• PMA

    Trump haltigas libropakaĵojn de UEA al Usono

    La libroservo de UEA ne plu povas sendi pakaĵojn al Usono. Tio estas unu el la sekvoj de la kaosa doganpolitiko de Donald Trump. Usono unuflanke nuligis regulojn pri sendogana sendado de pakaĵoj ĝis certa valoro. Ĉar nun mankas ajnaj novaj reguloj, simple ne eblas sendi pakaĵojn el Eŭropo al Usono. Prezidento Donald Trump en la ovala oficejo. Foto: La Blanka Domo Dum preskaŭ du monatoj eŭropaj kaj alilandaj poŝt-entreprenoj atendis klarigojn pri la novaj doganreguloj, post kiam la usonaj aŭtoritatoj nuligis la antaŭan regulon, kiu permesis sendoganan sendon de varoj ĝis certa valoro. Tamen ne eblis ricevi informon pri tio, kiuj reguloj nun validos. Ĉar ne eblas scii, kiu…

  • PMA

    Estraro de TEJO 2025-2026

    La Komitato de TEJO elektis la Estraron de TEJO por la mandato 2025-2026. La nova teamo ekoficis la 1an de septembro. Agrablan kunlaboron kaj sukcesan agadon! Vidu la liston de la novelektitaj estraranoj. Prezidantino: Ana Ribeiro Vicprezidanto: Ikvero Almeida Silva Ĝenerala Sekretario: Snehaja Venkatesh Kasisto: Mihary Andrianirina Estrarano: Alexandre Basque Estrarano: Espoir Ngoma Kasati Fonto: https://www.tejo.org/ru/estraro-de-tejo-2025-2026/ Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news The post Estraro de TEJO 2025-2026 appeared first on La Ondo de Esperanto.

  • PMA

    KEA: ”En Gazao la afero estas tre klara kaj akuta”

    Kataluna Esperanto-Asocio en aŭgusto faris oficialan komunikon pri la situacio en Gazao, kun la titolo ”Ĉesigu la genocidon”. Libera Folio petis la prezidanton de KEA klarigi, kial la asocio decidis fari deklaron ĝuste pri Gazao, sed ne ekzemple pri la milito en Ukrainio, kiu rekte tuŝas multajn esperantistojn. La deklaro de Kataluna Esperanto-Asocio pri Gazao aperis la 11-an de aŭgusto, sed pro someraj ferioj la asocio ne povis tuj respondi al la demandoj de Libera Folio, klarigas la prezidanto de KEA, Alfons Tur i Garcia. – Tamen nek la sinteno de nia asocio nek bedaŭrinde la realo estas aliaj ol estis antaŭ dek kvin tagoj. Mi volus emfazi ke ĝi…

  • PMA

    Esperanto malpermesita en Esperanto-kongreso

    En kiu lingvo oni parolu en nacia Esperanto-aranĝo? La demando estas same malnova kiel la organizita Esperanto-movado. Ofte oni plendas pri troa krokodilado en la nacia lingvo, sed en la ĵusa asembleo de Itala-Esperanto okazis male: oni oficiale malpermesis al la vicprezidanto de la asocio paroli en Esperanto. Partoprenantoj de la Itala Esperanto-Kongreso. Foto: IEF. Dum la lasta semajno okazis en Salsomaggiore Terme en norda Italio la 91-a Itala Kongreso de Esperanto. La kongreso havis riĉan programon kun prelegoj, ekskursoj, koncertoj kaj kurso de Esperanto. La programo enhavis ankaŭ la jaran asembleon de Itala Esperanto-Federacio. Unu el la partoprenantoj estis la konata itala esperantisto Brunetto Casini, vicprezidanto de la asocio,…

  • PMA

    Eŭropa Tago de Lingvoj iĝas Semajno de Lingvoj kaj Paco

    De 2001 Konsilio de Eŭropo, en kiu membras 46 ŝtatoj kun ĉ. 700 milionoj da loĝantoj, okazigas la Eŭropan Tagon de Lingvoj (ETL) ĉiun 26an de septembro. Ĝi celas instigi al malkovro de pliaj lingvoj, ĉar lingva diverseco estas rigardata kiel ilo por atingi pli grandan interkulturan komprenon kaj kerna elemento de la kultura heredaĵo de la kontinento. UEA kadre de sia Eŭropa Komisiono kunlabore kun Eŭropa Esperanto-Unio (EEU) kaj Eŭropo Demokratio Esperanto (EDE) kontribuas ĉiujare al tio kaj instigas la landajn asociojn de UEA, aparte en Eŭropo, al efika agado tiucele. Pasintjare EEU proponis kunligi la Internacian Tagon de Paco (21 sep.) kun ETL por krei la Semajnon de…

  • PMA

    Malferma alvoko: faru retan trejnadon por TEJO

    La komisiono pri Aktivula Trejnado de TEJO okazigos unu trejnadon po monato en oktobro, novembro kaj decembro 2025. Pro tio, ni alvokas vin organizi retan trejnadon por TEJO. Tio estas pagata oportuno (50 eŭroj po trejnado) kaj malferma al homoj el la tuta mondo. Kia estos la trejnado? Ĝi okazos per la platformo Zoom, kun daŭro de minimume unu horo. Male ol prelegoj, en kiuj nur unu homo parolas kaj la aliaj aŭskultas, trejnadoj estas interagaj sesioj en kiuj oni instruas pri praktitkaj temoj (vidu sube la tabelon, kiu montras pli da detaloj pri tio). Vi povas proponi trejnadon pri ajna temo, sed ni preparis liston de temoj kiel sugesto.…

  • PMA

    Paweł Fischer-Kotowski kaj Fransoazo Noireau: La Instruistoj de la Jaro

    Je la Zamenhof Tago 2024 ILEI kun subteno de TEJO invitis ĉiujn esperantistojn proponi kandidatojn por la kategorioj de la konkurso “La Instruistoj de la Jaro”. En la 58a kongreso de ILEI, okazinta la 19-26an de julio 2025 en Beogrado estis anoncitaj la gajnintoj: Juna Instruisto de la jaro 2024: Paweł Fischer-Kotowski Honoraj atestiloj: Joel Muhire, Ranja Zafinifotsy, Alexander/Alekso Vaughn Miller Instruisto de la jaro 2024: Fransoazo Noireau Honoraj atestiloj: Dennis Keefe, Vida Kulikauskiene Legu la biografiojn de la laŭreatoj en la retejo de ILEI https://www.ilei.info/novajxoj/instruistoj-de-la-jaro-2024.pdf “La Ondo de Esperanto” gratulas la laŭreatojn! AlKo Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”. Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki…

  • PMA

    Esperanto kaj merkatiko: 14 artikoloj de Dennis Keefe

    Dum 2012-2019 en la gazeto “La Ondo de Esperanto” aperis ciklo da artikoloj pri Esperanto kaj merkatiko, verkita de Dennis Keefe – usona merkatikisto, lingvoinstruisto kaj esperantisto, internacie konata instruisto de Esperanto, iniciatinto de la unua (1995, Francio) kaj organizinto de pluraj Lingvaj Festivaloj, inventinto de la kurso BEK (Baza EKzercaro, aŭ Baza Esperanto-Kurso), iniciatinto kaj kunorganizinto de la lernejo “Esperanto-Insulo” en la insulo Hajnano (Ĉinio), kunfondinto de Universitato de Esperanto, laŭreato de la honora titolo La Esperantisto de la Jaro 2011. Ĉi tiu ciklo konsistas el 14 artikoloj. Ĉiu artikoloj estas legeblaj ne nur en la gazeto, sed ankaŭ en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”. Artikoloj de Dennis…

  • PMA

    Aferoj disfalas de Chinua Achebe aperis en Esperanto

    La romano Aferoj disfalas de Chinua Achebe estas klasikaĵo de la afrika literaturo. Leginde kaj vigle ĝi prezentas la vivon en vilaĝo de okcidenta Afriko (la nuntempa Niĝerio) ĉirkaŭ la komenco de la 20a jarcento. La alveno de eŭropaj misiistoj detruas tiun tradician vivomanieron kaj dividas la komunumon. Unue eldonita en 1958, kaj listigita en Encyclopædia Britannica kiel unu el 12 romanoj konsiderataj la plej bona libro iam ajn verkita, Things Fall Apart nun aperas en Esperanto, tradukite de Anna Löwenstein. Ĝin eldonis Esperanto-Asocio de Britio. Ĝin prolegis kaj lingve kontrolis Hirotaka Masaaki (Vastalto), Renato Corsetti kaj Edmund Grimley Evans. Trovu ĝin ĉe Amazono kaj aliaj tiaj retbutikoj! Elŝutu specimenan…

  • PMA

    Cifereca Arkivo de Pola Esperanto-Asocio en la reto

    Kun ĝojo ni anoncas, ke oni malfermis Ciferecan Arkivon de la Pola Esperanto-Asocio – nova sekcio de nia retejo, dediĉita al kolektado kaj publikigo de la kultura heredaĵo de la Esperanta movado en Pollando. En la arkivo troviĝas interalie vortaretoj, lernolibroj, frazlibroj, sonregistraĵoj, kaj en la estonteco ankaŭ gazetaj materialoj kaj historiaj dokumentoj. La celo de la projekto estas ne nur faciligi aliron al edukaj kaj arkivaj materialoj, sed ankaŭ pluvivigi nian heredaĵon en cifereca formo. La iniciato naskiĝis danke al plurmonata laboro de Bartłomiej Jezierski (Azoniasty), kiu sole ciferece prilaboris kaj ciferecigis la kolektojn. La arkivo estos pligrandigata paŝon post paŝo – ĉiu, kiu posedas valorajn materialojn en fizika…