PMA

Izolo: La februara rabato de la libroservo de UEA

Izolo

Kalocsay, Kálmán. Izolo: Poemoj / Antaŭparolo de William Auld. – Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio, 1977. – Faksimila represo. – 80 p., jaketo.

La 27an de februaro 2026 estos la 50a mortodatreveno de Kálmán Kalocsay. Omaĝe al Kalocsay la libroservo de UEA dum la tuta februaro ofertas lian poemaron “Izolo” kun triona rabato sendepende de la kvanto.

Ĉi tiu poemaro de Kalocsay devis aperi en 1939 kiel la sepdek-sepa eldono de “Literatura Mondo”. Ĝi estis presita en Budapeŝto, sed ne bindita kaj ne surmerkatigita pro la komenco de la Dua Mondmilito. Post la fino de la milito Reto Rossetti sukcesis ricevi de Kalocsay presfoliojn, el kiuj li kunmetis kvin ekzemplerojn de “Izolo”. Unu ekzempleron Rossetti donacis al William Auld. Post la morto de Kalocsay (lia koro ĉesis bati la 27an de februaro 1976), lia vidvino konsentis, ke UEA reeldonu la poemaron surbaze de ĉi tiu ekzemplero. La “nova” malnova libro aperis en 1977 kun antaŭparolo de Auld, kiu skribis:

… la legantoj trovos en Izolo plurajn el la plej belaj lirikoj iam verkitaj en Esperanto. Kaj en la sekcio Sur la monto Nebo ili trovos la ĝustan senesperan etoson de la jaroj precize antaŭ la katastrofego, kiun ĉiu klarvidulo sciis neevitebla.

(Re)Legu, ekzemple, lian poemon “Protesto”:

PROTESTO

Mi estas tiel laca, kiel la mont’ maljuna,
Kiun jam tedas teni la herbon kaj la humon,
Kaj kiu ĉi fatrasojn forŝutas kaj la lumon
De l’ suno nude sorbas per sia roko bruna.

Mi estas tiel laca, kiel la arb’ maljuna,
Kiun jam tedas teni folian verdon; neston,
Kaj kiu de l’ folioj forŝutas lastan reston,
Kaj al ĉiel’ sin streĉas kun la branĉaro bruna.

Mi estas tiel laca plu servi, flori, frukti,
Mi volus sorbi sunon, kun grandaj ventoj lukti,
Kiel la nuda monto kaj senfolia arbo.

Libere de utilaj kaj oportunaj sentoj,
Interparoli sole kun tiuj grandaj ventoj,
Potence kaj fantome — sentempa eolharpo…

Ĝi estas unu el tiuj libroj, pri kiuj oni kutime diras, ke “ĉiu ŝatanto de nia literaturo devas almenaŭ unu fojon tralegi ĝin”. Se vi ankoraŭ ne havas “Izolon” en via hejma biblioteko, mendu ĝin en la libroservo de UEA https://katalogo.uea.org/?inf=1697.

Aleksander Korĵenkov

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
“La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2026/02/kalocsay-5/

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

The post Izolo: La februara rabato de la libroservo de UEA appeared first on La Ondo de Esperanto.

Deixe uma resposta