-
Plusoj kaj minusoj en la nova strategia plano
La nova strategia plano de UEA estas facile superrigardebla kaj listigas kvin klarajn celojn por la proksima jaro. Tamen entute dek kvin ”strategiaj” celoj por la sekvaj jaroj estas tro multe, des pli ke ne klaras, kio estas prioritata kaj kiu respondecas pri plenumo, opinias Tim Owen. Francisco Javier Moleón volus ke UEA konsideru, kial esperantistoj ne vidas kialon aliĝi al la asocio, dum Osmo Buller miras ke la prezidanto de UEA indikis sin mem kiel la aŭtoron de la plano. La nova strategia plano de UEA kun la akronima titolo AKIRI, konsistas el 22 paĝoj kun simbolaj ilustraĵoj. UEA denove havas strategian planon por la proksimaj jaroj. La plano…
-
Nova plano difinas strategiajn celojn de UEA
Ofta eraro en la historio de la laborprogramoj kaj strategiaj planoj de UEA estas la emo inkluzivi ĉion kion oni faras en la asocio. Tion skribas la prezidanto de UEA, Fernando Maia, en vidpunkta teksto verkita por Libera Folio. La nova plano kun la akronima titolo AKIRI klopodas eviti tion, difinante po tri strategiajn celojn en kvin agadkampoj. Fernando Maia prelegas en la 110-a UK pri la potenco de kunlaboro. Foto: John Huang Photography. Kalle Kniivilä invitis min komenti por Libera Folio pri la signifo de AKIRI – la nova strategia plano de UEA por la periodo 2025–2030. Ĝi estis prezentita al la Komitato de UEA per referenca dokumento, publike…
-
Nova plano difinas strategiajn celojn de UEA
Ofta eraro en la historio de la laborprogramoj kaj strategiaj planoj de UEA estas la emo inkluzivi ĉion kion oni faras en la asocio. Tion skribas la prezidanto de UEA, Fernando Maia, en vidpunkta teksto verkita por Libera Folio. La nova plano kun la akronima titolo AKIRI klopodas eviti tion, difinante po tri strategiajn celojn en kvin agadkampoj. Fernando Maia prelegas en la 110-a UK pri la potenco de kunlaboro. Foto: John Huang Photography. Kalle Kniivilä invitis min komenti por Libera Folio pri la signifo de AKIRI – la nova strategia plano de UEA por la periodo 2025–2030. Ĝi estis prezentita al la Komitato de UEA per referenca dokumento, publike…
-
Kunorganizu kun TEJO la IJK-n en 2027 en via lando!
Kandidatiĝu kaj organizu kune kun Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) la 83an Internacian Junularan Kongreson (IJK) en via lando en 2027! Daŭrigu la longdaŭran tradicion de la plej granda kaj mojosa internacia evento de la mondo: la IJK! Ĉu vi ŝatus kunlabori kun TEJO por okazigi la IJK-n? Anoncu vin! Laŭ la Kongresa Reglamento, vi kunlaboros kun la Kongresa Komisiono (KK), labororgano de TEJO, por organizi la IJK-n en via lando. Tiel, via organizo ne okazigos ĝin sola, sed kun internacia teamo de junuloj por sukcese realigi diversajn elementojn de la kongreso. Antaŭ ol kandidatiĝi, nepre legu unue la amenditan Reglamenton pri la Internacia Junulara Kongreso kaj la rilatan proceduron…
-
ĈAR 2025: La plej ĈARma renkontiĝo de aŭtuno
Ĉu vi tristas, ke la kongresa sezono tuj finiĝos? Ĉu jam mankas al vi esperantumado? Ne zorgu, ni havas solvon por vi! Venu al la PLEJ ĈARma renkontiĝo de aŭtuno – ĈAR 2025. Per ĉi tiu aliĝilo https://mallonge.net/cxar2025 vi povas aliĝi al la renkontiĝo organizita de Litova Esperantista Junulara Organizo (LEJO) kaj Pola Esparanto-Junularo (PEJ), kiu okazos de la 10a ĝis 12a de oktobro en Marijampolė kaj Druskininkai, Litovio. Kio atendas vin? Parko de sovetiaj skulptaĵoj, saŭnumado, vizito de Veisiejai – la urbo kie en la 1885 loĝis Zamenhof, kaj eĉ pli!!! Partoprenkotizo La kotizo inkluzivas: dunoktan tranoktadon en kvarpersona ĉambro en la gastejo en Druskininkai kaj aŭto-vojaĝojn inter la…
-
Dmitrij Cibulevskij forpasis
La 17an de septembro 2025 forpasis Dmitrij Miĥajloviĉ Cibulevskij (1946-2025) sovetunia kaj ukrainia inĝeniero pri konstruado, faklerneja instruisto, amatora biciklisto kaj esperantisto (ekde 1963); komitatano de Sovetia Esperantista Junulara Movado (1973-79), estrarano (1979-89) kaj prezidiano (1983-89) de Asocio de Sovetiaj Esperantistoj (ASE), estrarano kaj prezidiano de Ukrainia respublika filio de ASE (1980-89), prezidiano de Ukraina Esperanto-Asocio (1989-92). Li verkis en Esperanto du libretojn kun prozaĵoj kaj poeziaĵoj originale verkitaj kaj tradukitaj (“Literaturaj provoj”, 1999; “Literaturaj provoj – 2”, 2001), kelkajn primovadajn librojn (SEJM. Historia skizo, 1994; “Kurta historio de E-movado en Ĥarkiv”, 1999); “ASE (Asocio de Sovetiaj Esperantistoj). Historiaj notoj”, 2000; “Enciklopedio de historio de la E-movado en USSR”, 2002);…
-
Novjarfesto en JES 2025/26
JES – Junulara E-Semajno – estas unu el la plej grandaj Esperanto-aranĝoj de la junularo. Ĉiujare ĝi okazas ĉirkaŭ novjaro dum unu tuta semajno, kutime en Germanio aŭ Pollando, sed foje ankaŭ en aliaj landoj. Ĉi-jare ĝi okazos jam la 16an fojon! JES 2025/26 okazos en Burg (Spreewald), proksime al Berlino, de la 28a de decembro 2025 ĝis la 4a de januaro 2026. Organizas ĝin ĉi-foje ĉefe aktivuloj de GEJ (Germana Esperanto-Junularo), sed ankaŭ kelkaj el aliaj landoj. Kune kun pli ol 200 homoj el minimume 20 landoj ni babilos, diskutos, lernos, ludos, festos kaj ĝuos ene de unika etoso! Atendas vin agrabla tempo, renkontiĝoj kun interesaj homoj kaj multaj…
-
Invitu la Universalan Kongreson en 2027 aŭ en 2028
Libera urbo Dancigo akceptis UKon en 1927. Kiu akceptos UKon en 2027? Post Burno (2025) kaj Graco (2026) la sekvaj urboj, kiuj gastigos la Universalan Kongreson de Esperanto (UK), estas ankoraŭ nekonataj kaj la Estraro de UEA varme bonvenigas kandidatiĝojn por ambaŭ jaroj 2027 kaj 2028. Kandidatiĝoj (kaj eventualaj demandoj pri la temo) devas alveni al la Kongresa Fako de UEA pere de la retpoŝtadreso kongresoj@co.uea.org. La fakto, ke jam estas Landa(j) Asocio(j), kiuj formale kandidatiĝis por tiuj jaroj ne malhelpas, ke aliaj kandidatoj prezentiĝu. Estas prefero, ke en 2027 la UK okazu ekster Eŭropo kaj en 2028 denove en Eŭropo, ĉiam en regiono, kie en la proksima pasinteco ne…
-
La 82a IJK okazos venontjare en Tiana, Katalunio
TEJO ricevis inviton de la Kataluna Esperanto-Junularo (KEJ) por okazigi la 82an Internacian Junularan Kongreson (IJK) en Katalunio venontjare. La venonta IJK okazos de la 9a ĝis la 16a de aŭgusto 2026, en kongresejo apartenanta al la urbeto Tiana, tre proksima al la ĉefurbo de Katalunio, Barcelono. Tiana, kies nomo devenas de la latina persona nomo Titius, situas inter la Mediteranea maro kaj la ĉemara montaro, en la kataluna regioneto Maresme. Tiuj montoj, kiuj estis iam loĝataj de la iberoj — unu el la indiĝenaj popoloj de Iberio— estas nuntempe la naturparko Serralada de Marina, en kiu troviĝas la kongresejo de IJK: la gastejo La Conreria. La Conreria disponigos al…
-
criança com celular
PSV 09/2025 Ganhar um celular antes de completar 13 anos de idade pode significar vida mental prejudicada no início da idade adulta. Esta conclusão simples e direta foi publicada recentemente. O estudo é da Global Mental Health, entidade internacional de prestígio, dedicada à pesquisa sobre saúde mental no mundo. Foram analisados dados de 2 milhões de pessoas de 163 países, entre 18 e 25 anos de idade. Elas responderam a um amplo questionário que pontua o estado de saúde física, mental e social. Os adultos jovens que tinham ganhado celular antes de completar 13 anos de idade tiveram notas mais baixas em relação à saúde mental. Os sintomas…

























