Facilaj Tekstoj,  Ĝeneralaj Temoj

La israela kongreso en Tiberiado

Post la Universala Kongreso en Telavivo en la jaro 2000, israelaj esperantistoj komencis novan tradicion: Esperanto-semajnfinon. Ĉiujare oni renkontiĝis en malsama urbo dum du aŭ tri tagoj. La aranĝo iom post iom kreskis kaj populariĝis, kaj komencis alveni eksterlandaj gastoj.

Tiu aranĝo ekde 2008 nomiĝas Israela Esperanto-Kongreso. Por la eksterlandaj partoprenantoj oni komencis organizi antaŭ- kaj post-kongresajn ekskursojn tra Israelo kaj Jordanio.

Ĉi-jare la 23-a Israela Kongreso daŭros tri tagojn (13-a ĝis 16-a de aprilo 2023), kaj okazos en la urbo Tiberiado, ĉe la Lago de Galileo. Kiel kutime, en la matenoj okazos ekskursoj, posttagmeze prelegoj, kaj vespere arta programo.

La programo estos tre riĉa: estos tri vesperaj koncertoj kun artistoj el eksterlando. Tiuj estos ukraina Esperanto-grupo, la konata verkisto Miĥaelo Bronŝtejn, kaj spektaklo de pupteatro kaj magio prezentata de Christoph Frank.

Dum la posttagmezoj okazos prelegoj kaj aliaj programeroj: estos laborgrupoj pri Eŭritmio kaj fabelaj rakontoj el Irlando. Prelegoj temos pri Ukrainujo, pri la serĉo de ekstertera vivo, kaj pri la Bahaa kredo.

La ekskursa programo portos la kongresanojn laŭ la spuroj de Jesuo. Oni vizitos diversajn lokojn tradicie ligitajn kun la vivo de Jesuo, kaj esploros la belajn pejzaĝojn ĉirkaŭ la Lago de Galileo. Oni vizitos plurajn lokojn gravajn por kristanoj kaj judoj, kiel la hejmo de Petro, la antikva sinagogo en Kapernaŭmo, kaj la plej malnova sinagogo malkovrita en Magdala kaj malfermita al la publiko antaŭ nur kelkaj jaroj.

Dimanĉe oni vizitos la urbon Jeriko, la Mortan Maron, kaj Masada. Tiuj kongresanoj, kiuj restos por la ses-taga post-kongresa ekskurso, poste vojaĝos ankaŭ al Jordanio (al la dezerta natura rezervejo Wadi Rum kaj la mondfama Petra), antaŭ ol reveni en Israelon pasante tra Eilat kaj Jerusalemo, kaj reen al Telavivo.

Amri Wandel