La 16a literatura konkurso “Esperanto ligas homojn”
Podlaĥia Libraro Łukasz Górnicki en Bjalistoko kaj Bjalistoka Esperanto-Societo invitas vin partopreni en la 16a literatura konkurso Esperanto ligas homojn por rakonto pri la temo “Frostigitaj en la tempo”.
La konkurso celas junulojn pli ol 15 jarojn aĝajn kaj plenkreskulojn. Ĝiaj celoj estas: diskonigi la ideojn de Esperanto kaj la lingvon kreitan de bjalistokano L.L. Zamenhof kiel universala, supernacia rimedo de interkompreniĝo de la homoj, inspiri por legi beletron, provi taksi la ĉirkaŭantan mondon kaj krei la ŝancon por malkovro kaj pliprofundigo de literatura talento.
Antaŭ du jaroj ni iom ŝanĝis la regulojn, enkondukis du apartajn kategoriojn: por verkoj en Esperanto kaj en la pola. Ni ankaŭ ne transprenos la kopirajton por la verkoj, kiu restos ĉe la aŭtoroj.
La literatura teksto devas esti memstare verkita, prezentita en Esperanto kaj/aŭ la pola; ĝi devas esti maksimume 3 paĝojn longa (po 1800 karaktroj). La verko devas esti antaŭe ne publikigita. Ni petas, ke via verko havu originalan titolon (“Frostigitaj en la tempo” estas nur la konkursa temo).
Vian tekston vi povas sendi ĝis la 31a de aŭgusto 2026 (okaze de poŝta sendo, gravas la stampo-dato).
La verkon donu al ni per unu el la du manieroj:
- sur kompaktdisko, persone en CLZ ĉe la strato Warszawska 19 en Bjalistoko – Esperanto-Libraro en la horoj 13h00–17h00 aŭ senditan kune kun la subskribita aliĝilo/informa klaŭzo en koverto al la adreso: Bjalistoka Esperanto-Societo, 15-001 Białystok 1, skr. poczt. 67 kun la surskribo: Literatura konkurso — aŭ:
- kiel tekstan dosieron en la formato .doc, .docx aŭ .odt alkroĉitan al retmesaĝo sendita al la adreso f14kp@ksiaznicapodlaska.pl (kune kun la la subskribita kaj skanita aliĝilo/informa klaŭzo).
La konkursa rezulto estos anoncita la 11an de decembro 2026 en la 27aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj.
Se vi havas demandojn, kontaktu nin retpoŝte: f14kp@ksiaznicapodlaska.pl aŭ telefone: +48 85 741 50 85.
Elŝuteblaj dosieroj:
Fonto: https://espero.bialystok.pl/eo/konkurso-2026/
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news
The post La 16a literatura konkurso “Esperanto ligas homojn” appeared first on La Ondo de Esperanto.



