-
Kongresa flago transdonita al Afriko
UEA ne plu estas en financa krizo, laŭ la ĝenerala direktoro dum la vendreda komitata kunveno. Pro subvencio de EU eblos dungi novajn oficistojn kaj ne altigi la kotizon. Ĝis la fino de aŭgusto la komitato deziras vidi raporton pri la reteja renovigo kaj la nova administra sistemo.
- Sem categoria
MEIKO, mia patrino atombombita | Nefikcia bildrakonto en Esperanto
- Sem categoria
Mez-aŭgusta festo-tago
En pluraj landoj, precipe en Eŭropo, oni celebras festotagon meze de aŭgusto. Kvankam nuntempe ĝi estas katolika festo, ĝi ekestis en la tempo de la antikvaj romanoj. La lando, en kiu oni verŝajne plej multe festas tiun tagon, estas Italujo. Tie ĝi no...
-
La rezultoj de Belartaj Konkursoj
La rezultoj de la ĉi-jaraj Belartaj Konkursoj de UEA estis anoncitaj de Miguel Fernández, prezidanto de la komisiono pri la Belartaj Konkursoj. Surloke en Torino kunprezentis BK-sekretario Miguel Gutiérrez Adúriz, kaj Sara Spanò.
-
Ukrainio sur la podio en Torino
Samkiel pasintjare en Montrealo, ankaŭ en la Universala Kongreso de Torino okazis aparta programero pri la milito en Ukrainio. La programero ne estis anoncita en la Kongresa Libro, kaj okazis jam je la 9-a horo matene en mardo. Spite tion ĝi allogis sesdekon da interesiĝantoj.
-
UEA respondis malklare
Post la buĉo de la Centra Oficejo UEA ne plu havas superrigardon pri la monda Esperanto-movado. Tio evidentiĝis dum la programero "UEA respondas" dum la Universala Kongreso en Torino en mardo. La redaktoroj de la revuo Esperanto en Rusio ricevos helpon de nova estrarano el Ĉinio.
-
Mondfama kantisto forgesis Esperanton
La mondfama blinda kantisto Andrea Bocelli sendis siajn salutojn al la solena inaŭguro de la Universala Kongreso en Torino. Li rakontis, ke li lernis la fundamentojn de Esperanto de sia piana instruisto, sed poste forgesis la lingvon. La komitato de UEA elektis novan honoran prezidanton, sed prokrastis la elekton de nova elekta komisiono, ĉar mankis kandidatoj.
- Sem categoria
Universalaj Kongresoj de Esperanto 1905-2010
- Sem categoria
La neforgesebla Ada
Ada Sikorska (1929-1996) estis pola esperantistino, kiu pro viv-cirkonstancoj migris de lando al lando, kaj dediĉis al Esperanto grandan parton de sia vivo. En 1939 du fremdaj armeoj, la germana kaj la soveta, okupis Pollandon. En tiaj cirkonstan...
-
Dek jaroj de reteja renovigo
La 26-a de julio markas la dekjaran jubileon de la reteja renovigo de UEA. La projekto estis indikita kiel prioritata jam en 2013, sed ĝis nun rezultoj ne videblas. Laŭ TEJO la sistemo nun pretas, sed daŭras diskutoj inter UEA kaj TEJO pri testado kaj reciprokaj respondecoj.