.
Mi volas ja ŝpari ĉe kostoj por gaso.
Najbaro jam hejtas per sunenergio.
Li havas panelojn sur sia tegmento.
Sunĉeloj kolektas la sunradiadon.
Kaj ili produktas elektran kurenton.
Por li nun elektro fariĝas senpaga.
Li tamen investis sufiĉe da mono.
Per varmopumpilo li ŝparas duoble.
Jen vere mirinda teknika sistemo!
Usono ja estas tre grava potenco.
Ĝi estas la lando de kapitalismo.
Kanado situas en Nordameriko.
Ĝi parte similas al sia najbaro,
sed estas loĝata de malpli da homoj.
Ĝi havas tre pacan socian sistemon.
Kaj estas du lingvoj: la angla kaj franca.
Kun ĉiutageco de sonartikoloj
la reta radio funkcias tutjare.
Nur tio ebligas konsumi la lingvon
por ĉiu adepto de tiu ideo.
Ĉi tio funkcias sen monaj rimedoj.
La servo ja estu senpaga por ĉiuj.
Por tio necesas senpaga laboro
el ĉiuj anguloj de nia planedo.
La kunlaborantoj regule liveras
la kontribuaĵojn por nia radio.
La sonartikoloj konsistas el teksto
kaj sonregistraĵo kun bildoj aldonaj.
La lingva nivelo de sonartikolo
ja estu tre alta. Ĝi estu eduka.
Ni volas per tio praktiki la lingvon.
Ĝi estu alloga por novaj lernantoj.
Kaj gravas ne perdi la novajn adeptojn.
Regado de lingvo ja estas trezoro.
Ĝi vivu kaj kresku en nia anaro.
Ni povas kunveni en niaj kongresoj,
ni povas aranĝi la lingvajn eventojn.
La rekta kontakto al samideanoj
vigligas la “verdan” parolkomunumon.
Ni interesiĝas pri multaj aferoj.
Ne mankas la temoj por niaj diskutoj.
Sociaj kontaktoj beligas la vivon.
Pasigi la tempon en “verda” etoso
kunligas la membrojn kaj donas kontenton.
Pri kio mi nun je la fino rakontu?
Nu, tio ne estas tre granda problemo.
La mondo ja havas tre multajn rakontojn,
ne ĉiam tre plaĉajn, sed ofte amuzajn.
Vi povas kunhelpi en tiu serĉado
por distre prezenti la aktualaĵojn.
——
Jen ĉi-sube la ligiloj al la ĝis nun aperintaj porcio de la ekzercaro:

Vi povas ankaŭ sendi vian komenton al
retradio(ĉe)aldone(punkto)de