PMA
Temoj rilataj al Programo Mia Amiko
-
Internacia Junulara Festivalo ĉe marbordo
Internacia Junulara Festivalo (IJF), organizita de Itala Esperantista Junularo (IEJ), estas la plej grava junulara aranĝo en Italio. Ĉi-jare la festivalo kondukos nin en la sorĉan Emilio-Romanjon. La gastigonta urbo estos Ĉervjo (Cervia), marborde de la Adriatiko. Dum la paska semajno, de la 1a ĝis la 7a de aprilo 2026, ni travivos kune sep neforgeseblajn tagojn. Imagu semajnon ĉe la maro, en loko kie printempo jam promesas sunon kaj freŝan energion. Matene ni komencos per atelieroj kaj interagaj momentoj, kiuj igos vin senti vin parto de vivanta komunumo — ne nur spektanto, sed konstruilo de la sperto. Posttagmeze temas pri malkovroj: ekskursoj, kulturaj renkontoj kaj ludoj. Kaj kiam la nokto…
-
Invitu la kongreson de ILEI por la jaroj 2027 kaj 2028
Konforme al la Kongresa regularo de ILEI (www.ilei.info/dok/Kongresa_regularo.pdf), la Estraro de ILEI invitas landajn sekciojn de ILEI, aŭ aliajn Esperanto-organizojn kunlabore kun la ILEI-sekcio, aŭ memstare se en la lando ne ekzistas sekcio de ILEI, kandidatiĝi por invitanto de la 60a Kongreso de ILEI planata por la jaro 2027 kaj de la 61a Kongreso de ILEI planata por la jaro 2028. Organizaj postuloj La invitanto devas disponi sufiĉajn organizajn fortojn kaj sperton por organizi la Kongreson kunlabore kun la Estraro de ILEI. La kongreso devas esti E-evento sen konkurenco de aliaj eventoj. La Kongresa Regularo de ILEI estas deviga por ILEI kaj por la kongresa invitanto. LKK laboras sub gvido…
-
730 esperantaĵoĵ en Kroata ŝtata arkivo
Kroata ŝtata arkivo transprenis de Kroata Esperanto-Ligo parton de ties arkivo, laŭ la antaŭa interkonsento la 28an de januaro 2026. La bazo de la arkivo estas libroj, kiujn la kroataj esperantistoj produktis de 1909 ĝis la verkistino Ivana Brlić-Mažuranić kaj ties “Jaša la Dalmato, vicreĝo de Guĝerato” en 2025. Temas pri ĉirkaŭ ses (librobretaj) metroj da dokumentoj, ĉefe libroj, statutoj de post 1945, gazetoj inkluzive de “El Popola Ĉinio” de 1975 ĝis 2000, stampiloj, afiŝoj. Aparte interesa estas la muzikbastono – donaco al la direktisto de la muzika orkestro de esperantistoj el 1922, kiu havis dediĉon “al nia orkestrestro – fidelaj orkestranoj” kun la aprila dato de 1922. Marijana Jukić,…
-
La somera kunflugo denove en Antalkiai
La somera kunflugo de Litoviaj esperantistoj okazos la 13-14an de junio 2026 en agroturismejo en la vilaĝo Antalkiai, je 26 kilometrojn de Kaŭno, direkte al Vilkija. La programo estas preparata kaj estos publikigota iom poste. Ĝi estos riĉa kaj interesa: prelegoj, diskutoj, vespero kun kantoj k. s.). Funkcios libroservo. La partoprenkotizo estas nur simbola – 40 eŭroj (noktado, tagmanĝo, vespermanĝo, matenmanĝo, manĝetaĵoj, kafo, teo, dolĉaĵoj, luado de ejoj, transportaj elspezoj, organizaj elspezoj). Tio kovras nur duonon de ĉiuj elspezoj. Alian duonon kovros sponsoroj. La monon ĝiru al konto de kasistino Irena Jagminaitė (LT687300010157748186 SWEDBANK, SWIFT kodo HABALT22XXX). Pagi kontante ĉe la alveno eblas nur escepte kaj nur kun anticipa interkonsento…
-
La unua virina kongreso de UEA
La unua virina kongreso de UEA okazos en Graco (Graz, Aŭstrio) la 30-31an de julio 2026 dum du tagoj ĵus antaŭ la komenco de la 111a Universala Kongreso de Esperanto en la sama urbo. Ni diru kongreso de virinoj, mallongigo KV, ĉar la Komisiono provas kovi pozitivajn agadojn. Ne estos virtuala kongreso, tamen ni vokas al abunda partopreno. Estos ĉeesta fizika vigla renkontiĝo inter viroj kaj virinoj el diversaj horizontoj. La kongresa temo estas “Virinoj, povoplenaj homoj”. Tio estas la temo elektita de la Komisiono. Prelegoj, debatoj, filmoj ebligos al ĉiuj, viroj kaj virinoj kune, interŝanĝi ideojn, emociojn, faktojn kaj fantaziojn. La bunteco de niaj originoj kreos riĉan bildon pri…
-
La demonstra versio de la novjarfesta Ondo
La 17an de februaro 2026 estis enretigita por publika legado la demonstra versio (demoversio) de la decembra (vintra, laŭ la nordhemisfera vidpunkto) eldono de “La Ondo de Esperanto”. La 44-paĝa demoversio (laŭ la normo “pdf”) enhavas plurajn tekstojn kaj tekstokomencojn el la riĉenhava 147-paĝa 326a numero de “La Ondo de Esperanto”, publikigita je la jarŝanĝa festo. La demoversio de la novjarfesta “Ondo” estas libere elŝutebla ĉe https://esperanto-ondo.ru/Ondo/Lo-326demo.pdf. La demoversioj de pli fruaj “Ondoj” estas elŝuteblaj en nia arkiva retejo. Tie estas elŝuteblaj ankaŭ kelkaj plenaj eldonoj (“pdf” kaj “epub”). “La Ondo de Esperanto” aperas dumaniere: unue, kiel ĉiutage aktualigata novaĵretejo; due, kiel ampleksa trimonata elektronika almanako (bitgazeto), en kiu estas…
-
Usono kaj Katalunio ne iĝos pli potencaj en UEA
Jam antaŭ unu jaro la landa asocio de UEA en Usono proponis ŝanĝi la statuton tiel, ke grandaj landaj asocioj havu pli da reprezentantoj en la komitato de UEA. En novembro la prezidanto de Kataluna Esperanto-Asocio proponis forigon de la regulo, ke en unu regno estu nur unu landa asocio. Malmulta diskuto poste okazis pri la proponoj, kaj ili mankas en la tagordo de la eksterordinara kunveno de la komitato, okazonta la 7-an de marto. La komitato de UEA diskutis la statuton en Brno. Foto de la komitato: Jukka Pietiläinen. La statuto estas la baza regularo de UEA, kvazaŭ ĝia konstitucio. Por malhelpi abruptajn ŝanĝojn, la proceduro por modifi la…
-
Internacia Traduk-Konkurso “Vejdo” 2026
UEA kunlabore kun la redakcio de la revuo Literatura Vivo kore invitas ĉiujn esperantistojn tra la mondo partopreni en la Internacia Traduk-Konkurso “Vejdo” (2026). La konkurso estas dediĉita al la memoro de Prof. Vejdo (Wei Yida, 1947-2025), honora membro de UEA, kaj celas subteni altkvalitan tradukarton en Esperanto. Traduko estas unu el la plej noblaj manieroj vivigi kaj disvastigi Esperanton. Per traduko ni konstruas pontojn inter kulturoj, transdonas literaturajn trezorojn kaj donas novan vivon al pensoj naskiĝintaj en aliaj lingvoj. La konkurso “Vejdo” celas instigi ĝuste tian respondecan, zorgeman kaj kreeman laboron. La konkurso, aŭspiciata de UEA, estas malfermita al ĉiuj esperantistoj, sendepende de lando aŭ deveno. Akceptiĝas propraj, manfaritaj…
-
Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo, la 21a de februaro 2026
La Internacia Tago de la Gepatra Lingvo originas el la lukto por la rajto uzi la gepatran bengalan en 1952 en la tiama Orienta Pakistano, nun Bangladeŝo. La tago memorigas nin, ke lingvo estas grava parto de identeco de popoloj kaj komunumoj. Lingvoj transdonas tradiciojn, sciojn kaj historion. Kaj infano, kiu eklernas per la propra denaska lingvo, lernas plej facile kaj digne. Por antaŭenigi fortajn komunumojn, oni bezonas antaŭenigi multlingvismon. Ĉiu homo rajtu lerni kaj kreski per sia gepatra lingvo, kaj ankaŭ akiri regionajn kaj naciajn lingvojn, kaj internaciajn lingvojn. Per multlingvismo, saĝe utiligata, ĉiu persono povas partopreni, paroli kaj esti aŭdata. Sekve, ĉiuj povas kune decidi pri komuna estonteco.…
-
APERo-19 invitas!
La tradicia AntaŭPrintempa Esperanto-Renkontiĝo APERo-19, organizata de la Moskva Esperanto-Asocio MASI, okazos de la 30a de aprilo ĝis la 3a de majo en la apudmoskva saniga komplekso “Poluŝkino”. La renkontiĝo garantias altnivelan lingvan disciplinon kaj varian programon, kreatan de la mem partoprenantoj. La orientiga temo ĉi-foje estas laŭkutime abstrakta kaj vasta – “Komencoj”. Ĝi celas inspiri la kunvenontojn krei programerojn en la senlime vasta kampo – de Isaac Newton kun lia verko “Philosophiae Naturalis Principia Mathematica”, konata en la rusa kiel “Komencoj” (Начала), kiu startigis la epokon de la klerismo, ĝis komenceroj el la Esperanto-historio aŭ eĉ el la privata biografio. Ni invitas kontribui al la programo ankaŭ virtuale. Se…

























