Reta kurso de Esperanto nun ankaŭ irlande Por Libera FolioPostado em 7 de novembro de 2023Postado em Esperanto tra la mondo, Ĝeneralaj Temoj, movado Jam en 30 lingvoj ekzistas reta kurso de Esperanto, kreita surbaze de la Zagreba metodo de Zlatko Tišljar. La reta kurso estas publikigita kun libera permesilo, do ĉiuj rajtas evoluigi ĝin. Sed kial en la irlanda?
Esperantistoj subtenas ukrainajn samlingvanojn Por Libera FolioPostado em 1 de novembro de 2023Postado em Esperanto tra la mondo, Ĝeneralaj Temoj, movado Esperantistoj kolektis milojn da eŭroj subtene al loĝantoj de Ukrainio, kiuj suferas pro la milito. Tamen la mono kolektita ĉe UEA tre malrapide atingas la bezonantojn. Pli rapide transpagis monon dana grupo, kiu gajnis monon ĉe la muzika festivalo en Roskilde.
Henri Ellenberger kronikis sian vivon Esperante Por Libera FolioPostado em 24 de outubro de 2023Postado em Esperanto tra la mondo, Ĝeneralaj Temoj La mondfama historiisto de medicino kaj krimologo Henri Ellenberger dum jaroj verkis taglibrojn grandparte en Esperanto. Entute la taglibroj ampleksas 41 volumojn, 12 000 paĝojn. Li naskiĝis en Afriko kiel filo de misiistoj. Dum la dua mondmilito fuĝis el okupita Francio al Svisio, kaj poste migris al Ameriko. La Montreala esperantisto Ĵenja Amis legis la unuan volumon, kiu temas pri lia eskapo kaj vivo dum la dua mondmilito.
Fragmento el la taglibro de Henri Ellenberger Por Libera FolioPostado em 24 de outubro de 2023Postado em Esperanto tra la mondo, Ĝeneralaj Temoj, movado Henri Ellenberger. Persona taglibro. Kajero 1 (oktobro 1940 – januaro 1943), paĝoj 83-87.
Pinta verko pri misteroj de planlingvoj Por Libera FolioPostado em 17 de outubro de 2023Postado em Esperanto tra la mondo, Ĝeneralaj Temoj, kulturo Antaŭ du jaroj la plej prestiĝa premio por germanlingvaj verkistoj estis aljuĝita al Clemens J. Setz, konata interalie pro tradukoj de William Auld al la germana. Nun en Esperanto aperis lia grava verko pri planlingvoj, ĉefe pri Esperanto. Li en ĝi verkas ne nur pri historiaj faktoj kaj biografioj, sed ankaŭ pri siaj konversacioj kun konataj esperantistoj. Pri la libro rakontas la tradukinto Detlef Karthaus.
Finnoj kaj ukrainoj nun oficiale ekzistas Por Libera FolioPostado em 10 de outubro de 2023Postado em Esperanto tra la mondo, Ĝeneralaj Temoj, kulturo La Akademio de Esperanto ĵus oficialigis 420 novajn radikojn. Kiel kutime, la nun oficiale aprobitaj vortoj estas vaste uzataj jam de multaj jaroj. Grandparte temas pri nomoj de landoj, popoloj kaj urboj. Oficialaj estas nun Finnlando, Barato kaj Moskvo. La ĉefurbo de Ukrainio aliflanke plu havas neniun oficialan nomon en Esperanto.
10-a Oficiala Aldono al la Universala Vortaro Por Libera FolioPostado em 7 de outubro de 2023Postado em Esperanto tra la mondo, Ĝeneralaj Temoj, kulturo La 24-an de septembro 2023, la Akademio aprobis la 10-an Oficialan Aldonon al la Universala Vortaro, kun 420 novaj radikoj kaj 832 novaj vortoj aŭ plurvortaj terminoj kaj iliaj difinoj. Voĉdonis 41 akademianoj el 45 (91%), 32 aprobis (78%), 4 voĉdonis kontraŭ kaj 5 sindetenis. Libera Folio publikigas la plenan tekston.
Nenio klaras pri la retejaj planoj de UEA Por Libera FolioPostado em 4 de outubro de 2023Postado em Esperanto tra la mondo, Ĝeneralaj Temoj, movado, UEA Kion decidis la komitato de UEA pri la reteja renovigo? Kio okazos nun? Ĉu UEA tute forlasos la administran sistemon AKSO, kiun laŭ mendo de UEA dum pluraj jaroj ellaboris TEJO? Post la publikigo de estrara raporto pri la pasintsemajna neformala kunveno de komitatanoj la afero eĉ malpli klaras ol pli frue.
Decido pri nova retejo denove prokrastita Por Libera FolioPostado em 26 de setembro de 2023Postado em Esperanto tra la mondo, Ĝeneralaj Temoj, UEA La komitato de UEA konsentis denove prokrasti decidon pri la nova retejo kaj la administra sistemo Akso. La projekto de reteja renovigo daŭras ekde 2013. Dum sabata kunsido estis konsentite, ke la komitato estos informita pri progresoj en januaro 2024.
Malklaras la sorto de la libroservo de UEA Por Libera FolioPostado em 19 de setembro de 2023Postado em Esperanto tra la mondo, Ĝeneralaj Temoj, kulturo, movado, UEA Jam antaŭ du jaroj la komitato de UEA decidis, ke la libroservo de la asocio estonte estos prizorgata de la organizaĵo E@I en Slovakio. Tamen ĝis nun la afero pendas, ŝajne ĉar oni ne sukcesis konsenti pri la konkretaj kondiĉoj de la transdono. Provizore la libroservon partatempe prizorgas Ionel Oneț, kiu devus emeritiĝi fine de 2022.