Sem categoria

Eŭrovizio kaj Esperanto

La Eŭrovizia kanto-festivalo estas eŭropa kanto-konkurso, kiun oni dissendas per rekta elsendo ĉiujare. Ĉiu partoprenanta lando proponas originalan kanton, kaj oni elektas gajninton per komplika sistemo de voĉdonado. Ĝi estas vaste populara, kun milionoj da spektantoj en kaj ekster Eŭropo. La finalo de la ĉi-jara Eŭrovizia festivalo okazos la 11-an de majo en la urbo Malmö en Svedio.

Unu el la partoprenontaj landoj, la Respubliko Sanmarino, ne tuj decidis, kiun kanton ĝi prezentos por la konkurso. Tial, en la fino de februaro 2024 oni organizis lokan konkurson por elekti la kanton. Tre interese, unu el la kantoj estis kantata en Esperanto, kun la titolo “Mi sangas sen vi”. Kantis ĝin brazila kantisto (nun loĝanta en Rumanio), Sandro Machado.

La loka kantokonkurso kompreneble ricevis vastan atenton en la sanmarinaj amas-komunikiloj. La Esperantlingva kanto bedaŭrinde ne atingis la finalon, kaj Sanmarino proponis alian kanton por Eŭrovizio. Kaj tamen, kvankam la Esperanta kanto ne gajnis, tiu okazaĵo ja havas historian signifon: la unuan fojon Esperanta kanto aperis en la kadro de la Eŭrovizia konkurso.

Ni gratulas al Sandro Machado. Kiu lando unue sekvos tiun ekzemplon – kaj kiam? Ni scivole atendas!

Spektu la kanton ĉi tie.

SZILVÁSI László