-
Nova redaktoro de Kontakto – Thiago Ballestero Assumpção
La nova redaktoro de “Kontakto”, Thiago Ballestero Assumpção, rakontas siajn planojn pri la estonteco de la revuo: Unue, mi proponas daŭrigi la nunajn klopodojn enhavigi bildstriojn en la revuo kaj plifortigi la ĉeeston de intervjuoj kaj kreivaj verkaĵoj. Sekve, mi proponas pligrandigi la eblojn traduki artikolojn al la revuo kaj ilin pli ofte aperigi. Ĉefe tiuj el nefamaj internaciaj aŭtoroj kaj periodaĵoj, tiel, ke ni povos disvastigi informojn, kiujn alimaniere ni ne havus en Esperantujo. Por tion realigi, mi proponas la kreadon de tradukaj laborgrupoj kun volontuloj, kiuj lertos pri la koncernotaj nacilingvoj. Krom tio, esploro farita de mi per metoda analizo de la 2014–2024-a eldonado de “Kontakto” montras, ke…
-
UEA sekretigas la elekton de kongresurboj
Laŭ la kongresa regularo de UEA, la komitato estu regule informata kaj konsultata pri la elekto de kongresurboj. Laŭ la nova prezidanto de UEA, Fernando Maia, tio tamen ne eblas, ĉar la kandidata urbo ne sciu, ĉu ĝi estas la sola kandidato. Tial la regularo laŭ li devas esti ŝanĝita. Salono Zamenhof dum la solena inaŭguro estis verde lumigita, krom la podio, kie la reprezentantoj de UEA konservis sian naturan aspekton. La 110-a universala kongreso de Esperanto estis oficiale malfermita en dimanĉo antaŭtagmeze. La inaŭguro ne komenciĝis ĝustatempe, kvankam la reprezentantoj de UEA sidis sur siaj lokoj sur la scenejo, kaj nenia kialo de la malfruo estis anoncita. Post 20-minuta…
-
UEA havas novan estraron
Fernando Maia estas la nova prezidanto de UEA. La komitato de la asocio dum sia unua kunsido en Brno elektis novan estraron. La komitato sekvis la rekomendon de la elekta komisiono, krom ke anstataŭ Istvan Szabolcs post du voĉdonadoj estis elektita François Lo Jacomo. Amri Wandel ne ricevis sufiĉe da voĉoj por denove eniri la estraron. La komitato kunsidas en Brno. Foto: Paweł Fischer-Kotowski. La komitato de UEA kolektiĝis por sia unua kunveno dum la UK en Brno en sabato, la 26-a de julio. La origina plano estis, ke la kunveno okazu hibride – samtempe rete kaj ĉeeste. Tri tagojn antaŭ la kunveno la estraro de UEA tamen anoncis, ke…
-
Ana Ribeiro nova prezidanto de TEJO
TEJO elektis novajn prezidanton kaj estraron, dum la eksigita prezidanto denove kaj ripete postulis demision de ĉiuj estraranoj. Tiuj laŭ li malhelpas al la komitato fari sian laboron. Dum la reta komitata kunsido la eksa prezidanto Michal Matúšov denove postulis demision de la tuta estraro dum estis elektata nova estraro. En la 20-a de julio la komitato de TEJO kunvenis rete por elekti novan estraron. Nur en la antaŭa tago ili ricevis la liston de kandidatoj de la Elekta Komisiono. Entute estis nur 7 kandidatoj el 4 kontinentoj, el kiuj 4 estas virinoj kaj 3 viroj. 5 el la kandidatoj estas nunaj estraranoj, sed la prezidanto, Lucía Montserrat Fernández Barrera,…
-
Esperanto-Tago: Antaŭ 138 jaroj aperis la Unua Libro
Antaŭ 138 jaroj, la 26an de julio 1887 (la 14an de julio, laŭ la Julia kalendaro) en Varsovio aperis la broŝuro “Internacia lingvo. Antaŭparolo kaj plena lernolibro (por Rusoj)” [Международный языкъ. Предисловiе и полный учебникъ (por Rusoj], konata nun kiel la Unua Libro. Ĝia aŭtoro, la 27-jara Ruslanda judo Lazarj Markoviĉ Zamenhof, kaŝis sin sub la pseŭdonimo “D-ro Esperanto”. Ĉi tiu dato, la 26a de julio, estas ĉiujare festata kiel la naskiĝtago de Esperanto. La redakcio de “La Ondo de Esperanto” gratulas ĉiujn esperantistojn kaj amikojn de Esperanto okaze de la hodiaŭa festo kaj proponas (re)legi la artikolon de la Ruslanda ĵurnalisto Aleksander Korĵenkov pri la Unua Libro https://sezonoj.ru/2020/07/unua/ La…
-
Brno: Pli ol 1100 kongresanoj
Al la 110a Universala Kongreso de Esperanto, kiu komenciĝos morgaŭ en Brno (Ĉeĥio), jam aliĝis 1103 personoj el 63 landoj. La kongreslando Ĉeĥio denove devancis Germanion kaj kun 130 aliĝintoj estas unua en la laŭlanda plejlisto. Vidu ĉi-sube la liston de la landoj el kiuj aliĝis pli ol 25 personoj (en ĝi unuafoje aperas Slovakio): 130 Ĉeĥio 120 Germanio 106 Pollando 94 Francio 46 Hungario 43 Ĉinio (kun Honkongo kaj Tajvano) 34 Koreio 33 Brazilo 31 Usono 30 Hispanio 28 Italio 28 Slovakio 27 Nederlando Ĉi tiu nombro ne estas definitiva. Kutime dum la kongresa semajno aliĝas de dekkelko ĝis kelkdeko da novaj kongresanoj. Agrablan kaj fruktodonan kongreson al ĉiuj!…
-
La junia Ondo: ampleksa, bunta, riĉe ilustrita kaj leginda
Antaŭ tri semajnoj aperis la junia (somera laŭ la nordhemisfera vidpunkto) eldono de la ĉiusezona gazeto “La Ondo de Esperanto”, 2025, №2 (324). Sur ĝiaj 139 paĝoj (legeblaj laŭ la normoj “pdf” kaj “ePub”) estas pli ol 60 tekstoj, garnitaj de multaj ilustraĵoj. En la 48-paĝa primovada sekcio Eventoj, kiu sekvas la rubrikon “Redakcie”, estas publikigita kvardeko da artikol(et)oj pri esperantista aktivado dum aprilo-junio. Oni povas legi artikolojn pri la 76a Internacia Fervojista Esperanto-Kongreso en Žilina, pri landaj Esperanto-kongresoj en Aŭstrio, Britio, Francio, Hispanio kaj Kroatio, kaj pri multaj aliaj renkontiĝoj kaj agadoj esperantistaj en pluraj landoj. Enestas ankaŭ informoj pri okazontaj kongresoj kaj renkontiĝoj, kaj la nekrologa rubriko kun…
-
Artikoloj pri ĉiuj UKoj okazintaj ekde la 1991a jaro
Post tri tagoj, la 26an de julio 2025 en Brno komenciĝos la 110a Universala Kongreso de Esperanto (UK). En nia arkiva retejo (ne en la novaĵretejo) estas publikigitaj artikoloj pri ĉiuj UKoj okazintaj ekde la 76a UK en Bergeno en 1991 ĝis la 109a UK en Aruŝo en 2024, escepte de la 105a (Montrealo, 2020) kaj 106a (Belfasto, 2021) kongresoj, kiuj estis nuligitaj pro la koronvirusa pandemio. Ĉi tiuj artikoloj unue aperis en la gazetoj “Ruslanda Esperantisto” kaj “La Ondo de Esperanto”. Atendante novaĵojn el Brno, vi povas (re)legi la prikongresajn raportojn (kaj aliajn tekstojn) el la jaroj 1991-2024 ĉe https://esperanto-ondo.ru/Ind-kong.htm. AlKo Foto de John Huang (UK-109, Aruŝo) Ĉi tiu…
-
Iĝu TEJO-volontulo en Roterdamo
Kadre de Eŭropaj Solidaraj Korpusoj (ESK – antaŭe “Eŭropa Volontula Servo”), Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) invitas vin iĝi plentempa TEJO-volontulo en la Centra Oficejo en Roterdamo, Nederlando. ESK estas malferma al junaj kandidatoj kies aĝo estas inter 18 kaj 30 jaroj kaj kiuj havas loĝpermeson en la landoj listigitaj fine. La volontulado daŭru ideale 12 monatojn, tiel ebligante al multaj akiri tiujn spertojn, ideale ekde septembro aŭ oktobro. Kiel volontulo vi certe lernos memstare labori kaj povos profundigi viajn spertojn, interalie en la sube menciitaj taskoj. Eblas kandidatiĝi ĝis la 7a de aŭgusto 2025. Pliaj detaloj pri la volontula programo TEJO serĉas tri volontulojn por la volontula periodo ekde…
-
FESTO 2025: La arta programo
Post pli ol dekjara paŭzo FESTO revenas. Ĝi okazos de la 17a ĝis la 24a de aŭgusto 2025 en Moissac, en Okcitanio, Francio. FESTO estas organizita de la Junulara Esperanta Franca Organizo (JEFO) kun Esperanto-muzika programo aranĝita de EUROKKA kaj kun la subteno de la Federacio EsperantOccitanie. Ĉu vi volas partopreni mojosan festivalon en Sudfrancio kaj ĝui esperantan muzikan programon? Ĉu vi volas esperantumi dum tuta semajno kaj festumi ĝis la nokto, nokto fin’? Ĉu vi ne povas vojaĝi ĝis Indonezio por partopreni la IJK-n? Venu al FESTO 2025! FESTO okazos en la metilernejo (MFR de Moissac) en la bela urbeto Moissac (Mŭasak, ne malproksime de Tuluzo). Tie vi ĝuos…
























