La pordo de la infero
La pordo de la infero
Torino, laŭdire, estas magia urbo. Ne nur pro tio, ke ĝi estas la urbo de la venonta Universala Kongreso de Esperanto. Tie, la nigra kaj blanka magioj miksiĝas. Pluraj lokoj en la urbo montras tion.
Unu el la lokoj plej ligitaj kun la nigra magio estas Placo Statuto (Piazza Statuto). Tie troviĝas fontano, kiu estas en la centro de historio kaj legendo.
La fontano estas dediĉita al la laboristoj, kiuj konstruis la tunelon de Frejus. Frejus estis la unua inter pluraj tuneloj ligantaj Italujon al landoj trans la montaro Alpoj, do al la cetero de Eŭropo. Tiutempe la tunelo estis nur por trajnoj (la moderna tunelo enhavas ankaŭ aŭto-vojon). Tio estis tre grava por la ekonomia disvolviĝo de Piemonto, regiono en nord-okcidenta Italujo, kaj ebligis ĝian kunligon al la cetero de Eŭropo.
Rigardante la fontanon oni rimarkas kelkajn korpojn kuŝantajn sur la rokoj. Ili estas gigantoj tien metitaj de la anĝelo de la sciencoj, kiu troviĝas ĉe la pinto de la monumento. La anĝelo, tamen, ne havas dolĉan, trankviligan rigardon tian, kian oni atendus de anĝelo. Male, ŝajnas, ke ĝi celas timigi la alrigardantojn.
Tiel naskiĝis legendo pri tiu anĝelo. Laŭ la legendo, tiu ne estas la anĝelo de la sciencoj, sed Lucifero, konata ankaŭ kiel Satano, la ĉefo de la infero. Li ankaŭ surhavas kvin-pintan stelon renversitan. Tian stelon oni kutime konsideras la simbolo de Malbono.
Ĉu vi ŝatas tiun rakonton? Ĉu vi kredas ĝin? Se jes (aŭ eĉ se ne), kiam vi estos en Torino, ne forgesu viziti la placon kaj rigardi la malantaŭon de la monumento. Tie troviĝas la pordo de la infero…
Maurizio (‘Rico’) Giacometto