• PMA

    Konkurso: Partoprenu IJK-n 2026

    La Internacia Junulara Kongreso (IJK) 2026 okazos de la 9a ĝis la 16a de aŭgusto 2026 en Tiana, Katalunio. Por la sukceso de IJK gravas la partopreno de junuloj el ĉiuj mondopartoj, kiuj kontribuas al la programo kaj organizado de la kongreso. Financa subteno estas havebla por tiuj, kiuj deziras partopreni en la kongreso, kaj pro siaj kompetentoj kaj kontribuoj al la movado meritas tion, sed ne disponas pri ekonomiaj rimedoj por tion realigi. Ĉiun jaron TEJO malfermas konkurson, en kiu ĝi elektas kandidatojn kiuj kontentige plenumas certajn kondiĉojn. Kiel la fonduso povas subteni vin? La fonduso kovras: ekde 50% ĝis 75% de vojaĝkostoj en la plej malmultekosta kaj laŭeble…

  • PMA

    ORGANISMO – ORGANISMO

                                             ORGANISMO Sou organismo entre organismos quisera ser mais orgânico menos ismos Organismo que bebe água transmuta ar terra essência em fogo Quisera ser mais orgânico água terra ar sem tóxico fogo a temperar o ânimo Sou organismo e cismo pouco me abala organismo de pouca fala Quisera ser mais sano que insano menos alvo seta mais corpo menos mente inquieta Mais orgânico menos tóxico que poeta menos teorema, enfim, poema! mais amor menos doença menos pensamento: ser poeta e ser poema é que compensa! Eu Sou a Faísca Divina que…

  • PMA

    DESCASCAR ESSE ABACAXI

      DESCASCAR ESSE ABACAXI         Estou sem sono sem sono sem sono e sem saco de fazer disso poesia estou cansado dessa saúde meia-boca fragilidade ausência de norte calmaria espera angustiante de não sei bem o quê O que estiver por vir virá sem me pedir licença e nada será de mau de mal normal o que estiver por vir O porvir não nos pertence nada pode deter o curso do que já se precipita sobre quem sensibilidade tenha então que venha o vento que ventar o que tá difícil de aguentar é essa calmaria que nos impede o navegar e navegar é preciso essa batelada sem fim de exames…

  • PMA

    Antaŭ 50 jaroj forpasis Kálmán Kalocsay

    Antaŭ 50 jaroj, la 27an de februaro 1976 en Budapeŝto forpasis Kálmán Kalocsay (pron: káloĉai, 1891-1976), hungara kuracisto kaj elstara esperantisto (ekde 1911), grave influinta la evoluon de la Esperantaj literaturo kaj lingvistiko per siaj verkoj. Kalocsay estas konsiderata kiel la plej grava Esperanta poeto (“Mondo kaj Koro”, 1921; “Streĉita kordo”, 1931; “Rimportretoj”, 1931; “Sekretaj sonetoj”, 1932; “Izolo”, 1939, eldonita en 1977) kaj poezia tradukanto (“Infero” de Dante, tri verkoj de Ŝekspiro, poemoj de Baudelaire, Heine, Petőfi, Madách… kaj la antologio “Tutmonda sonoro” kun liaj tradukoj el 30 lingvoj). Kálmán Kalocsay estas kunaŭtoro (kun G. Waringhien) de “Plena gramatiko de Esperanto” (1935), kiu ekde la 4a eldono aperas kiel “Plena…

  • PMA

    Kvindek jarojn post Kalocsay

    La fama ”parnasismo” kiun li kunarkitektis kun Gaston Waringhien ligis la projekton de eksplicita, instruebla poetiko al la praeŭropaj precedencoj. Sed la karno per kiu Kalocsay vestis la parnasajn ostojn manifestis version de tiu projekto tute personan, ne instrueblan. Tion skribas Probal Dasgupta okaze de la kvindeka mortdatreveno de Kálmán Kalocsay (1891–1976). Kálmán Kalocsay kun kaj sen kato. Ne ofte sur la pejzaĝo de iu moderna lingvo elstaras figuro kiu kontribuis same reliefe al la beletro kiel al la gramatiko. Tiurilate Kálmán Kalocsay estis nekutima korifeo en la galerio de Esperanto. Sed tio estas delonge gurdita fakto pri li. Por inde rememori la daton de lia forpaso kvindek jarojn poste,…

  • PMA

    #Kalocsay50 – 50 jaroj memore al Kálmán Kalocsay

    2026 markas respektive 50 kaj 20 jarojn post la forpasoj de Kálmán Kalocsay (1891–1976) kaj William Auld (1924–2006), du el la plej influaj poetoj, tradukistoj kaj kulturaj organizantoj en la historio de Esperanto. Okaze de tiu memordatreveno Universala Esperanto-Asocio (UEA) lanĉas la iniciatojn #Kalocsay50 kaj #Auld20 por instigi la realigon de serio de kulturaj agadoj tra la jaro omaĝe al la poetoj kaj iliaj verkaroj kaj heredaĵoj. #Kalocsay50 Kalocsay estis ne nur elstara poeto, sed ankaŭ stilnormiganto kaj kunredaktoro de la revuo Literatura Mondo, kiu markis epokon en la evoluo de la Esperanta literaturo. Per siaj tradukoj de mondliteraturaj klasikuloj kaj per sia propra poezio li montris la esprimkapablon de…

  • PMA

    Izolo: La februara rabato de la libroservo de UEA

    Kalocsay, Kálmán. Izolo: Poemoj / Antaŭparolo de William Auld. – Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio, 1977. – Faksimila represo. – 80 p., jaketo. La 27an de februaro 2026 estos la 50a mortodatreveno de Kálmán Kalocsay. Omaĝe al Kalocsay la libroservo de UEA dum la tuta februaro ofertas lian poemaron “Izolo” kun triona rabato sendepende de la kvanto. Ĉi tiu poemaro de Kalocsay devis aperi en 1939 kiel la sepdek-sepa eldono de “Literatura Mondo”. Ĝi estis presita en Budapeŝto, sed ne bindita kaj ne surmerkatigita pro la komenco de la Dua Mondmilito. Post la fino de la milito Reto Rossetti sukcesis ricevi de Kalocsay presfoliojn, el kiuj li kunmetis kvin ekzemplerojn de “Izolo”.…

  • PMA

    UEA sponsoras la poliglotajn kunvenojn – esperantistoj ĝuas ekskluzivan rabaton

    La poliglota agado estas rekonfirmita de la strategia plano de UEA – AKIRI 2025-2030 – kiel unu el la strategiaj prioritatoj kadre de la kampo Informado (celo Konsciigo). En la lastaj jaroj, kunlabore kun E@I kaj TEJO, UEA garantiis signifan ĉeeston de Esperanto en la eventoj, kiuj fariĝis la plej gravaj poliglotaj eventoj de la mondo. La Poligota Kunveno (“Polyglot Gathering”), organizata de E@I, okazadas en du versioj: rete kaj surloke. En 2026 UEA denove sponsoras la eventojn laŭ la altaj kategorioj: Ekskluziva Sponsoro por la reta kaj Ora Sponsoro por la surloka, kio donas ne nur videbligon kaj prestiĝon al Esperanto, sed ankaŭ okazojn plurmaniere prezenti nian lingvon kaj…

  • PMA

    Duobla katastrofo ĉe Vinilkosmo

    La 11-an de februaro inundo damaĝis la sidejon de Vinilkosmo, la ĉefa eldonejo de esperantlingva muziko. Semajnon poste komencis malaperi el retaj servoj muzikaĵoj de Vinilkosmo, ĉar finiĝis la kontrakto kun la ĝisnuna distribuanto kaj nova kontrakto ne ekvalidis. “Ĉio nun estas kaoso”, diras Floréal Martorell, la ĉefa aktivulo de Vinilkosmo. Savado de aĵoj post la inundo ĉe Vinilkosmo. Voto: Vinilkosmo. Ekde la 18-a de februaro 2026 malaperis el retaj servoj la muzikaj registraĵoj de Vinilkosmo, de jardekoj la ĉefa eldonejo de esperantlingva muziko. La risko ke tio povos okazi estis konata, ĉar la distribua firmao Believe Digital, kun kiu Vinilkosmo kunlaboris de 13 jaroj, ne plu renovigis la kontrakton.…

  • PMA

    Obsedata farango

    Johansson, Sten. Farango: Romano. – Novjorko: Mondial, 2025. – 305 paĝoj. Ĉu vi memoras vian unuan enamiĝon? Tiun portempan freneziĝon, kiam ĉiuj hormonoj bolas? Tio okazas al Frederik (karese: Fredde), la protagonisto de “Farango”, la nova libro de Sten Johansson. En la komenco Fredde estas dektrijara. Mi ankoraŭ kredas memori la senton kvazaŭ de elektra frapo, kiam mi ekvidis ŝin. […] Por mi ŝia figuro estis preskaŭ magia. La nigra hararo, kiu kadris rondetan vizaĝon kun delikataj kaj iomete fremdaj trajtoj, ŝia svelta figuro ne tre alta, la etaj manoj kaj piedoj, la delikataj postaĵo kaj mamoj, kiuj nur malmulte pufigis ŝiajn diverskolorajn pantalonon kaj T-ĉemizon, la glata sunbrunigita haŭto…