PMA

Marina revenas

marinaJohansson, Sten. La nepo de Marina: Originala romano en Esperanto. – Novjorko: Mondial, 2023. – 199 p.

Jen estas la tria romano de Sten Johansson pri Marina.

La unuan fojon ni konatiĝis kun ŝi en 2013. En “Marina” Sten rakontis pri la infanaĝaj jaroj de Marina. Ŝiaj gepatroj estas esperantoparolantoj, kaj foje Marina akompanas ilin al kongresoj, sed la etoso tie nur tedas ŝin. Speciale la patro havas tre fortajn opiniojn, sed Marina ĉiam strebas formi siajn proprajn ideojn, eĉ en opozicio al la sintenoj de la gepatroj. Ŝia vivovojo neniel estas facila aŭ rekta.

Rilatoj al viroj estas same malsimplaj, sed ŝi tamen havas dumvivajn fidelajn amikojn. Marina iam malaperas por siaj amikoj kaj laboras kelkajn jarojn en brazila orfejo. Tie ŝi eltrovas, ke ŝi preferas virinojn por la aferoj de la koro. En la unua parto de la romano ni, la legantoj, fakte ne scias, ĉu Marina ankoraŭ vivas aŭ ne, ĉar eble ŝi pereis en ŝipakcidento.

Kiam ŝi decidas, ke ŝi volas rehavi kontakton kun siaj amikoj kaj ankaŭ kun la gepatroj en Svedio, venas la novaĵo, ke la patro estas morte malsana. Marina reloĝas en Eŭropo. Ŝi trovas la danan koramikinon Helle kaj adoptas du infanojn el la brazila orfejo.

Kompreneble estas multe pli por rakonti. Tial la lastaj vortoj de “Marina” estas: “Ĝis revido”.

Ni devis atendi ĝis 2018, kiam aperis “Marina ĉe la limo”. Estas krizo en la rilato al la dana edzino, ĉar Helle estis malfidela kun multe pli juna kolegino. Sed la plej granda parto temas pri la adoptita knabo Anton, kiu decidas, ke Brazilo estas feklando. Li mem sentas sin pro ne tiom malhela haŭto kiel pura svedo kaj aliĝas al novnazia grupo. Ni sekvas lian longan vojon el nazia premgrupo kaj kiel arto finfine donas al li novajn perspektivojn al la vivo.

“De temp’ al tempo Marina imagas sin stari sur la rando de abismo, ĉe la limo inter bonorda etburĝa vivo kaj kaoso psika kaj emocia”.

Ĉio, kion mi ĵus rakontis, vi ne bezonas scii por ĝui la trian parton de la serio. Ĉiu romano de la serio estas verko sendependa kaj memstare ĝuebla. Novaj legantoj povas senprobleme starti ĉi tie.

La jaroj pasas. Marina kaj Helle maljuniĝas. Anton jam studas en la universitato kaj ankaŭ la adoptita knabino Letti maturiĝas. Fakte ŝi jam estas juna virino.

Letti renkontas en la komenco ekzemplon de sveda burokratio. La lernejestrino trarigardas la paperojn de Letti kaj rimarkas, ke ŝi ja naskiĝis en Brazilo. Tial Letti ja devus viziti specialan kurson de la sveda kiel dua lingvo. La fakto, ke la unua lingvo de Letti jam estas la sveda tute ne imponas la estrinon. Ŝi diras: “Ni ĉiam zorgas doni la plej individue adaptitajn kondiĉojn al ĉiu unuopa lernanto” – bona intenco, certe, sed sen tuŝi la realan mondon. Cetere en la libro ni tamen renkontas vere multajn bonajn ekzemplojn, kiel la sveda socia sistemo gardas kaj vartas siajn civitanojn.

En la kurso Letti devas verki ion pri la “impreso de la nova lernejo”, kion ŝi faras kiel repaĵon:

[…]Jen ideo ĉua eĉ en kapo tre vakua.
Sonu tamen plua
repo rivolua
flua kaj influa
sveda kiel dua!
Glua kaj dilua
sveda kiel dua,
sed neniel ĝua,
sveda kiel dua,
plene perpetua,
sveda kiel dua!

Letti do scias, kiamaniere kunmeti vortojn. Aktorado trovas ŝian intereson, kaj ŝi ankaŭ esploras amoron. La unua amoranto ne tro ŝatas uzi kondomojn kaj uzas jenan argumenton:

“Ne timu, mi eliĝos antaŭ ol ĉuri”, li anhelas en ŝian orelon.

Kompreneble, tiu metodo malsukcesas, kaj iam Letti rimarkas, ke ŝi verŝajne estas graveda. Bedaŭrinde ŝia ulo ne estas sufiĉe matura:

“Aŭskultu”, ŝi diras inter la maĉado, “vi ne estis tiel zorgema, kiel vi diris. Mi estas graveda.”
“Kio?” li ekkrias konsternite kaj ĉesas maĉi.
“Sed ne gravas. Lunde mi iros al la hospitalo por abortigo.”
“Ne eblas. Mi neniam ĉuris ene de vi. Ne povas esti mi.”
Ŝi rigardas lin, kaj nun ankaŭ ŝi ĉesas maĉi. Li aspektas tute kiel antaŭe, kiam li levas la glason kaj iom da kolao. Kaj tamen li ĵus transformiĝis en iun alian, iun fremdan. Ĉu li estas idioto? Aŭ ĉu li fakte kredas ke ŝi seksumis kun iu alia inter la fojoj kun li?

Kompreneble, abortigo estus la plej taŭga solvo, sed Letti komencas senti sin fremda en sia medio. Neniu similas al ŝi:

Kaj certe ŝi estas feliĉa havi la koramikon Filip, kvankam li ĵus kondutis strange kaj ofende. Sed kun neniu el tiuj ŝi sentas veran samecon, intiman internan ligon. Eble ŝi imagas ke aliaj homoj sentas tion kun siaj proksimaj parencoj kaj amikoj. Ne eblas scii. Krom, kompreneble, se ŝi iam havos propran proksimulon, kiu vere similas ŝin. Kaj tiu povus esti nur propra infano.

Letti decidas, ke ŝi volas naski la infanon, kvankam ŝi estas ankoraŭ neplenaĝa. Sed post longa kaj malfacila akuŝo…

Ĉio estas alia ol ŝi supozis, kiam ŝi decidis naski la bebon. Li tute ne similas ŝin. Li similas neniun ajn. Ju pli la panjoj kaj la flegistinoj ripetas, kiel beleta anĝelo li estas, des pli ŝi trovas lin malgranda gnomo. Ŝi naskis monstron. Oni anstataŭigis ŝian belan knabinon per trolido. Sed ne eblas diri tion. Oni trovus ŝin freneza, se ŝi malkaŝus siajn pensojn. Do ŝi silentas.

Letti travivas postakuŝan psikozon. Ŝi fuĝas de sia respondeco kaj Marina edukas sian nepon. Letti vivas en iu vegana komunumo, poste kun droguzanto en sordida domaĉo ĝis la panjoj perdis la paciencon kaj relokas ŝin en la hejmo.

La priskriboj de la psikozaj vizioj treege imponis min:

Ŝi denove stumblas sursojle, falas kaj ekkuŝas surplanke en fremda kuirejo. Ankaŭ ĉi tie odoras de fritgraso kaj porkaĵo. Aro da okuloj strabe direktiĝas al ŝi; aro da torditaj rozaj vizaĝoj turniĝas gapante al ŝi. Ŝi vere timas morti, timegas ke oni buĉos kaj disŝiros ŝin. Ankaŭ ĉi tie estas porkoj. Virporko, porkino, porkidoj. Tamen ŝi ne plu kapablas fuĝi. La porkaj piedaĉoj tretas ŝin, dispecigas ŝin per la hufoj. Ŝi restas kuŝanta, dum la plafonaj bildoj reaperas, nun jam sur la planko, en la fadenmontra ĉifontapiŝo, en ŝia kapo. Ŝi tremegas kaj faligas sin tra la planko en senfundan nigran truon, en amason da sange gluecaj porkaĵopecoj. Estas buĉejo, kaj ŝi estas besto buĉata. Ĉi tio devas esti la fino de ĉio. Jen ĉesos ŝia mizera vivo.

Fine ŝi trovas seriozan koramikon, kaj eble ŝi revenas al la realeco, kaj eble iam ŝia vivo ja malmizeriĝos.

La personoj de Sten vivas sur la fono de nuntempaj eventoj. Ni aŭdas ekzemple pri la strikoj en lernejoj, kiujn Thunberg organizis. La personoj de la romano agas sur rekonebla fono. Ne nur estas fasko da vivplenaj personoj, sed ankaŭ vigla priskribo de la vivo en Svedio. Eble la plej profunda verko de Sten ĝis nun.

Wolfgang Kirschstein

Ĉi tiu recenzo aperis en la marta (printempa) eldono de “La Ondo de Esperanto” (2025).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2025, №1 (323).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2025/05/recenzo-158/

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
“La Ondo de Esperanto” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

The post Marina revenas appeared first on La Ondo de Esperanto.

Deixe uma resposta