Sem categoria

Universitata studado pri Esperanto

Interlingvistiko estas la studo de internacia komunikado kaj homaj rilatoj pere de plan-lingvoj kiel Esperanto kaj de naciaj lingvoj. Ĝi esploras kiel en tia komunikado funkcias planlingvoj, tradukado kaj interkulturaj rilatoj. Ĝi esploras ankaŭ la problemon de lingva justeco inter homoj, kiuj ne povas interkompreniĝi per siaj gepatraj lingvoj.

En septembro 2021 ĉe la universitato Adam Mickiewicz en Poznano, Pollando, komenciĝis nova tri-jara sesio de ĝia postdiploma interlingvistika studprogramo. La kurso pretigos novan aron da profesiaj esperantologoj kaj interlingvistoj kaj estas ankaŭ la sola universitat-nivela trejnado de Esperanto-instruistoj en la mondo.

Kiel okazis por multaj aliaj eventoj dum la pasintaj du jaroj, la pandemio havis sekvojn ankaŭ por la kurso en Poznano, sed ne nepre en malbona maniero. La lecionoj devis okazi en hibrida formo. Inter la 21-a kaj 25-a de septembro 2021 duono de la partoprenantoj ĉeestis en la klasĉambro en Pollando, dum la alia duono sukcese partoprenis interrete per la programo Zoom. La partoprenantoj troviĝis dise tra la tuta mondo, tiel montrante, ke Esperanto bonege funkcias por internacia komunikado.

La nuna grupo estas rekorde granda kaj multnacia: 41 homoj el 21 landoj. La duono venas de pluraj landoj eŭropaj. Dudek studentoj venas el naŭ ekster-eŭropaj landoj.

Dum ĉiu semestro, oni planas semajnfinajn retajn instruadojn. Krome okazos unusemajna renkontiĝo je la komenco de ĉiu semestro. Tiuj lecionoj kaj eventoj ebligos la inviton de eksteraj prelegantoj kaj vastan diskutadon pri la traktataj temoj. La dua kaj tria jaroj estas planataj laŭ simila sistemo.

La internacia kursaro okazas sub la gvidado de d-ro Ilona Koutny, kun la kontribuo de fame konataj esperantologoj el pluraj landoj.

La gestudentoj laboras pri siaj taskoj hejme kaj konsultiĝas rete kun la instruistoj pri kontrolado de ekzercoj, eseoj kaj aliaj kurso-taskoj. Dum la tria jaro eblas specialiĝi pri specifaj temoj, ekzemple komunikado, lingvistiko, literaturo aŭ tradukado. Post pretigo de finlaboraĵo kaj fina ekzameno la studentoj ricevos universitatan atestilon pri postdiplomaj Interlingvistikaj Studoj.

La studentoj, prelegantoj, organizantoj kaj helpantoj raportis pri bonega etoso kaj forta spirito de kunlaboro. Ili ĉiuj antaŭĝojas pri la daŭrigo de la studoj dum la venontaj tri jaroj!

Maurizio Giacometto (‘Rico’)