-
Gajan Kristnaskon!
Hodiaŭ, kiam la kristanoj, uzantaj la Gregorian kaj Novjulian kalendarojn, festas Kristnaskon, ni proponas (re)legi du Kristnaskajn novelojn, kiuj aperis ankaŭ kelkaj jaroj en La Ondo de Esperanto: O. Henry: La donaco de la magoj (Tradukis Donald J. Harlow) Dorota Terakowska: La kvina telero (Tradukis Dorota Burchardt) Gajan Kristnaskon! Halina Gorecka Aleksander Korĵenkov Kaliningrado (Ruslando) La 25an de decembro 2025. Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”. Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton: “La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2025/12/kristnasko-6/ Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm La Ondo…
-
PORTRETO – RETRATO
eltonda kato el greso harmonio en rivereto trinkanta kato katino belas bildo aŭ portreto: gresa feliso en kombino fluas akvo – natur-sekreto ****** gato surge do gramado pela tesoura que o via gato que nunca mia bebe água do regato eterno nesse retrato enquanto a água fluía! (Enportugaligis Maria Angela da Silva)
-
Litovio bilancas kaj planas
Dum pli ol tridek jaroj en Litovio meze de decembro okazas vica kongreso de Litova Esperanto-Asocio (LEA) kaj la tradiciaj Zamenhof-Tagoj. Ĉi-jare la 13an de decembro okazis la 60a jubilea Kongreso de LEA kaj Zamenhof-Tagoj 2025. Ambaŭ aranĝojn partoprenis 80 esperantistoj el dek urboj de Litovio, tri gastoj el Latvio kaj unu el Hispanio. La kongreson per enkondukaj vortoj komencis la prezidanto de LEA Povilas Jegorovas. Sekvis minuto da silento – ĉi-jare forpasis tri litovaj esperantistoj – Algimantas Sudeikis el Anykščiai, Aušrinė Aleknavičiūtė el Kaŭno kaj Angelė Straleckienė el Marijampolė. La raporton pri la esperantista agado en Litovio dum 2025 prezentis Povilas Jegorovas. Li emfazis, ke la jaro por litovaj…
-
Solidareco milittempe
UEA alvokas subteni esperantistojn en D. R. Kongo tra la Konto Espero Universala Esperanto-Asocio per sia Konto Espero daŭrigas solidaran agadon por subteni individuajn membrojn de la Asocio, kiuj troviĝas en la plej bezonataj situacioj pro armitaj konfliktoj kaj humanitaraj krizoj. Donacu al la Konto Espero: https://uea.org/alighoj/donacoj/espero. Pere de zorge kolektitaj informoj ekde marto 2025, jam eblis helpi ĉirkaŭ 28 individuajn membrojn de UEA en Demokratia Respubliko Kongo, ĉefe en la urboj Goma kaj Bukavu, regionoj forte trafitaj de perforto kaj malstabileco. Al tiuj helpitoj UEA sukcesis sendi monhelpon de po 100 eŭroj. En regiono, kie granda parto de la loĝantaro vivas sen stabila formala enspezo kaj kie multaj familioj…
-
Zamenhoffesto en Berlino
Berlinaj kaj Brandenburgiaj esperantistoj invitis al la Zamenhoffesto 2025, la 13an de decembro en la renkontiĝejo de la Berlina distrikto Lichtenberg, kiu nomiĝas Kiezspinne (kvartala araneo). Jam estas longa tradicio, okazigi tie nian feston, kiu samtempe estas la kulmino de la asocia Esperanto-vivo dum la jaro. Ĉi-foje ni trovis eblecon kunveni proksime al la naskiĝtago de Zamenhof. Laŭ la reto samtage okazis pluraj Zamenhoffestoj ankaŭ en aliaj partoj de la mondo. Al la Zamenhoffesto venis nur 22 personoj, inter kiuj mankis la multjaraj geamikoj el Szczecin, sed subite aperis alia delonga amiko Janusz Duda, kiu ne ĉeestis dum la pasintaj festoj. Alia afero estis, ke ne povis okazi la kutima…
-
saiu a caminhar
PSV dez 2025 saiu a caminhar na primeira esquina topou com o silêncio caminharam juntos alguns passos um cão ladrou um carro passou soprou vento nas folhas de uma árvore ruídos do mundo despediram-se sem solenidade o resto do dia foi de palavras palavras palavras à noite ele olhou para o céu as estrelas permaneciam quietas no escuro li iris promeni ĉe la unua stratangulo li renkontis silenton ili kune iris kelkajn paŝojn hundo bojis aŭto pasis blovis vento inter la folioj de arbo bruoj de la mondo ili adiaŭis sen soleno la cetero de la tago estis vortoj vortoj vortoj vespere li rigardis la ĉielon…
-
Eta, sed simpatia aldonaĵo al la rimarkinda albumo
Kjara. Nuda: Bitalbumo. – Rimini: Musica di Seta, 2023. La nomo de la itala kantistino, muzikistino kaj aŭtorino Chiara Raggi (en Esperanto – Kjara) estas jam sufiĉe konata en Esperantujo. Ŝia unua Esperanto-albumo, titolita “Blua horizonto”, aperis en 2019. Sekvis unuopaĵo “Mozaiko”, aperinta en 2021 kaj eĉ okupinta la unuan pozicion en la sendependa Eŭropa konkurso de kantoj en minoritataj lingvoj (mi atentigas, ke malgraŭ la pompa nomo la konkurso mem ŝajnas ekstreme marĝena: neniu paĝaro pri ĝi troveblas en la reto). Kaj en julio 2023 aperis la nun recenzata minialbumo “Nuda”; ĝi enhavas kvar kantojn kun la suma daŭro de 15,5 minutoj. Konsiderante, ke unu el tiuj kantoj estas…
-
Zamenhof-festa kunveno en Pekino
La 12an de decembro, por celebri la 166an datrevenon de la naskiĝtago de Zamenhof, la Ĉina Esperanto-Ligo kune kun la Pekina Esperanto-Asocio okazigis kunsidon en la Publikiga Librejo ĉe la sidejo de la Ĉina Internacia Komunika Grupo. La kunsido komenciĝis dum la unua neĝo en Pekino, aldonante unikan etoson al la celebrado. Partoprenis esperantistoj el Pekino, Tianjin, Zhejiang kaj aliaj lokoj, kaj ankaŭ el Brazilo kaj Vjetnamio. Chen Ji, ĝenerala sekretario de la Ĉina Esperanto-Ligo, diris, ke en nuna miksiĝanta tutmondiĝo kaj lokalizo, Esperanto ne plu estas nur komunikilo, ĝi jam fariĝis grava peranto por kulturaj interŝanĝoj kaj reciproka lernado. Ĝi ne nur helpas ĉinan saĝon kaj ĉinajn rakontojn esti…
-
TEJO diskutas deklaron pri Israelo kaj Hamas
En TEJO daŭras diskuto pri deklaro kondamnanta la agojn de la israela registaro kaj de la islamisma organizaĵo Hamas, baldaŭ submetota al voĉdono en la Komitato. La interna procedo antaŭvidas minimumajn tempolimojn de naŭ tagoj por la debata fazo kaj sep tagoj por la voĉdona fazo; ĝis nun la Komitato ankoraŭ ne intervenis por fermi la debaton, fakte jam silentan de kelkaj tagoj. La propono estis prezentita de ses landaj sekcioj kaj estas subskribita ankaŭ de la TEJO-Estraro, krome dek tri individuaj proponintoj. Inter ili troviĝas Civita senatano (c-ano Alessio Giordano), kio donas al la iniciato apartan signifon, konsiderante ke baldaŭ la Senato de la Esperanta Civito devos esprimi sin…
-
Verksesio de Bobelarto kun Rafa Nogueras
Ĉu vi pretas atingi la sekvan nivelon de via verkado? La verksesioj estas projekto de Bobelarto https://bobelarto.ink. Ili taŭgas por vi, se vi jam verkas, aŭ volas provi ekverki, kaj deziras aparteni al komunumo de homoj, kiuj regule okupiĝas pri verkado en Esperanto. Ni renkontiĝos sabate, la 20an de decembro je 16:00 UTC en la Zoom-ĉambro de Bobelarto https://mallonge.net/bobelarto-zoom. La sesion gvidas Jorge Rafael Nogueras kaj ĝi daŭras unu horon kaj duonon. En ĉi tiu verkkomunumo ni helpas unu la alian. Estas tasko por priverki aŭ vi ankaŭ estas libera okupiĝi pri via persona verkprojekto. Ni kuraĝigas unu la alian partopreni diversajn literaturajn konkursojn, atenteme aŭskultas, subteneme kritikas la verkojn…
























