Jubileoj kaj memordatoj en marto 2026

2. Antaŭ 150 jaroj naskiĝis René Lemaire (pron.: lemér, 1876-1892-1954), franca komercisto, pioniro de Esperanto (Esperantisto №2026) kaj Ido, ĉefa helpanto de L. de Beaufront en la disvastigo de Esperanto; sekretario (1898-1902) de la plej granda tiutempa Esperanto-asocio SPPE kaj administranto de la plej grava tiutempa Esperanto-gazeto “L’ Espérantiste” en kiu aperis multaj liaj artikoloj; en 1908 forlasis Esperanton kaj iĝis idisto; aŭtoro de la unua filatela Esperanto vortaro “Vocabulaire français-Espéranto contenant les mots spéciaux à la philatélie et des modèles de lettres” (1903) kaj de la kompara studo “Pour la langue internationale. Ido ou Esperanto” (1910).
8. Antaŭ 75 jaroj naskiĝis Anna Löwenstein (1951-1964- ), brita verkistino, ĵurnalistino kaj esperantistino; oficistino en CO de UEA (1977-81), fondinto kaj redaktoro de la revuo “Sekso kaj Egaleco” (1979-88), redaktoro de la facillingva sekcio de “Kontakto” (1993-86); iniciatinto de la Movada Foiro kiu unue okazis en la 91a UK en Florenco (2006), fondinto (2018) kaj ĝisnuna redaktoro de la retejo uea.facila.org; aŭtoro de tri romanoj pri Romio (“La ŝtona urbo”, 1999; “Morto de artisto”, 2008; “La memoraĵoj de Julia Agripina”, 2021) kaj de la legolibro “La teorio Nakamura” (2018); tradukinto de “La ksenofobia gvidlibro al la italoj” de M. Solly (2006) kaj “Aferoj disfalas” de C. Achebe (2024); membro de la Akademio de Esperanto (2001- ); laŭreato de la Laŭro de la Akademio (2023) pro “La memoraĵoj de Julia Agripina”, laŭreato de la titolo “La Esperantisto de la Jaro 2019”.
• Legu pli en la intervjuo https://esperanto-ondo.ru/Ind-jaro.htm#2019-intervjuo
9. Antaŭ 80 jaroj naskiĝis Viktor Semjonoviĉ Aroloviĉ (Аролович, 1946-1966- ), sovetunia kaj ruslanda matematikisto, redaktoro kaj esperantisto; prezidanto de SEJM (Sovetia Esperantista Junulara Movado, 1974-76), estrarano de ASE (1979-89), prezidanto de SEU (1990-92), prezidanto de REU (1992-93), komitatano de UEA (1991-93); redaktoro de la SEJMa informilo “Aktuale” (1975-79), redakciano de la Informa Bulteno de ASE (1982-89); tradukinto de politikaj broŝuroj de L. Breĵnev, Ju. Andropov, K. Ĉernenko, M. Gorbaĉov k. a., redaktoro de pluraj sovetuniaj kaj ruslandaj Esperanto-eldonaĵoj.
11. Antaŭ 55 jaroj mortis Jevgenij Aleksejevic Bokarjov (Бокарёв, 1904-1918-1971), rusa sovetunia lingvisto kaj esperantisto, la unua prezidanto (1962-71) de Komisiono pri Internaciaj Ligoj de Sovetuniaj esperantistoj ĉe Unio de Societoj de Amikeco kun Eksterlando, membro de Internacia Komitato de MEM (1966-71), aŭtoro de la rusa-Esperanta (1966) kaj Esperanto-rusa (posteume, 1974) vortaroj.
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro, p. 40-41.
12. Antaŭ 80 jaroj naskiĝis Petr Chrdle (1946-1976- ), ĉeĥa inĝeniero pri elektrotekniko, instruisto kaj esperantisto; posedanto de la agentejo KAVA-PECH, kiu okazigas turismajn kaj klerigajn aranĝojn kaj eldonas librojn, ĉefe en Esperanto (pli ol 100); prezidanto (1987-93) kaj vicprezidanto (1993-2011) de ĈEA, komitatano (1987-92, 1998-2010) kaj estrarano (1998-2001) de UEA, senata sekretario de AIS (1990-94); aŭtoro de “Profesia uzo de Esperanto kaj ĝiaj specifaj trajtoj” (1995) kaj de du lernolibroj de Esperanto por ĉeĥoj, kiujn li verkis kun sia edzino Stanislava Chrdlová (1954-2000); honora membro de UEA (2016).
21. Antaŭ 95 jaroj mortis Théophile Cart (pron.: kar, 1855-1901-1931), franca filologo, instruisto, poligloto kaj esperantisto; vicprezidanto (1902-08) kaj prezidanto (1908-11) de la internacia/Francia asocio SPPE/SFPE, post ties reorganizo ĝia vicprezidanto (1911-23) kaj honora prezidanto (1923); kunfondinto kaj direktoro de Presa Esperantista Societo (1905); kunaŭtoro de la lernolibro “L’Espéranto en dix leçons” (kun M. Pagnier, 1902) kun pli ol 100 mil venditaj ekz-oj en pli ol dudek francaj eldonoj kaj kun dekoj da eldonoj en pluraj lingvoj; aŭtoro de dekoj da libroj kaj broŝuroj en/pri Esperanto; redaktoro de “Lingvo Internacia” (1907-14); fondinto kaj redaktoro de la brajla gazeto “Esperanta Ligilo” (1904-14); defonda membro de la Lingva Komitato (1905) kaj Akademio de Esperanto (1908), direktoro de la Sekcio por Komuna Vortaro (1908-12, poste ĝenerala direktoro por la Vortaro), prezidanto de la Akademio de Esperanto (1920-31).
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro, p. 55-57.
26. Antaŭ 10 jaroj mortis Michel Duc Goninaz (1933-1946-2016), franca filologo, Esperanto-instruisto kaj vortaristo, reviziinto de la novaj eldonoj de PIV (2002, 2005), membro de la Akademio de Esperanto (1976-2016) kaj direktoro de la Akademia sekcio Gramatiko (1983-92), aŭtoro kaj tradukinto de pluraj verkoj (“La fremdulo” de A. Camus, 1993; “Sonĝonovelo” de A. Schnitzler, 1997; “Kun diablo en la korpo” de R. Radiguet, 2006), laŭreato de la titolo “La Esperantisto de la Jaro 2002”.
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro, p. 79-80.
29. Antaŭ 85 jaroj naskiĝis Renato Corsetti (1941-1960-2025), itala ekonomikisto (bankdirektoro en Romo, 1966-89), lingvisto kaj esperantisto; unu el la plej aktivaj movadorganizantoj: diverstempa estrarano, vicprezidanto kaj prezidanto (laste en 2007-11) de IEF, prezidanto de TEJO (1971-73), estrarano (1980-86, 1998-2007), vicprezidanto (1983-86, 1998-2001) kaj prezidanto (2001-07) de UEA, membro (1998-2025) kaj sekretario (1999-2019) de la Akademio de Esperanto; aŭtoro de pluraj verkoj, i.a: “Ĉu vi parolas tendare?” (kun H. Bakker kaj M. La Torre, 1969), “Pri Esperanto, Lingvo Internacia” (1975), “La lingvo kaj la rajto je komunikado” (kun H. Tonkin kaj P. Dasgupta, 1978), “Esperanto Corso di base” (kun M. La Torre kaj N. Vessella, 1984), “Knedu min sinjorino! Tabuaj kaj insultaj esprimoj en Esperanto” (1987), “Mamma mia: Pri italoj por neitaloj” (1993), “Vocabolario di base Italiano-Esperanto Esperanto-Italiano” (1995), “Corso di Esperanto a distanza” (1996), “Vocabolario Esperanto-Italiano Italiano-Esperanto” (kun M. La Torre kaj N. Vessella, 1997), “Cours de langue internationale espéranto par le Saint Coran” (kun F. Toubale, 2010) k. a.; honora membro de UEA (2011), honora prezidanto de UEA (2023), laŭreato de la premio Deguĉi (2008).
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro, p. 60-62.
Aleksander Korĵenkov
Ĉi tiu listo de jubileoj kaj memordatoj por marto 2026, kompilita de Aleksander Korĵenkov, aperis en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
“La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2026/03/marto-13/
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news
The post Jubileoj kaj memordatoj en marto 2026 appeared first on La Ondo de Esperanto.



