La komitato de UEA havas nenion por diri Por Libera FolioPostado em 9 de maio de 2023Postado em Esperanto tra la mondo, Ĝeneralaj Temoj, movado, UEA Grandaj defioj staras antaŭ UEA, sed la supera organo de la asocio preskaŭ plene silentiĝis. Ajna diskuto mankas, en aprilo aperis nur manpleno da rutinaj diskonigoj en la komitata retlisto. ”Ĝi atendas, sed ne havos kialon ne aktivi post nelonge”, klarigas la prezidanto de UEA.
IJK 2024 okazos en Litovio Por Libera FolioPostado em 23 de abril de 2023Postado em Esperanto tra la mondo, Ĝeneralaj Temoj, movado TEJO elektis Litovion anstataŭ Tanzanio kiel landon por la Internacia Junulara Kongreso 2024. La respondeculoj ne klarigis, kial oni ne volis kongresi en Afriko.
Por kio utilas Libera Folio? Por Libera FolioPostado em 19 de abril de 2023Postado em Esperanto tra la mondo, Ĝeneralaj Temoj, kulturo Libera Folio estis fondita antaŭ dudek jaroj por prilumi akutan krizon en UEA. Multo ŝanĝiĝis en la mondo de post la jaro 2003, sed krizoj konstantas. Por kio do utilas nia bulteno? Ĉu nur por fidinde kaj ripete informi, ke en Esperantujo ĉio daŭre aĉas, kiel komentis unu leganto?
Nova retejo por esperantistaj librovermoj Por Libera FolioPostado em 12 de abril de 2023Postado em Esperanto tra la mondo, Ĝeneralaj Temoj, kulturo Ĉu denove nova socia retejo por esperantistoj? Sed ĉi-foje ĝi estas ne nur por esperantistoj. Per Libroj.org eblas rakonti en Esperanto pri interesaj libroj kaj trovi aliajn legemajn esperantistojn – sed ankaŭ interrilati kun legemuloj ekster Esperantujo. Libroj.org estas parto de Fediverso, samkiel Mastodon.
Eroŝenko reviviĝas en angla traduko Por Libera FolioPostado em 4 de abril de 2023Postado em Esperanto tra la mondo, Ĝeneralaj Temoj, kulturo Dum multaj jaroj la blinda esperantista verkisto Vasil Eroŝenko krom Rusio, Ukrainio kaj orienta Azio, kie diverslingve aperis lia verkaro, estis konata ĉefe en Esperantujo. Ĵus tamen Clemens J. Setz konigis lin en la germana, kaj nun aperis antologio de verkoj de Eroŝenko en la angla.
UEA lanĉis sian novan retejon Por Libera FolioPostado em 31 de março de 2023Postado em Esperanto tra la mondo, Ĝeneralaj Temoj, movado, UEA Sojle al la dekjara jubileo, UEA nun fine povas lanĉi sian novan retejon, kiu estis anoncita en 2013. Ne ĉio jam pretas, kaj la videblaj ŝanĝoj estas malpli grandaj ol multaj atendis, sed laŭ la estraro de UEA temas pri grava progreso. ”Cetere AKSO ne estas la nura reta projekto de UEA”, atentigas ĝenerala sekretario Aleks Kadar.
Mortkondamno de Billy Waldon nuligita Por Libera FolioPostado em 28 de março de 2023Postado em Esperanto tra la mondo, Ĝeneralaj Temoj, movado Billy Waldon (Noiĉjo Sekvojo) estas konata ĉeroka esperantisto, kiu en 1991 estis kondamnita je mortpuno interalie pro tri murdoj. Lastatempe la kasacia kortumo de Kalifornio nuligis la kondamnon kaj la tutan proceson kontraŭ li, raportas Brandon Sowers.
EU-subvencio savas la financojn de TEJO Por RedakcioPostado em 27 de março de 2023Postado em Esperanto tra la mondo, Ĝeneralaj Temoj, movado TEJO ricevos subvencion de 125 000 eŭroj de EU. Tiu subvencio kovros pli ol 90 procentojn de la buĝetitaj elspezoj de TEJO ĉi-jare. Nun oni denove dungos oficistojn.
Metropoliteno reveturis al Nederlando Por RedakcioPostado em 21 de março de 2023Postado em Esperanto tra la mondo, Ĝeneralaj Temoj, kulturo En 1933 en Amsterdamo estis eldonita unu el la klasikaĵoj de la originala Esperanta literaturo: Metropoliteno de Vladimir Varankin. Post 90 jaroj la libro denove aperas samlande, nun en nederlanda traduko.
Burundo retiris sian kandidatiĝon por IJK 2024 Por RedakcioPostado em 16 de março de 2023Postado em Esperanto tra la mondo, Ĝeneralaj Temoj, movado La komitato de TEJO vigle debatis ĉu okazu IJK 2024 en Eŭropo aŭ Afriko kaj ĉu TEJO estas tro eŭropcentra. Oni diskutis ankaŭ, ĉu IJK okazu kune kun la UK, aŭ ĉu tio malfortigus la etoson de la renkontiĝo. Meze de la debato, unu el la tri kandidatoj, Burundo retiris sian kandidatiĝon. Oni nun decidos inter Tanzanio kaj Litovio.