Oni ĝuu tion, kion la lingvo povas ebligi: Intervjuo kun Stela Besenyei-Merger
Eszter (Stela) Besenyei-Merger (pron.: Béŝenjej-Merĵé) prelegas en KAEST-2024 (Foto: Andrzej Sochacki).
Kiel impresis vin la informo, ke vi iĝis la Esperantisto de la Jaro?
Mi estis tre surprizita, ĉefe, ĉar nur unu voĉo decidis. Se iu donus sian voĉon ne al mi, sed al Tim Owen, li estus elektita. Ĉiuokaze mi konsideras min la Esperantisto de la jaro nur kun Tim Owen kaj Dorota Rodzianko, kiuj egale, se eĉ ne pli ol mi, meritis la honoron.
Vi estas la lasta Esperantisto de la Jaro, ĉar la konkurso fermiĝas, sed vi estas samtempe la unua… kiu estas denaska parolanto de Esperanto! Kiel denaskaj esperantistoj diferencas de tiuj, kiuj lernis Esperanton poste?
Ne mi estas la unua. Ankaŭ Stefan MacGill estas denaska parolanto de la lingvo, li ricevis la premion en 2016. Denaskaj parolantoj nur tiom malsimilas, ke ili lernis la lingvon iom pli frue ol la aliaj kaj ne pro sia propra interesiĝo
Junulara renkontiĝo IJS en 1994. La sepjara Stela staras plej supre. (Foto: Andi Ottrok)
Vi kreis Bobelarton, lego- kaj verkoklubon en Esperanto. De kie venis tiu ideo? Ĉu vi okupiĝas pri io simila en la hungara?
La ideo venis malrapide post multe da invitoj de diversaj retaj kluboj por instigi homojn verki por la unua Interkultura Novelo-Konkurso. La unuaj partoprenantoj de la verksesio venis de la konkursantoj. Mi demandis ilin, ĉu estus kelkaj, kiuj volonte partoprenus en formado de reta verkkomunumo. Alvenis manpleno da homoj al la unua verksesio. Poste aliĝis aliaj homoj dum la jaroj kaj monatoj.
Kiujn aktivaĵojn entreprenas Bobelarto? Kiom da homoj partoprenas en ili? Kaj ĉu vi akceptas novajn aliĝojn?
Ni organizas regulajn kunvenojn por verki kaj legi kune. La sesioj okazas en Zoom, bonvenas ĉiu, kiu emas voĉlegi en Esperanto, emas provi verki aŭ jam estas sperta verkisto. Ni organizas diversajn eventojn rilate al literaturo. Pri ĉio vi povas legi en bobelarto.ink kaj ni ankaŭ publikigas invitojn en Eventa Servo. Se vi volas iom konatiĝi kun Esperanto-literaturo vi tre bonvenas. Kutime estas 6-12 homoj en la diversaj sesioj.
Bobelarto organizis jam ses fojojn MoVeMon (Monda Verk-Monato), interretan aranĝon dum kiu la partoprenantoj ĉiutage verkas kaj diskutas pri siaj verkoj. Kion oni kreas dum MoVeMo? Kaj ĉu la aranĝo celas nur spertulojn?
Dependas de la partoprenanto, kion oni entreprenas dum MoVeMo. Ne estas unu centra verktasko, nur la regulo aktivi ĉiujn 30 tagojn dum la monato. Kelkaj verkis mikronovelon ĉiutage, aliaj tradukis romanon, verkis hajkojn, poemon ĉiutage dum la monato. Ni ankaŭ havas “vorton de la tago”, do ofte oni uzas ĝin kiel verkinspiron dum la monato. La defio celas ĉiujn, kiuj volas pliboniĝi je verkado aŭ je la uzo de la lingvo ĝenerale. Ĝi estas malferma por ĉiu.
Kiel vi vidas la estontecon de la Esperanta literaturo?
Se mi pensas pri la agado de EAB, mi pensas, ke ĝi estas brila. Se mi rigardas en alian direkton, mi nur povas pensi, kiom da laboro kaj diversaj taskoj restas por daŭrigi la ekziston de la Esperanto-literaturo.
Ankoraŭ bezonatas iom pli bona maniero eldoni librojn en bita formato por helpi la diskonigon kaj disvastigon de novaj (kaj malnovaj) verkistoj en altkvalita formo. Pli da videoj kaj podkastoj pri literaturo ktp.
Ĉiu laŭreato, ne nur tiu, kiu okupiĝas pri literaturo, respondas la tradician demandon: Kiujn tri librojn en Esperanto vi kunportus al neloĝata insulo?
Plej verŝajne vortaron, la Fundamenton, por finfine legi ĝin, kaj Winnie-la-Pu, ĉar ĝi estis mia plej ŝatata libro en mia infanaĝo.
Kiujn planojn vi havas por la estonteco?
Mi volas iom ripozi por havi energion por miaj novaj ideoj. Mi havas multajn ideojn.
En esperantistaj retdiskutoj oni vidas multe da pesimismo pro la stagnado aŭ krizo en pluraj tradiciaj movadaj strukturoj. Kion vi opinias pri la nuna stato kaj estonteco de Esperanto?
La krizo estas pro tio ke ni venas jam al la fino de la unua kvarono de la 21a jarcento, sed la movado aspektas kiel en la komenco de la 20a jarcento. Unu tre bona ekzemplo estas la stato de libroeldonado, kaj kiel libromendado funkcias en UEA. Kaj samtempe esperantistoj estas la plej kreemaj homoj kiujn mi renkontis en mia vivo.
Anstataŭ starigi komitatojn, sidi en kluboj oni realigu projektojn kiuj taŭgas por Esperanto por trovi aliajn kun la samaj interesoj, interŝanĝi internacie, amikiĝi kaj vojaĝi. Oni ĝuu tion, kion la lingvo povas ebligi.
Kaj protektu tion, kio jam ekzistas: la ekzistantan literaturon, ekzemple. Ciferecigu, reeldonu, kion eblas en bita formo. Tio estas nur peceto de la farindaĵoj, sed estus bona komenco.
Intervjuis Paweł Fischer-Kotowski
Legu ankaŭ:
Paweł Fischer-Kotowski. Stela Besenyei-Merger: La Esperantisto de la Jaro 2024
Ĉi tiu intervjuo kun Stela Besenyei-Merger aperis en la decembra (vintra) eldono de La Ondo de Esperanto (2024).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2024, №4 (322).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2025/02/stela/
Abonu La Ondon de Esperanto por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news
The post Oni ĝuu tion, kion la lingvo povas ebligi: Intervjuo kun Stela Besenyei-Merger appeared first on La Ondo de Esperanto.