Duobla adiaŭo en Poznano Por Libera FolioPostado em 25 de setembro de 2024Postado em Esperanto tra la mondo, Ĝeneralaj Temoj, movado Post jardekoj da fruktodonaj renkontoj, ĵus disiĝis en Poznano du centraj institucioj de la Esperanta kulturo: la kultura aranĝo Arkones, unuafoje okazinta en 1980, kaj la Interlingvistikaj Studoj en Universitato Adam Mickiewicz, fonditaj en 1997. Malklaras kio, se io, povos preni ilian lokon.
Handikapabloj kaj esperantistoj ĉe Unesko Por Libera FolioPostado em 17 de setembro de 2024Postado em Esperanto tra la mondo, Ĝeneralaj Temoj, movado “Handikapabloj. Sporto kaj laboro: Ĉiuj gajnas per fizika kaj mensa ekzercado” – impulsis vortluda, sed samtempe serioza titolo de kongreso en la Pariza domo de Unesko, la 9-an de septembro, kun ĉeesto de esperantistoj.
Nestabila Zamenhof falis en Bjalistoko Por Libera FolioPostado em 10 de setembro de 2024Postado em Esperanto tra la mondo, Ĝeneralaj Temoj, kulturo Ĉu vandaloj denove atakis statuon de Zamenhof en Bjalistoko, samkiel en 2009 dum la Universala Kongreso? Ĉi-foje estis trafita la malgranda Ludoviko, kiu ekde 2017 staris apud la ĉefa placo de la urbo. Sed polica enketo konkludis, ke krimo ne okazis.
IJK neniel tro enuiga eĉ sen skandaloj Por Libera FolioPostado em 3 de setembro de 2024Postado em Esperanto tra la mondo, Ĝeneralaj Temoj, movado Dum la pasintjara IJK en Italio du komencantoj estis trafitaj de seksa ĝenado. Ĉi-jare okazis neniuj skandaloj, kaj iuj eĉ opiniis la IJK-n en Litovio enuiga. Siru Laine trovis la trankvilon agrabla. ”Foje estis plezuro nur klaĉeti kaj manĝi sunflorsemojn en la hamakejo kun amikoj el diversaj kontinentoj”, ŝi skribas en sia raporto.
Spotify blokis Esperantan podkaston Por Libera FolioPostado em 26 de agosto de 2024Postado em Esperanto tra la mondo, Ĝeneralaj Temoj, kulturo Usone Persone, unu el la plej konataj podkastoj en Esperanto, estis ripete blokita de la elsendoservo Spotify. Ĉar ne eblis ricevi klarigon pri la kaŭzo de la problemo, Usone Persone nun transiris al alia servo. La podkasto festas sian dujariĝon en la 26-a de aŭgusto, kaj jam produktis 27 epizodojn.
La katalogado de Biblioteko Hodler progresas Por Libera FolioPostado em 20 de agosto de 2024Postado em Esperanto tra la mondo, Ĝeneralaj Temoj, kulturo Antaŭ iom pli ol jaro la ĉefa parto de Biblioteko Hector Hodler de UEA estis transdonita al la Nacia Biblioteko de Pollando en Varsovio. La kolekton tie prizorgas Gabriela Skonieczna, kiu konsentis rakonti al Libera Folio pri la nuna stato de la aferoj. La katalogado de la ampleksa materialo plu daŭras, kaj por daŭra kompletigo de la kolekto oni nun instigas esperantistajn eldonejojn sendi siajn librojn al Varsovio.
En Aruŝo venkis idealismo Por Libera FolioPostado em 15 de agosto de 2024Postado em Esperanto tra la mondo, Ĝeneralaj Temoj, movado Tim Owen estis skeptika pri la plano organizi Universalan Kongreson en Afriko. Pro la financaj baroj en monda perspektivo UK estas elitisma aranĝo, kaj tial apenaŭ iuj afrikanoj povos ĝin partopreni, li kredis. Sed surloke li devis konstati ke li eraris – kaj publike konfesi sian pekon.
En Tanzanio gejoj riskas dumvivan malliberigon Por Libera FolioPostado em 13 de agosto de 2024Postado em Esperanto tra la mondo, Ĝeneralaj Temoj, movado, UEA Pro la persekuto de seksaj minoritatoj en Tanzanio, LSG jam antaŭ jaro malrekomendis al siaj membroj kaj aliaj GLAT-aj esperantistoj partopreni la kongreseon en Aruŝo. Lige kun la UK la organizaĵo aperigis specialan numeron de Forumo por prilumi la situacion en la lando.
UEA funkcios per volontuloj kaj laborgrupoj Por Libera FolioPostado em 10 de agosto de 2024Postado em Esperanto tra la mondo, Ĝeneralaj Temoj, movado, UEA La komitato de UEA en Aruŝo dediĉis multe da tempo al diskuto pri la rekomendoj de la komitataj forumoj. Laŭ tiuj rekomendoj, granda parto de la laboro estu farata de volontuloj kaj laborgrupoj. Tiel oni intencas realigi ekzemple la longe atenditan Almanakon, kaj la funkciigon de la administra sistemo Akso. Fine la rekomendoj estis resenditaj al la estraro.
Vendi la domon de UEA ne estas urĝa afero Por Libera FolioPostado em 7 de agosto de 2024Postado em Esperanto tra la mondo, Ĝeneralaj Temoj, movado, UEA Kvindeko da kongresanoj ĉeestis, kiam estraranoj de UEA respondis al demandoj. Kritikaj demandoj malmultis. Oni eksciis interalie, ke UEA uzis ĝis 80 000 eŭrojn por certigi la partoprenon de afrikanoj en la unua afrika UK. Pri la vendo de la domo la estraro respondis, ke kaze de neceso eblus rapide forigi la libroservon de tie.