Malklaras la sorto de la libroservo de UEA Por Libera FolioPostado em 19 de setembro de 2023Postado em Esperanto tra la mondo, Ĝeneralaj Temoj, kulturo, movado, UEA Jam antaŭ du jaroj la komitato de UEA decidis, ke la libroservo de la asocio estonte estos prizorgata de la organizaĵo E@I en Slovakio. Tamen ĝis nun la afero pendas, ŝajne ĉar oni ne sukcesis konsenti pri la konkretaj kondiĉoj de la transdono. Provizore la libroservon partatempe prizorgas Ionel Oneț, kiu devus emeritiĝi fine de 2022.
Novaj planoj por Pasporta Servo Por Libera FolioPostado em 5 de setembro de 2023Postado em Esperanto tra la mondo, Ĝeneralaj Temoj, movado Pasporta Servo iam estis eble la ĉefa servo de TEJO, sed nun dum pluraj jaroj funkcias preskaŭ sendepende de la organizaĵo al kiu ĝi formale apartenas. En la nova estraro… [Legu plu]
Forpasis Imre Ferenczy Por Libera FolioPostado em 4 de setembro de 2023Postado em Esperanto tra la mondo, Ĝeneralaj Temoj, movado En Hungario en la aĝo de 91 jaroj forpasis Imre Ferenczy, honora membro de UEA kaj de HEA. Li aktivis en Esperantujo ekde 1950, interalie en la radioamatora kaj medicinista organizaĵoj. Profesie li laboris kiel kirurgo kaj sportkuracisto.
La estraro de UEA kontemplas sian AKSO-n Por Libera FolioPostado em 25 de agosto de 2023Postado em Esperanto tra la mondo, Ĝeneralaj Temoj, movado, UEA Ĝis la fino de aŭgusto UEA devas en iu aŭ alia maniero veni al konkludo pri la reteja renovigo kaj decidi pri nova administra sistemo. Tion decidis la komitato en Torino. Nun la estraro entreprenas paŝojn por plenumi la decidon.
Du kazoj de seksa molestado en la IJK en Italio Por Libera FolioPostado em 12 de agosto de 2023Postado em Esperanto tra la mondo, Ĝeneralaj Temoj, movado Du kongresanoj estis sekse molestitaj dum la Internacia Junulara Kongreso en Lignano, Italio. Estis elektita nova redaktoro de la revuo Kontakto. La tri novaj volontuloj de TEJO ĉiuj estas neesperantistoj.
Kongresa flago transdonita al Afriko Por Libera FolioPostado em 5 de agosto de 2023Postado em Esperanto tra la mondo, Ĝeneralaj Temoj, movado, UEA UEA ne plu estas en financa krizo, laŭ la ĝenerala direktoro dum la vendreda komitata kunveno. Pro subvencio de EU eblos dungi novajn oficistojn kaj ne altigi la kotizon. Ĝis la fino de aŭgusto la komitato deziras vidi raporton pri la reteja renovigo kaj la nova administra sistemo.
Ukrainio sur la podio en Torino Por Libera FolioPostado em 3 de agosto de 2023Postado em Esperanto tra la mondo, Ĝeneralaj Temoj, movado, UEA Samkiel pasintjare en Montrealo, ankaŭ en la Universala Kongreso de Torino okazis aparta programero pri la milito en Ukrainio. La programero ne estis anoncita en la Kongresa Libro, kaj okazis jam je la 9-a horo matene en mardo. Spite tion ĝi allogis sesdekon da interesiĝantoj.
UEA respondis malklare Por Libera FolioPostado em 2 de agosto de 2023Postado em Esperanto tra la mondo, Ĝeneralaj Temoj, movado, UEA Post la buĉo de la Centra Oficejo UEA ne plu havas superrigardon pri la monda Esperanto-movado. Tio evidentiĝis dum la programero “UEA respondas” dum la Universala Kongreso en Torino en mardo. La redaktoroj de la revuo Esperanto en Rusio ricevos helpon de nova estrarano el Ĉinio.
Mondfama kantisto forgesis Esperanton Por Libera FolioPostado em 30 de julho de 2023Postado em Esperanto tra la mondo, Ĝeneralaj Temoj, movado, UEA La mondfama blinda kantisto Andrea Bocelli sendis siajn salutojn al la solena inaŭguro de la Universala Kongreso en Torino. Li rakontis, ke li lernis la fundamentojn de Esperanto de sia piana instruisto, sed poste forgesis la lingvon. La komitato de UEA elektis novan honoran prezidanton, sed prokrastis la elekton de nova elekta komisiono, ĉar mankis kandidatoj.
Dek jaroj de reteja renovigo Por Libera FolioPostado em 26 de julho de 2023Postado em Esperanto tra la mondo, Ĝeneralaj Temoj, movado, UEA La 26-a de julio markas la dekjaran jubileon de la reteja renovigo de UEA. La projekto estis indikita kiel prioritata jam en 2013, sed ĝis nun rezultoj ne videblas. Laŭ TEJO la sistemo nun pretas, sed daŭras diskutoj inter UEA kaj TEJO pri testado kaj reciprokaj respondecoj.