• PMA

    APERo-19 invitas!

    La tradicia AntaŭPrintempa Esperanto-Renkontiĝo APERo-19, organizata de la Moskva Esperanto-Asocio MASI, okazos de la 30a de aprilo ĝis la 3a de majo en la apudmoskva saniga komplekso “Poluŝkino”. La renkontiĝo garantias altnivelan lingvan disciplinon kaj varian programon, kreatan de la mem partoprenantoj. La orientiga temo ĉi-foje estas laŭkutime abstrakta kaj vasta – “Komencoj”. Ĝi celas inspiri la kunvenontojn krei programerojn en la senlime vasta kampo – de Isaac Newton kun lia verko “Philosophiae Naturalis Principia Mathematica”, konata en la rusa kiel “Komencoj” (Начала), kiu startigis la epokon de la klerismo, ĝis komenceroj el la Esperanto-historio aŭ eĉ el la privata biografio. Ni invitas kontribui al la programo ankaŭ virtuale. Se…

  • PMA

    Kien ci iras? – pli ol 600-paĝa literatura suplemento al La Ondo

    Sienkiewicz, Henryk. Kien ci iras: Romano pri la tempo Nerona / Tradukis el la pola Lidja Zamenhof; Prilaboris kaj komentis Sergio Pokrovskij. – Kaliningrado: Sezonoj, 2026. – 622 paĝoj. – (Literatura suplemento al “La Ondo de Esperanto”, 2025). Antaŭhieraŭ aperis literatura suplemento al “La Ondo de Esperanto” por la 2025a jaro – la romano “Kien ci iras?” de la pola verkisto Henryk Sienkiewicz. La malnovan Esperantan tradukon de Lidja Zamenhof (1933) prilaboris kaj komentis Sergio Pokrovskij. Internacie ĝi estas la plej fama romano de la pola literaturo, kvankam en Esperantujo “Marta” kaj “Faraono” estas pli aŭtoritataj. La pola originalo titolita “Quo vadis” (latine: Kien ci iras?) aperis en 1896. Ĝi…

  • PMA

    Brita Kongreso de Esperanto okazos en Lestero

    La 106a Brita Kongreso de Esperanto okazos de la 24a ĝis la 26a de aprilo 2026 (plus du laŭvolaj eksursaj tagoj postkongrese). Gastigos nin Leicester (Lestero), historia urbo preskaŭ precize en la mezo de Anglujo. Vi estos en amika etoso en spacplena kongresejo kun refreŝigaĵoj surloke. Ni proponas ankaŭ vesperan programon! Tri specialajn prelegojn de nia invitito, Jouko Lindstedt Koncerton de Ĵomart kaj Nataŝa Okazon ekzerci vian Esperanton kun aliaj parolantoj Ekskursojn al la Vizitcentro Reĝo Rikardo tria kaj al Batalkampo Bosworth Ekskursojn al la Muzeo Juda Muro kaj al lokaj parkoj Pliaj informoj estas ĉe https://britakongreso.org/ Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu…

  • PMA

    “Sciencfikcio kaj fantasto” en la Belartaj Konkursoj

    “Sciencfikcio kaj fantasto” estas nova subbranĉo en la Belartaj Konkursoj de UEA. La detala regularo troviĝas en la retejo de UEA ĉe https://uea.org/teko/regularoj/belartaj_konkursoj. La verkoj de la Belartaj Konkursoj, premiitaj en 2026, legeblos en la volumo Belarta rikolto 2026, eldonota de Mondial. La premiolistoj ekde la komenco de la Belartaj Konkursoj en 1950 troviĝas ĉi tie: http://esperanto.net/literaturo/bk/index.html. La absoluta limdato por ricevo de konkursaĵoj estas la 31a de marto 2026. Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news The post “Sciencfikcio kaj fantasto” en la Belartaj Konkursoj…

  • PMA

    minha terra tem palmeiras

         PSV fev 2026         “Minha terra tem palmeiras, Onde canta o sabiá; As aves que aqui gorjeiam Não gorjeiam como lá…”   Os versos, de uma ingenuidade à beira do exagero, no entanto ficaram famosos, porque exprimem com perfeição esse curioso sentimento de afeto quase infantil  que nos liga à nossa terra, à nossa cidade, ao nosso país. Minha querida cidade de Lorena também tem palmeiras (imperiais) e muitos sabiás que gorjeiam como só aqui. Eis por que fui tomado de perplexidade dolorosa, ao ler recentemente, num jornal de grande tiragem e influência, que Lorena teve o maior índice de homicídios do Estado, no último…

  • PMA

    Konkurso: Plej bona reganto de Esperanto 2026

    La unulingvaj Esperanto-ekzamenoj de UEA laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER) – pli konataj kiel la KER-ekzamenoj – estas la plej grava internacia Esperanto-ekzameno. Ĝi estas servo de UEA ofertata de ĝia KER-Ekzamena Centro (KER-EC) kunlabore kun la retejo Edukado.net kaj la Akademio de Esperanto. Ili ekzistas en la niveloj B1, B2, C1 kaj C2 kaj en la kategorioj nur skriba, nur parola aŭ kompleta (skriba + parola). Ĉiujn detalojn pri venontaj ekzamensesioj trovu ĉe uea.org/gk/1214. Okaze de la sesio dum la 110a Universala Kongreso de Esperanto (UK) en Brno, en 2025 UEA starigis la Konkurson “Plej bona reganto de Esperanto”. Landaj asocioj kaj individuoj estis alvokataj partopreni! Post la…

  • PMA

    La fortreso: Nova bitlibro de HEA

    Hernádi, Gyula. La fortreso: Romano / Tradukis el la hungara Jozefo Horvath. – Budapeŝto: Hungaria Esperanto-Asocio, 2026. – 160 p. – Bitlibro (pdf). Antaŭ cent jaroj, la 23an de aŭgusto 1926 naskiĝis Gyula Hernádi. Por rememori ĉi tiun jubilean jaron, Hungaria Esperanto-Asocio (HEA) eldonis en sia bitlibra serio la faman romanon “La fortreso” (hungare: “Az erőd”, 1971) de Gyula Hernádi en Esperanta traduko de Jozefo Horvath. Gyula Hernádi (1926-2005) devenas el intelektula familio. Li studis medicinon, sed devis intertempe enarmeiĝi pro la mondmilito. El la kaptiteco en Krimeo li revenis en 1947, faris diversajn studojn, fine li trovis sian alvokiĝon en teatro kaj literaturo. Kiel verkisto li debutis en 1955…

  • PMA

    Esperanto en la dosieroj de Epstein

    La publikigo de granda kvanto da dokumentoj el la retpoŝto de la usona sekskrimulo Jeffrey Epstein kaŭzis skandalojn en pluraj landoj. Multaj gravaj politikistoj evidente sekrete havis proksimajn kontaktojn kun Epstein kaj eĉ vizitis lian nun fifaman insulon. Konataj esperantistoj ŝajne mankas en la ĝis nun publikigitaj dosieroj, sed Esperanto mem estas menciita. Noam Chomsky kaj Jeffrey Epstein en privata aviadilo. Foto: House Oversight Committee Jeffrey Epstein (1953–2019) estis usona investisto, kiu amasigis grandajn riĉaĵojn kaj iĝis fama mecenato, sed poste estis malkaŝita kiel sekskrimulo. Li estis unuafoje juĝita pro sekskrimoj kontraŭ neplenaĝaj knabinoj en 2008, kaj poste denove arestita en 2019, suspektita pro homkomerco. Li mortigis sin en la…

  • PMA

    CALEIDOSCÓPIO DE INVENÇÕES: o menino, o avesso e o rabisco – COLETÂNEA DE POEMAS BILÍNGUES -DULINGVA POEMARO – Pt-Eo

    Olá, pessoal,  Fique de olho!  Vem aí meu terceiro livro da trilogia “Percurso às avessas”. Lançamento previsto para o início do 2º Semestre de 2026. Título: “CALEIDOSCÓPIO DE INVENÇÕES: o menino, o avesso e o rabisco”, coletânea de poemas bilíngues (Pt-Eo). Anote aí! PAULO P NASCENTES Saluton, geamikoj!  Atentu bone!  Survojas mia tria libro de la grupo “Percurso às avessas” (“Kontrauflua Irvojo”), okazanta la Duan Semestron de 2026. Titolo: “KALEIDOSKOPO DE INVENTOJ: la knabo, kontraŭo kaj la strekaĉo“, kolekto da dulingva poemoj (Pt-Eo). Notu! PAULO P NASCENTES  

  • PMA

    La 9a Afrika Kongreso de Esperanto

    Oni jam povas aliĝi al la 9a Afrika Kongreso de Esperanto (AKE), unu el la plej gravaj tradicioj en la kontinenta esperantista komunumo, kun partoprenantoj el diversaj anguloj de Afriko, Eŭropo kaj aliaj regionoj de la mondo. La ĉi-jara renkontiĝo anonciĝas kiel promesplena unika okazo por interkultura dialogo, lingva praktiko kaj amikeco trans kontinentoj, post Tieso en Senegalo kaj post la 109a Universala Kongreso de Esperanto en Aruŝo, Tanzanio. La ĉi-jara AKE okazos en Kpalime, Togolando, de la 26a kaj 31a de decembro 2026. La kongresejo, hotela komplekso Cristal, estas facile atingebla kaj provizas bazajn tamen bonajn kondiĉojn por ĉiuj partoprenantoj. La aliĝo jam malfermiĝis rete, kaj la fruaj aliĝintoj…