La tria laŭro al imperiestrinaj memoraĵoj Por Libera FolioPostado em 15 de dezembro de 2023Postado em Esperanto tra la mondo, Ĝeneralaj Temoj, kulturo La plej prestiĝan literaturan premion de Esperantujo, la Laŭron de la Akademio, ĉi-jare ricevis Anna Löwenstein por sia verko ”La memoraĵoj de Julia Agripina”. La ricevinto de la pasintjara Laŭro, Sten Johansson, trovas la premiiton tre inda.
UEA antaŭvidas plian ŝrumpon de kotizoj Por Libera FolioPostado em 12 de dezembro de 2023Postado em Esperanto tra la mondo, Ĝeneralaj Temoj, UEA La membraro de UEA kresketas, sed la enspezoj de kotizoj ŝrumpas. La malkresko plej evidentas en la kategorio membroj-abonantoj. Laŭ la buĝeta propono por 2024 la domo en Roterdamo ne estos vendita venontjare kaj nenio ŝanĝiĝos pri la libroservo. La salajraj kostoj altiĝos kaj UEA havos deficiton.
Daŭre mankas solvo por la libroservo de UEA Por Libera FolioPostado em 5 de dezembro de 2023Postado em Esperanto tra la mondo, Ĝeneralaj Temoj, UEA Granda majoritato el la membroj de UEA opinias la libroservon tre grava servo. Tamen daŭre malklaras, kio okazos pri la libroservo de UEA, kiam la domo de la Centra Oficejo estos vendita. Aliflanke la vendo de la domo prokrastiĝas. Pri tio rakontis estraranoj dum la Virtuala Kongreso.
La revuo sen redakto Por Libera FolioPostado em 28 de novembro de 2023Postado em Esperanto tra la mondo, Ĝeneralaj Temoj, vidpunkto La revuo de UEA suferas de manko de redaktado kaj strukturo. Krome mankas recenzoj, nekrologoj kaj diskutoj, dum la titoloj estas plumpaj. Tion skribas en vidpunkta artikolo Osmo Buller, multjara ĝenerala direktoro de UEA.
UEA rekorde malfruas pri sia buĝeto Por Libera FolioPostado em 21 de novembro de 2023Postado em Esperanto tra la mondo, Ĝeneralaj Temoj, movado Sabate la 18-an de novembro devis okazi kunsido de la supera decidorgano de UEA, la komitato, por aprobi la buĝeton de la asocio por la venonta jaro. En pli ordaj tempoj la buĝeto estis akceptata dum la Universala Kongreso. Nun mankas eĉ propono pri buĝeto, kaj la grava kunsido estis senklarige nuligita kun kelktaga antaŭaverto.
Israelaj esperantistoj rakontis pri la milito Por Libera FolioPostado em 14 de novembro de 2023Postado em Esperanto tra la mondo, Ĝeneralaj Temoj, movado Neniuj israelaj esperantistoj ĝis nun rekte suferis pro la milito inter Ĥamas kaj Israelo. En Gazao ŝajne mankas esperantistoj. Esperanto-Ligo en Israelo faris deklaron, laŭ kiu la nuna milito estas neevitebla ”por ebligi daŭripovan solvon kaj estontan rekonstruon de Gaza kaj de la ĉirkaŭa regiono en Israelo”.
Deklaro de ELI pri la milito en Gaza Por Libera FolioPostado em 14 de novembro de 2023Postado em Esperanto tra la mondo, Ĝeneralaj Temoj, movado Esperanto-Ligo en Israelo (ELI) diskonigis deklaron pri la milito en Gaza. Libera Folio publikigas la tekston.
Forpasis Erich-Dieter Krause Por Libera FolioPostado em 10 de novembro de 2023Postado em Esperanto tra la mondo, Ĝeneralaj Temoj, kulturo Forpasis Erich-Dieter Krause (1935–2023), orientgermana fakulo pri la indonezia lingvo, en Esperantujo ĉefe konata kiel akademiano kaj aŭtoro de pluraj gravaj vortaroj inter Esperanto kaj la germana lingvo.
Reta kurso de Esperanto nun ankaŭ irlande Por Libera FolioPostado em 7 de novembro de 2023Postado em Esperanto tra la mondo, Ĝeneralaj Temoj, movado Jam en 30 lingvoj ekzistas reta kurso de Esperanto, kreita surbaze de la Zagreba metodo de Zlatko Tišljar. La reta kurso estas publikigita kun libera permesilo, do ĉiuj rajtas evoluigi ĝin. Sed kial en la irlanda?
Esperantistoj subtenas ukrainajn samlingvanojn Por Libera FolioPostado em 1 de novembro de 2023Postado em Esperanto tra la mondo, Ĝeneralaj Temoj, movado Esperantistoj kolektis milojn da eŭroj subtene al loĝantoj de Ukrainio, kiuj suferas pro la milito. Tamen la mono kolektita ĉe UEA tre malrapide atingas la bezonantojn. Pli rapide transpagis monon dana grupo, kiu gajnis monon ĉe la muzika festivalo en Roskilde.