PMA

Temoj rilataj al Programo Mia Amiko

  • PMA

    Nova libro el Britio: Stig de la ŝutloko

    Okaze de Zamenhof-tago en 2025, ni anoncas plian kontribuon al la literatura heredaĵo de Esperanto: Stig de la ŝutloko! Origine publikigita en la angla en 1963 kiel Stig of the Dump, tiu klasika verko de Clive King estas fantazi-plena rakonto pri Barni, scivolema knabo, kiu dum sia esplorado de kretkavo malkovras misteran loĝanton: Stig, kuriozan kavern-knabon kun strangaj iloj, neklarigeblaj kutimoj kaj granda koro. Malgraŭ nekongruaj mondoj, Barni kaj Stig rapide fariĝas amikoj kaj kune travivas aventurojn, kiuj miksiĝas inter nuntempo kaj praepoko. Verkita por infanoj, Stig de la ŝutloko estas ideala libro por progresantoj, kaj ĝuinda por ĉiuj. Tradukis ĝin en Esperanton Jack Warren. La tekston reviziis Edmund Grimley…

  • PMA

    Dek novajn panteonanoj

    Okaze de la 24a naskiĝtago de la paĝaro Edukado.net kaj honore al la Zamenhof-tago – kiel tradicie – ni denove premias elstarajn personojn, kies agado en ĉi tiu jaro aŭ dum vivlongo multe kontribuis al la instruado kaj disvastigo de nia lingvo. En ĉi tiu jaro ni prezentas al vi dek kolegojn el diversaj mondopartoj, de diversaj agadkampoj. Aida Čižikaitė (Litovio) Nina Danylyuk (Ukrainio) Emmanuel Desbrieres (Francio) Birke Dockhorn (Germanio) Tieko Isikawa (Japanio) Miroslav Malovec (Ĉeĥio) Jorge Antonio Leoni de León (Gvatemalo/Kostariko) Zhou Tianhao (Ĉinio) Pascal Vilain (Francio) Ranja Robertine Jeanne d’Arc Lydie Zafinifotsy (Madagaskaro) Edukado.net kore gratulas al ĉiuj novaj panteonanoj kaj esperas, ke ankaŭ la legantoj postlasas siajn…

  • PMA

    Esperanto-muziko povas malaperi el la reto

    Ĉiuj muzikaĵoj publikigitaj de Vinilkosmo, la plej granda eldonejo de Esperanta muziko, povos malaperi el la retaj muzikservoj. Tio okazos, se ne estos trovita nova distribuanta firmao antaŭ la 18-a de februaro 2026. La nuna firmao nuligis la kontrakton kun Vinilkosmo, ĉar ne sufiĉe da homoj aŭskultas la muzikon. De pli ol tridek jaroj Vinilkosmo, origine sub la ĉapelo de Rok-Gazet’,  estas la plej grava eldonanto de Esperanta muziko. Ĝuste vinilo neniam estis la ĉefa medio por la eldonaĵoj de Vinilkosmo, sed dum paso de la jaroj la lokon de sonkasedoj prenis kompaktaj diskoj, poste elŝuteblaj sondosieroj, kaj dum la lastaj jaroj ĉiam pli retaj aŭskultservoj kiel Spotify, Deezer kaj…

    Ekspozicio “Vojaĝo. Per biciklo al Azio kun Esperanto (1928–1932)”

    Mardon, la 9an de decembro 2025, je la 17:00 UTC inaŭguriĝos la ekspozicio “Vojaĝo. Per biciklo al Azio kun Esperanto (1928–1932)” en la Nacia Biblioteko de Pollando (al. Niepodległości 213, Varsovio). La ekspozicio, kuratorita de Pascal Dubourg Glatigny kaj Gabriela Skonieczna, estas frukto de ampleksa kunlaboro inter CNRS (franca nacia esplorcentro), la landa asocio de UEA Espéranto-France kaj la Nacia Biblioteko de Pollando kun la financa subteno de Région Île-de-France. UEA fieras pri la laboro de tiuj partneroj kaj estas aparte honorata, ke elementoj de la Biblioteko Hector Hodler (BHH), transdonita en 2023 al la Nacia Biblioteko, povis kontribui al tiu grava kultura realigo, kiu prezentas nian historian heredaĵon kaj…

  • PMA

    Lingva Konsultejo: Prononco de diversaj morfemkombinoj

    DEMANDO En ĉinaj Esperantaj kursoj mi lernis jenajn regulojn pri la prononco de ne-nur-radikaj vortoj: 1. Oni aparte prononcu vortojn de prefikso+radiko, ekz. oni prononcu vorton ĉefurbo kiel ĉef-urbo, sed ne ĉe-fur-bo; malamiko kiel mal-a-mi-ko, sed ne ma-la-mi-ko. 2. Oni aparte prononcu vortojn de radiko+radiko, ekz. oni prononcu vorton belarto kiel bel-ar-to, sed ne be-lar-to; batalarto kiel ba-tal-ar-to, sed ne ba-ta-lar-to. 3. Oni kune prononcu vortojn de radiko+sufikso, ekz. oni prononcu vorton lernanto kiel ler-nan-to, sed ne lern-an-to; kuracisto kiel ku-ra-ci-sto, sed ne ku-rac-isto; naŭa kiel na-ŭa, sed ne naŭ-a. Nun mi konsultas: 1. Ĉu tiuj reguloj estas ĝustaj? 2. En la 16 reguloj ne estas tiuj reguloj. Do kiam…

  • PMA

    Teresa Nemere forpasis

    La 1an de decembro 2025 forpasis Teresa Kurłowicz-Nemere (1939-2025) pola instruistino, muzeistino kaj esperantistino (ekde 1962), ŝi disvastigis kaj instruis Esperanton en mezlernejoj kaj universitato de Toruno (Toruń) kaj (kun)organizis plurajn esperantistajn renkontiĝojn. Dum sia 26-jara laboro en la urba etnografia muzeo (1974-2000) ŝi ĉiujare okazigis Internacian renkontiĝon de popolaj orkestroj kun Esperanto kiel pontlingvo kadre de kiu prezentiĝis 96 grupoj el 26 landoj kaj multaj orkestroj el diversaj regionoj de Pollando. Teresa Nemere enkondukis Esperanto-ĉiĉeronadon en la muzeo, pretigis informmaterialon kaj ekspoziciojn en Esperanto, prelegis pri fakaj temoj en multaj esperantistaj kongresoj kaj renkontiĝoj. Danke al ŝi la urba junulara teatro Studio “P” pretigis kaj prezentis plurajn teatraĵojn en…

  • PMA

    Konciza biografio de Zamenhof

    Okaze de la hodiaŭa 166a naskiĝdatreveno de Lazarj Markoviĉ “Ludoviko” Zamenhof, naskiĝinta la 3an (Gregorie: la 15an) de decembro 1859 en Bjalistoko, “La Ondo de Esperanto” proponas (re)konatiĝi kun lia konciza biografio, verkita de Aleksander Korĵenkov, Ruslanda ĵurnalisto kaj esploranto de la historio de Esperanto. Legu la biografion ĉe https://sezonoj.ru/2021/12/zamenhof-14/ kaj diskonigu ĝin en viaj sociaj grupoj kaj retejoj. Agrablan Zamenhof-feston! AlKo Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”. Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton: “La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2025/12/zamenhof-36/ Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm…

  • PMA

    Kaŭno invitas la 113an UKon

    La 10an de aŭgusto 2025 Litova Esperanto-Asocio (LEA) prezentis proponon al la Estraro de UEA en 2028 organizi la 113an Universalan Kongreson de Esperanto en Kaŭno. Intertempe la komencaj preparoj al tiu eventuala kongreso jam estas faritaj. Ni kontaktis la universitaton Vytautas la Granda, kie okazos plejparto de programeroj, turismajn organizaĵojn, parlamenton de Litovio. Komenciĝis ankaŭ diskutoj kun la urba municipo pri diversaj aspektoj de la organizado de UK, inkluzive de la financa helpo de la urbo. Sube estas informoj pri kelkaj gravaj renkontiĝoj kaj vizitoj al diversaj instancoj lige kun la eventuala UK en Kaŭno. La 1an de decembro laŭ la iniciato de la Kaŭna turisma kaj informa centro…