Tra la Mondo

Kio kaŝas sin en via lito?

Certe vi miros, kiam vi ekscios, ke via lito enhavas milionojn da bakterioj, fungoj kaj akaroj. Via varma lito – plena de ŝvito, salivo, mortinta haŭto kaj etaj manĝaĵeroj – estas la perfekta medio, kie tiaj estaĵoj povas vivi komforte kaj feliĉe.

La prezidanto de UEA silentas

Kio okazas pri la libroservo de UEA, la vendo de la domo, la nova administra sistemo kaj retejo? Neniu scias. La prezidanto ne respondas al demandoj de Libera Folio, do ni decidis kontroli, ĉu almenaŭ la supera decida organo de UEA estas informata. Tamen, ankaŭ en la komitata diskutejo la prezidanto silentas. Dum la lastaj du monatoj li sendis nur unu mesaĝon, kaj ĝi neniel rilatis al la funkciado de UEA.

As unhas do Presidente

 

PSV out 2024

O Presidente sofreu
um acidente doméstico, mais precisamente um acidente palaciano. Uma queda no
banheiro do palácio, que deixou todos os cidadãos preocupados. Afortunadamente,
nada grave aconteceu, mas ele precisou de atendimento médico e um período de
observação que o impediu de comparecer a importante reunião internacional. Portanto,
nada grave.

A culpa foi das
unhas presidenciais: o Chefe de Estado caiu quando estava a cumprir o difícil procedimento de cortá-las. Como se sabe, é tarefa tão prosaica quanto
complicada e, acima de tudo, imprescindível: unhas longas, especialmente se
afiadas, são perigosas, cortantes, desagradáveis e antiestéticas. Nosso homem não
tinha pois alternativa, senão apará-las.

Todos estamos
sujeitos a cair, mas a queda do primeiro mandatário se reveste de uma importância
extraordinária. Deve ser evitada, se possível, e a todo custo. Fosse eu
deputado, apresentava um projeto de lei a propor que o Presidente da República,
independente de quaisquer implicações subjetivas, tenha à sua disposição um podólogo
competente, para que se previnam ocorrências capazes de desestabilizar a nossa preciosa
ordem social.

Para o bem da
democracia.

 

La ungoj de la
Prezidento

 

La Prezidento suferis hejman
akcidenton, pli precize palacan akcidenton. Falon en banejo de la palaco, kiu
igis ĉiujn civitanojn maltrankvilaj. Feliĉe, nenio grava okazis, sed li bezonis
kuracistan flegadon kaj tempon de observado, kiu malhelpis, ke li ĉeestu gravan
internacian kunvenon. Do, nenio grava.

Kulpis la prezidentaj ungoj:
la Ŝtatestro falis, kiam li estis plenumanta la malfacilan proceduron por tondi
ilin. Kiel ĉiuj scias, tio estas ago tiel vulgara kiel komplika, kaj super ĉio,
nepre plenumenda: ungoj longaj, aparte se ili estas akraj, estas danĝeraj,
tranĉaj, malagrablaj kaj misestetikaj. Nia homo do ne havis alian elekton, krom
tondi ilin.

Ni ĉiuj estas falemaj, sed
falo de la unua aŭtoritatulo havas eksterordinaran gravecon.  Ĝi estas
evitenda, se eble, kaj per ĉiaj rimedoj. Se mi estus deputito, mi prezentus
leĝoprojekton proponantan, ke la Prezidanto de la Respubliko, sendepende de ia
ajn subjektiva impliko, havu je sia dispono kompetentan podologon (fakulon pri
zorgado de piedoj), por ke oni preventu okazaĵojn povantajn malstabiligi nian
valoran socian ordon.

Por la bono de demokratio.

Kial mi faras ĉion ĉi

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Jarka Malá el Ĉeĥio
Spekti sur Vocaroo >>

Estis aŭtuno, el arboj jam falis folioj, trista tero vualis sin en densa nebulo. Mia kolegino aŭdis novan belsonan lingvon en la radio. Mi ne intencis aŭskulti i…

Rolar para o topo