• Esperanto tra la mondo,  Ĝeneralaj Temoj,  movado

    Post monato komenciĝos la IJK en Litovio

    La 80-a Internacia Junulara Kongreso okazos en Šventoji (Litovio), inter la 18-a kaj la 25-a de aŭgusto. Ĝin organizas Litova Esperanta Junulara Organizo, kiu estis fondita en 2022 por daŭrigi la laboron de la malaktiviĝinta antaŭa junulara organizaĵo. Pri la kongresaj preparoj rakontas unu el la ĉefaj aktivuloj, la denaska esperantisto Jogailė Čojūtė.

  • Esperanto tra la mondo,  Ĝeneralaj Temoj,  movado,  UEA

    Reviziantoj de UEA atendas respondojn

    Kio okazos pri la domo en Roterdamo? Kian planon oni havas pri la libroservo? Ĉu estas decido pri uzo de la nova administra sistemo Akso? La komitataj reviziantoj havis multajn demandojn, al kiuj la estraro de UEA ne povis tuj respondi. La estraro kaj la ĝenerala direktoro nun havas kvar monatojn por kunmeti respondojn.

  • Sem categoria

    Herzberg am Harz – la Esperanto-urbo

    Gravan ŝtatan agnoskon ricevis Zsófia Kóródy pro la multflankaj Esperanto-agadoj en Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo: La Meritkrucon de Federacia Respubliko Germanio. Al la ĉefkunlaborantino de Esperanto-Centro Herzberg la bela ordeno estis transdo...

  • Sem categoria

    Afrihili: afrika Esperanto

    En 1970 multaj afrikaj landoj estis jam sendependaj kaj aliaj esperis baldaŭ fariĝi sendependaj. Ĝuste en tiu periodo, juna ganaa inĝeniero pensis, ke por rilati inter si la novaj afrikaj landoj bezonas tut-afrikan lingvon. Tiu juna ganaano, K.A. Kumi ...

  • Sem categoria

    Rumonge

    La 28-an de junio 2024, la infanĝardeno "La Espero" en Rumonge, Burundo, festis la sukcesan finon de la lerneja jaro 2023-2024. La ceremonio, plena de ĝojo kaj kuraĝo, spegulis la sukceson kaj kreskon de ĉiuj partoprenantoj dum la lasta lerneja periodo...

  • Esperanto tra la mondo,  Ĝeneralaj Temoj,  movado

    Michal Matúšov kaptas la lastan ŝancon

    Michal Matúšov estas la sola kandidato por la posteno de prezidanto de TEJO dum la sekva unujara mandatperiodo. Li nun estas ĝenerala sekretario de la asocio, kaj de multaj jaroj li estas konata kiel unu el la ĉefaj aktivuloj de la esperantlingva Vikipedio. En intervjuo de Libera Folio li rakontas, ke li decidis kandidati por la posteno interalie ĉar estas lia lasta ŝanco antaŭ ol li iĝos tro aĝa.

  • Sem categoria

    Zaozhuang

    En julio okazis la una somera tendaro en fremdaj lingvoj por infanoj ĉe la Esperanto-muzeo de Zaozhuang, Ĉinio. Dum ses tagoj la gelernantoj, inter la multaj agadoj, iom lernis Esperanton, la anglan, la korean kaj la italan. Instruis s-roj Semio, John ...

  • Esperanto tra la mondo,  Ĝeneralaj Temoj,  movado,  UEA

    EU-subvencio savis la financojn de UEA

    Granda administra subvencio de EU savis la financojn de UEA en la pasinta jaro. Anstataŭ planita deficito de pli ol 50 000 eŭroj la asocio en 2023 atingis plusan rezulton kaj povis krome ŝpari monon por venontaj jaroj. La ekonomia rezulto de la kongreso en Torino aliflanke estis malbona, supozeble pro la pagoj al la entrepreno kiu nun prizorgas la kongresan fakon de UEA.