• PMA

    UEA ne sukcesis vendi sian domon

    La planata vendo de la Centra Oficejo de UEA ĝis nun ne efektiviĝis, ĉar la aĉetonto ne sukcesis pagi la garantiaĵon. UEA tamen esperas, ke la vendokontrakto povos esti subskribita post la jarŝanĝo. Plu mankas plano por la estonteco de la libroservo. La komitato de UEA kunsidis rete dum pli ol tri horoj. En sia longa sabata kunsido la komitato de UEA traktis la buĝeton por la venonta jaro. La buĝeto enhavas neniujn gravajn ŝanĝojn rilate la kostojn de la oficeja domo en Nieuwe Binnenweg 176, nek rilate la funkciadon de la libroservo, kiu troviĝas en la sama domo. Tio estas iom miriga, se konsideri ke la komitato de UEA…

  • PMA

    Forpasis Rob Moerbeek, vivanta institucio

    Rob Moerbeek eklaboris en la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo en julio 1969. Ĉiuj, kiuj iam vizitis la oficejon, certe konas kaj memoras lian senpretendan afablecon. Lia lasta labortago tie estis la 7-a de novembro 2025. Tri semajnojn poste li forpasis en la aĝo de 89 jaroj. Rob Moerbeek (1936–2025). Foto: UEA Viva. Jaŭde la 27-an de novembro 2025 Rob Moerbeek, unu el la plej konataj vizaĝoj de la internacia Esperanto-movado, forpasis en sia hejmurbo Beverwijk (Nederlando). Rob naskiĝis la 1-an de majo 1936 en socialisma Esperantomedio – liaj gepatroj, Jan Moerbeek kaj Alida Elisabeth Prins, estis idealismaj laboristoj kiuj ekzerciĝis pri la lingvo dum promenoj, dum juna Rob,…

  • PMA

    Forpasis Rob Moerbeek, vivanta institucio

    Rob Moerbeek eklaboris en la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo en julio 1969. Ĉiuj, kiuj iam vizitis la oficejon, certe konas kaj memoras lian senpretendan afablecon. Lia lasta labortago tie estis la 7-a de novembro 2025. Tri semajnojn poste li forpasis en la aĝo de 89 jaroj. Rob Moerbeek (1936–2025). Foto: UEA Viva. Jaŭde la 27-an de novembro 2025 Rob Moerbeek, unu el la plej konataj vizaĝoj de la internacia Esperanto-movado, forpasis en sia hejmurbo Beverwijk (Nederlando). Rob naskiĝis la 1-an de majo 1936 en socialisma Esperantomedio – liaj gepatroj, Jan Moerbeek kaj Alida Elisabeth Prins, estis idealismaj laboristoj kiuj ekzerciĝis pri la lingvo dum promenoj, dum juna Rob,…

  • PMA

    DeepL fine lernis Esperanton – ĉu plu gravas?

    En 2012 estis granda novaĵo, ke la aŭtomata tradukilo de Google ekparolis Esperanton. De tiam la kvalito de aŭtomataj tradukoj eksplode evoluis. Nun tradukon al kaj el Esperanto proponas ankaŭ la fama tradukilo DeepL. Sed kiu funkcias plej bone? Kaj ĉu homaj tradukistoj plu bezonatos? DeepL tradukas el la ukraina al Esperanto. La traduko estas bonkvalita, sed la nomo de la ukraina ministro estas skribita kun angleca ortografio – en Esperanto ja ne ekzistas la litero y. Kiam Google en 2012 aldonis Esperanton al la lingvoj de sia aŭtomata tradukilo, la kompanio mem trovis la novaĵon tiel grava, ke pri ĝi aperis aparta afiŝo en la blogo de Google –…

  • PMA

    Scivola homo de bonkora toleremo

    La 13-an de novembro en la aĝo de 88 jaroj en Varsovio forpasis la elstara pola esperantisto Roman Dobrzyński, honora membro de UEA kaj PEA, ĵurnalisto kaj verkisto. En 1967 li edziĝis al la germana esperantisto Erika Rauschert. ”Nun, kiam ambaŭ ne plu vivas, ni kun admiro memoras du homojn, kiuj ligiĝinte per Esperanto donis modelon por la kunvivado”, skribas Ulrich Lins. Roman Dobrzyński 1937–2025. Foto: Yves Nevelsteen Kiam mortas fama esperantisto, la nekrologoj kutime omaĝas lin jene. Oni listigas liajn kontribuojn al la movado aŭ literaturo de Esperanto, sekvas pli-malpli detala resumo de lia profesia, do eksteresperanta aktivado. Se nur listigi la funkciojn de Roman Dobrzyński ĵus mortinta, 88-jara,…

  • PMA

    Kunorganizu kun TEJO la IJK-n en 2027 en via lando!

    Kandidatiĝu kaj organizu kune kun Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) la 83an Internacian Junularan Kongreson (IJK) en via lando en 2027! Daŭrigu la longdaŭran tradicion de la plej granda kaj mojosa internacia evento de la mondo: la IJK! Ĉu vi ŝatus kunlabori kun TEJO por okazigi la IJK-n? Anoncu vin! Laŭ la Kongresa Reglamento, vi kunlaboros kun la Kongresa Komisiono (KK), labororgano de TEJO, por organizi la IJK-n en via lando. Tiel, via organizo ne okazigos ĝin sola, sed kun internacia teamo de junuloj por sukcese realigi diversajn elementojn de la kongreso. Antaŭ ol kandidatiĝi, nepre legu unue la amenditan Reglamenton pri la Internacia Junulara Kongreso kaj la rilatan proceduron…

  • PMA

    ĈAR 2025: La plej ĈARma renkontiĝo de aŭtuno

    Ĉu vi tristas, ke la kongresa sezono tuj finiĝos? Ĉu jam mankas al vi esperantumado? Ne zorgu, ni havas solvon por vi! Venu al la PLEJ ĈARma renkontiĝo de aŭtuno – ĈAR 2025. Per ĉi tiu aliĝilo https://mallonge.net/cxar2025 vi povas aliĝi al la renkontiĝo organizita de Litova Esperantista Junulara Organizo (LEJO) kaj Pola Esparanto-Junularo (PEJ), kiu okazos de la 10a ĝis 12a de oktobro en Marijampolė kaj Druskininkai, Litovio. Kio atendas vin? Parko de sovetiaj skulptaĵoj, saŭnumado, vizito de Veisiejai – la urbo kie en la 1885 loĝis Zamenhof, kaj eĉ pli!!! Partoprenkotizo La kotizo inkluzivas: dunoktan tranoktadon en kvarpersona ĉambro en la gastejo en Druskininkai kaj aŭto-vojaĝojn inter la…

  • PMA

    Dmitrij Cibulevskij forpasis

    La 17an de septembro 2025 forpasis Dmitrij Miĥajloviĉ Cibulevskij (1946-2025) sovetunia kaj ukrainia inĝeniero pri konstruado, faklerneja instruisto, amatora biciklisto kaj esperantisto (ekde 1963); komitatano de Sovetia Esperantista Junulara Movado (1973-79), estrarano (1979-89) kaj prezidiano (1983-89) de Asocio de Sovetiaj Esperantistoj (ASE), estrarano kaj prezidiano de Ukrainia respublika filio de ASE (1980-89), prezidiano de Ukraina Esperanto-Asocio (1989-92). Li verkis en Esperanto du libretojn kun prozaĵoj kaj poeziaĵoj originale verkitaj kaj tradukitaj (“Literaturaj provoj”, 1999; “Literaturaj provoj – 2”, 2001), kelkajn primovadajn librojn (SEJM. Historia skizo, 1994; “Kurta historio de E-movado en Ĥarkiv”, 1999); “ASE (Asocio de Sovetiaj Esperantistoj). Historiaj notoj”, 2000; “Enciklopedio de historio de la E-movado en USSR”, 2002);…

  • PMA

    Novjarfesto en JES 2025/26

    JES – Junulara E-Semajno – estas unu el la plej grandaj Esperanto-aranĝoj de la junularo. Ĉiujare ĝi okazas ĉirkaŭ novjaro dum unu tuta semajno, kutime en Germanio aŭ Pollando, sed foje ankaŭ en aliaj landoj. Ĉi-jare ĝi okazos jam la 16an fojon! JES 2025/26 okazos en Burg (Spreewald), proksime al Berlino, de la 28a de decembro 2025 ĝis la 4a de januaro 2026. Organizas ĝin ĉi-foje ĉefe aktivuloj de GEJ (Germana Esperanto-Junularo), sed ankaŭ kelkaj el aliaj landoj. Kune kun pli ol 200 homoj el minimume 20 landoj ni babilos, diskutos, lernos, ludos, festos kaj ĝuos ene de unika etoso! Atendas vin agrabla tempo, renkontiĝoj kun interesaj homoj kaj multaj…

  • PMA

    Invitu la Universalan Kongreson en 2027 aŭ en 2028

    Libera urbo Dancigo akceptis UKon en 1927. Kiu akceptos UKon en 2027? Post Burno (2025) kaj Graco (2026) la sekvaj urboj, kiuj gastigos la Universalan Kongreson de Esperanto (UK), estas ankoraŭ nekonataj kaj la Estraro de UEA varme bonvenigas kandidatiĝojn por ambaŭ jaroj 2027 kaj 2028. Kandidatiĝoj (kaj eventualaj demandoj pri la temo) devas alveni al la Kongresa Fako de UEA pere de la retpoŝtadreso kongresoj@co.uea.org. La fakto, ke jam estas Landa(j) Asocio(j), kiuj formale kandidatiĝis por tiuj jaroj ne malhelpas, ke aliaj kandidatoj prezentiĝu. Estas prefero, ke en 2027 la UK okazu ekster Eŭropo kaj en 2028 denove en Eŭropo, ĉiam en regiono, kie en la proksima pasinteco ne…